Novelo sago

La misaventuroj de Don' Ĥŭan'

Enkonduko.

Ĉi tiu estas trista rakonto. Misaventuroj.Trista rakonto el reala vivo, ne fikcio teatra aŭ kina, kiun mi verkis novelforme por ne skandaligi vin troe. Oni povus diri, ke ĝi estas tiom skandala, ke ĝi ne povas esti reala, sed la eventoj, kiun mi priskribas estas eĉ pli duraj ol tiu maniero, per kiu mi prezentas ĝin ĉi tie. Nur pro tio, ke povas esti infanoj aŭ sinjorinoj legante, mi provis priskribi aferojn per pli ĝentila maniero ol tio, kio okazis vere, sed mi povas certigi al vi, ke vivo estas eĉ pli malgaja kaj dura ol montriĝas ĝi ĉi tie.

En la originala teatraĵo de Jozefo Zorilla, Donon Ĥŭanon finfine liberigas elinfere la larmoj kaj aldiaj preĝoj de S-ino Anna, kvankam en la opero de Da Ponte kaj Mozart, li iras rekte en la inferon; sed mi malkovris novan finon por li, kiu povas surpizi vin, ĉar ĝi havas nenian rilaton al tiuj du solvoj, tamen.

Mi esperas, ke plaĉos al vi tiu infano de mia imago, alme­naŭ dekone al tiu ple­zuro, kiun mi havis verkante ĝin. Fakte la ideon pri tiu libro mi ekpensis kiam mi spektis la operon Don Giovanni en teatro.

La heroo.

Don Juan (Don' Ĥŭan') ne estas kruela amanto, kiu tagon ekkonas virinon, duan tagon amas ŝin kaj trian forgesas pri ŝi. Don' estas viro kun virto, kiu malbenas lin: ĉiuj knabinoj volas lin. Kaj ili ĉiuj estas malagrablaj al li pro tio, ke ili ĉiuj volas esti la ununura por li, kaj tamen ili ĉiuj estas samaj, kiuj faras samajn aferojn. Tamen, li amas ilin ĉiujn. Kion li povas fari, sekve?

Don' Ĥŭan' havas amikon, Klaŭdjo Koeljo, kiu helpas lin plej eble kiel ofte li povas. Fakte li efike konsilas al li kiel eliri liajn problemojn pli ofte ol ne. Se ili vivus je la 16ª jarcento, Koeljo estus la ŝildisto de Don', aŭ lia servisto, sed je la 21ª jarcento li estis nur advokato, tre bona advokato. Li estis oficiale instruisto pri historio en lernejo, sed li helpis amikan advokatinon en ŝia oficejo kelkajn vesperojn semajne por ne perdi kontakton kun la metio. Kaj la ceteran tempon li ĝuis vivon, same kiel Don' Ĥŭan', kvankam tiu lasta havas kelkajn trajtojn en sia karakteriza maniero pensi kaj esti, kiu malebligas ĝui vivon la tutan tempon.

Dum li studis ĉe universitato, Don' Ĥŭan' ekkonas Elvirinon, studentinon, kiu kursumis du jarojn pli progresantajn ol tiu lia, kaj li pasigas tre agrablajn momentojn kun ŝi. Ilia rilato komencas en la studentejo, kie ili du loĝas. Li helpis ŝin pri ŝia televidaparato kaj ŝi helpis lin pri liaj klasnotoj. Post universitato, ili du trovas vivo aparte unu la alian, kaj tri jarojn poste ili denove renkontas hazarde. Ŝi ĉagrenas tiom multe, ke ŝi konsideras memmortigon en tiu momento.

Elvirin', amo mia.

«Ho, Donĉjo!», diris ŝi, «kiam mi estis ĉe universitato mi ĝuis la plej feliĉan parton de mia vivo! Kaj vi estis en ĝi!»
«Ho, dankon!»

