Meze de somera vetero, tiom varma en Hispanio, oni jam sopiras al nova UK venontjare, kiu okazos en Kanado. Ankaŭ oni sopiras pri la komplika politiko hispana, kiu ŝajnas ne solviĝi iam...
Jes, ĉar komponado da nombroj politikaj ne ŝajnas kontentigi al ĉiuj partioj, kaj certe ne al hispana civitano. Se ni ĝuus veran demokration, estus tute negrava tio, kiu partio estis plej voĉdonata en la balotado, ĉar deputitoj neniam povus elekti la Prezidenton de la Registaro, kies anoj neniel povus esti deputitoj. Kaj, aliflanke, deputitoj de nia parlamento neniam voĉdonus laŭ ordonoj de la estro de siaj politikaj partioj, sed nur honeste decidante pri la plej granda intereso de la popolo, tio estas, la civitanaro de Hispanio.
Sed bedaŭrinde, en Hispanio neniam estis demokratio, tute ne estas nun, kaj verŝajne, neniam estos. Demokratio estas tute fremda al nia lando pro tio, ke parlamento elektas la Prezidenton de la Registaro, kies tuta anaro estas deputitoj. Do, ne estas sendependeco de povoj en Hispanio. Aldone, deputitoj en la pasinto leĝigis, ke estu Ĝenerala Konsilantaro de Povo Jura, kies tasko estas kontroli la juĝistaron, oficiale garantii, ke la povo jura estu sendependa de la aliaj povoj en Hispanio. Sed ĝi estas elektita de la Parlamento inter juĝistoj (dek du membroj) kaj juristoj kun agnoskata prestiĝo (ok membroj), lasante nenian voĉon en tiu elekto al juristoj aŭ juĝistoj mem, sed nur al politikistoj, kiuj elektas ilin laŭ partia proporcio en la parlamento... Sekve, ĉio estas ligita kaj bone ligita, kiel Diktatoro Franko asertis en sia Testamento. Pro tio, oni povas vidi, ke leĝo en Hispanio ne fontas el popolo, sed el politikistoj, kaj la registaro ankaŭ ne fontas el popolo, kiu neniam elektas ĝin, sed el parlamento. Ties anojn ankaŭ la popolo ne elektas, sed ni nur voĉdonas tiujn, kiujn politikistoj mem decidas ene de siaj sinoj. Do, oni povas aserti, ke en Hispanio ne estas demokratio, sed oligarkio. Oni ne scias, tamen, al kiu obeas la partioj, kaj la popolo ne povas demeti siajn gvidantojn, se ili ne agas favore al popolo, kajtio ja estas kutimo de kiam la Diktatoro mortis.
Mi asertis, ke neniam estos demokratio en Hispanio, ĉar neniu laboras, por ke tio okazu. Deputitoj estas tre komforte farante nenion por ni, sed por siaj ideologioj kaj partioj, kaj dume ricevante skandale grandajn salajrojn, dum ili pagas nur 3% kiel impostojn, dum la ceteraj civitanoj pagas de 19% ĝis 50%, laŭ la kvanto de ties salajro, kiu neniam atingas la kvanton de tiuj de deputitoj. La cetera civitanaro, eĉ se ili protestas drinkeje pro la rabo, faras nenion ŝanĝi tion, krom eta aro da civitanoj ene de MCRC (Movado Civitana por Respubliko Konstitucianta). Mi parolos al vi pri tiu movado alian tagon.
Dume, feliĉan someron, se eblas, ombre kaj ne tro varme deziras mi al vi.