Abdul' Saleh' rakontis al sia patro tion, kion la familio de Hakim' Aboĉakra ĵus faris, kaj aldonis, ke ili estis atendataj por paroli pri la ebla ligo inter ambaŭ familioj. Unu ebleco estas, ke li forkaptus Benaziron, kaj la alia estas, ke oni anoncos la estontan geedziĝon fare de ambaŭ familioj.
Sed gepatroj ne plu opiniis, ke estas bona ideo, ĉefe Zulem':
«Ne volas mi, ke oni detruos du familiojn pro tio, ke ni faru aferojn malbone. Ni devas paroli nenion kun ili. Ni jam vizitis ilin, kaj ili ne volis geedziĝon».
«Panjo, mi bezonas ripari tion ĉi. Mi ne povas vivi kun tiu pezo sur miaj ŝultroj».
«Ĉu edzinigi ŝian fratinon revivigos Rejinon?»
«Ne. Sed mi sentas netolereblan pezon. Benazir' fartigos min pli bone... Eĉ se ŝi aŭ ĝi povos ankaŭ mortigi min. Tiel mi ne sentus tiun ĉi malhonoran pezon sur mi».
Zulem' ne esperis tiun respondon el sia filo.
«Abdul' Saleh', ŝi estis malpura. Eble vi ne devintus denonci ŝin, tio ne estis via afero, sed eble ili mem farus por kovri sian malhonton. Kiel diable tio rilatas al vi? Kial ajn vi zorgas pri tiu afero?»
Abdul' ne povis diri al ili kiom bona, senkulpa, adorinda Rejin' estis. Tial li diris:
«Mi havas honoran ŝuldon kun tiu familio. Homo, kiu ne pagas honorŝuldon ne estas homo. Pro tio homo sen honoro ne rajtas vivi».
«Ĉu La Libro diras tion?»
«Ne, panjo. Sed ne nur per La Libro homo devas vivi. Ni estas humanaj, kaj ni devas vivi ĉi tiun vivon pace kun Dio, sed ankaŭ kun nia konscienco. Kaj Dio diras al mi, en mia eno, ke mi devas batali por mia spirita paco. Dio ne oponas min ripari la fian agon, kiun mi faris».
«Bone, filo, mi konsentas. La oferojn de patrino por siaj gefiloj nur komprenas Dio..., aŭ alia patrino».
La venintan tagon la gepatroj de Abdul' Saleh' kaj tiuj de Benazir' denove kunvenis kaj ili interkonsentis, ke ili permesos al siaj gefiloj geedziĝi, ĉar se en hejmo, kien honto venis, neniu pli deziras veni, eble povas veni la viro, kiu estis la ilo de Dio kaj de tradicio por ripari parton de la misfortuno, kiun ĝi suferas.
Benazir' ne tute konsentis, sed Hakim' Aboĉakra kaj Ibrahim' Saleh' ordonis ŝin venigi sian jam fianĉon. Ili ambaŭ estis klarigitaj pri la kondiĉoj pri ilia rilato: li venos ĉiun tagon vidi ŝin, tuj post sia laborado, kaj parolos al fianĉino en ĉeesto de patrino, dum tuta jaro. Fine de tiu periodo ili ambaŭ iros al Asra, la ĉefurbo de la lando, de kie ili venos kun certigilo subskribita de la Imamo Ĝenerala por silenti murmuradon de urbanoj, kaj tiumaniere la honoro de la familio Aboĉakra estos riparita pere de la akuzinto de sia bofratino.
Dum tuta jaro Abdul' Saleh' fartis vere malbone. Ĉiun tagon li vizitis sian fianĉinon kun sia propra kopio de La Libro Sankta de Ĉiuj Kredantoj, kaj legis al ŝi unun aŭ kelkajn ĉapitrojn, kaj poste li komentis ilin al ŝi, kaj aŭdis ĉion, kion li deziris diri pri ili, kaj ankaŭ kion diris sia estonta bopatrino kaj estanta fratino, Sanj', kiu fojfoje akompanis lin, ĉar laŭ indiko de sia patro ŝi devos pretiĝi por edziniĝo, ĉar ŝi estas tri jaroj pli aĝa ol Benazir', kaj jam estas tempo por ke ŝi pensu pri edzo.
Sanj' kaj Benazir' ne povas legi La Libron pro tio, ke ili estas virinoj, sed ili ja povas esti instruataj pri ĝi de viro.
Abdul' Saleh' negocis fojfoje kune kun Aben' Abdala', la plej riĉa homo en la tuta urbo, kaj profitante sian konon pri la karaktero, ŝatoj kaj malŝatoj de la riĉulo, ili ambaŭ amikiĝis facile. Li fakte estis la unua amiko, ĉar Aben' ne havis amikojn en la urbo, kaj li volonte ekhavis unun, finfine. Kaj sia patro, Ibrahim', aprobis tion, ke sia filo invitis manĝi sian amikon ofte, aŭ tio, ke Abdul' vizitas la hejmon de Aben'. Tiu ĉi miris al tio, ke lia amiko mildigis sian fervoron religian tiel ke nun la estinta fanatikulo iĝis kompatema kaj pia homo, kiu tiom libere parolas pri Dio, Paradizo kaj la plezuroj de Ĉi Tiu Mondo samtempe, kaj defendas pri la plej granda plezuro kiel paco kun sia konscienco, kun siaj genajbaroj, kaj kun la ceteraj urbanoj.
Post la interkonsentita jarperiodo, Abdul' Saleh' vojaĝis al ĉefurbo kune kun sia fianĉino, kaj kvin tagojn poste la Imamo Ĉefa de la lando, Kassim Ibn Ĉakur (Tiu agnoskata), post pristudi la dokumentojn, kiujn la gepatroj de ambaŭ homoj subskribis, geedzigis ilin en ĉeesto de du preterpasantaj atestantoj. Kun skribita certigilo en mano, ili vizitis la imamon de sia urbo kune kun siaj gepatroj. La loka imamo subskribis novan dokumenton, kiu pruvas, ke ili estas geedzoj laŭleĝe ĝis kiam venos repudio aŭ morto. Tiel, je la momento en kiu Benazir' sonĝis, ke nekonatulo malpurigis ŝin, sia edzo prenis ŝin kiel unuan edzinon en pura kondiĉo, kiam ŝi komencas sian dekkvinan jaron en vivo.