Ŝi edziniĝis belaspektan riĉulon kelkajn monatojn post fini universitaton. Ŝi neniam menciis al «Donĉjo», kiel ŝi nomas Donon Ĥŭanon, ke ŝi trovis kaj rendevuis Aleksandron dum ŝi ankoraŭ enlitiĝas kun Don'. «Donĉjo» plezurigis ŝin, Alekĉjo donis al ŝi komforton kaj promeson pri trankvila vivo. Pro tio ŝi metis kurtenon da silento sur tiu noktoj, post kiam ŝi forlasis universitaton. Ŝi estis en Tokjo kaj Honoluluo geedziĝvojaĝe, kaj poste ŝi ne pensis ion ajn rilate al sia antaŭa vivo, eĉ al sia amanto, kies koron ŝi rompas per sia longa silento. Tamen, nenio bona daŭrigas ĉiam, kaj ŝi baldaŭ lernis, ke la fortuno de ŝia edzo estis nur falsa, kaj li ŝuldas monon ĉie kaj finfine oni enkarcerigis lin. Lia brila vivo estis nur fasada kaj ŝi devis pruntepreni monon de siaj gepatroj reveni el Havajo. Ŝi divorciĝis kaj nun provas repreni sian vivon. Tamen, kiam oni estas juna, tri jaroj estas multe da tempo, kaj Don' Ĥŭan' jam estas en komforta truo de vivo: li estas aŭtobusa ŝoforo kaj rendevuas junan Aninon, iama lernantino de lia amiko Koeljo, kiun li denove trovis hazarde kelkajn jarojn poste. Koeljo interkonatigis ilin du kaj ili trovis, ke ili du havas multajn aferojn komunaj. Ŝi aĝas same kiel Elvirin' kiam li ekkonis ŝin ĉe universitato.

Sed nun la gaja divorculino ne akceptos rifuzon, kaj provis allogi lin denove en sian liton, kaj poste postulis, ke li forlasu Aninon pro promeso edziniĝa, kiun li neniam faris al ŝi.

Don' Ĥŭan' ĉiam malfortiĝis rigarde al virinoj: li neniam volis vundi ilin, kaj li ne povis elteni la ideon fari ion, kiu malfeliĉigos virinon. Ne, li ne povis elteni tiun penson, ke pro li sinjorino suferos ion ajn. Tial li respondis:

«Ne, Elvirin'. Mi kredas, ke vi eraras. Mi neniam promesis vin ion ajn. Je universitato mi volis edzinigi vin, jes, sed eĉ tiel mi neniam menciis iton al vi. Mi kredis, ke vi ne pretis por tio tiam. Eble vi sonĝis pri tio kaj nun vi kredas, ke ĝi estis reala. Sed mi neniam ŝercas pri tiuj aferoj, kara».

«Kio!? Sed vi enlitiĝis kun mi. Vi jam estis en min, tiam kaj nun. Mi povas havi vian infanon! Kiel vi povas aserti, ke vi ne edziĝos al mi?»

Don' Ĥŭan' vidis tiom da ĉagreno en ŝi, ke li ekpensis, ke ŝi estas preter la ebleco rezoni. Do li reprenis siajn vestaĵojn kaj forkuris el tiu loko, esperante, ke tiu estos la lastan fojon, kiam li vidas ŝin. Li vere pensis, ke tio estas la plej bona afero por ili du.

Naivulo! Ŝi persekutis lin kiel freneza virino. Ŝi diris al ĉiuj, ke ŝi estas graveda de li, eĉ se ŝi scias, ke ŝi ne estas. La kompatinda Don' Ĥŭan' unue turmentiĝis al tiu penso, ĉar tio povus esti vera. Sed tempo pasis, kaj ŝia ventro ne ŝvelas eĉ unu guton. Tiam li decidis li povas doni nenion al ŝi, kaj ŝi povas doni nenion al li, krom severan kapdoloron.


Kajeroj ~ Kajero 108ª ~ En PDF (paĝo 9ª)