La peko de l' taliban' sago

12 Celo pri korekto

Dum tri tagoj Abdul' Saleh' ne eliris sian domon. Li diris patrinon, ke li ne bone fartas. Ili ankoraŭ estis koleraj kontraŭ li pro tio, kion li instigis, sed ili diris nenion por ne diskuti. Kaj ĉar Abdul' Saleh' estis tre malplialtiĝita kaj li nur emis plori, kion sia patrino ankaŭ ne komprenis. Ĉu eblas, ke la fingro Benazir' de Dio finfine tuŝis la koron de ŝia filo fanatika?

La kvaran tagon li vekiĝis frue, kaj kiam sia patro estis ĵus ironta labori, li petis lian benon iri al dezerto preĝi kaj peti konsilon de la derviĉo ermito. Ibrahim', timigata, multe surprizis pri tio. Kiam li reagis, li prenis sian filon al imamo de la urbo, kiu aŭdis la knabon private, kaj donis al li vortojn kuraĝigajn:
«Filo, preĝi estas bona. Iru, preĝu, kaj revenu post unu semajno. Se vi ne revenas, vi igos vian patron kaj min iri serĉi vin, kaj ni ne revenos sen vi».

Abdul' Saleh' iris en dezerton serĉi la sanktulon, kaj revenis per si mem antaŭ semajno pasis.

Fakte li estis hejme ses tagojn poste. Antaŭ li revenis, li vizitis la Kampon de Honto, kaj malaperigis la bastonon, kiu signalis la lokon, kie li subterigis Rejinon. La lokon li tenas en sia menso, sed li ne volas, ke iu ajn profanos ŝian restaĵojn. Pli bone forgesitaj ol profanataj.

«Patro, mi parolis multe kun la sankta homo».

«Mi ĝojas, filo. Kion vi decidis fari?»

«Li konvinkis min pri tio, ke mia devo estas helpi vin pri nia familia negoco».

«Mi ĝoje salutas vian decidon, mia filo».

«Ankaŭ, mi decidis edziĝi».

«Mia filo! Ĉu edzo? Tio estas iom subita, ĉu ne?»

«Patro, mi deziras edziĝi al pli juna fratino de Rejin', la virino kiu estis maljuste murdita de mia netoleremo kaj tiu de nia popolo».

Patro mutiĝis. «Filo», li diris kiam li povis denove paroli, «tio estas delikata afero».

«Ne, patro, ni murdis ŝin, kaj ne estas ŝia familio tiu, kiun perdis siajn honoron kaj honton, sed ĉi tiu urbo. Mi volas fari ion por ripari la fiaĵon, kiun mi faris».

«Mi ne scias..., filo. Ili hontas multe. Eble ili forlasos la urbon, kaj komencos vivon en alia loko».

«Tiukaze mi foriros kun ili».

«Kion vi diras?!»

«Patro, mia vivo estas sensencohava ĝis kiam mi korektos tion, kion mi faris malbone».

«Tio vian patrinon kaj min lasas en delikatan lokon».

«Patro, se vi ne deziras peti manon, mi mem faros».

«Atendu, almenaŭ lasu min diskuti la temon kun patrino. Morgaŭ mi diros al vi nian decidon».

La gepatroj de Abdul' Saleh' vizitis tiujn de Benazir' la venontan tagon.

«Dankon pro via vizito», diris Hahim' Aboĉakra, la familiestro. «Neniu vizitas nin de kiam nia kompatinda filino…»

«Pri via filino ni deziras paroli al vi, Hakim', pri via alia filino, Benazir'».

«Kion faris ŝi?»

«Nenion. Nia filo ekenamiĝis al ŝi kaj deziras edziĝi al ŝi».

«Kion?! Ĉu vi ne scias, ke tiu estas hejmo de honto?»

«Ĉu via filo estas Abdul' Saleh'?», interrompois Ajŝin', la patrino de Benazir'.

«Li estas, jes».

«Li estas tiu, kiu denoncis nian kompatindan Rejinon».

«Jes, sed li iris en la dezerton preĝi kaj revenis tre ŝanĝita».

«Mi ne edzinigos mian filinon al murdisto de ŝia fratino», diris la virino. «Preferas mi, ke ŝi restos fraŭla».

«Edzino…», diris ŝia edzo, «ni jam estas maljunaj, kaj neniu petos ŝin pro la honto de nia familio… Ni pripensu tion».

«Neniam!», ŝi diris, ekstarante kaj forlasante la ĉambron.

«Pardonu ŝin», diris la edzo. «Ŝi ankoraŭ doloras pro perdo nia. Ĝi estas tre ĵusa. Malfortuno de Rejin' ne lasas ŝin pensi pri la estonto de Benazir'. Kaj ankaŭ mi miras, ke la akuzanto de Rejin' volas edziĝi al ŝia fratino».

«Jes, sed li estas tre klara pri tio. Ni ne volis veni, sed li konvinkis min. Kion vi respondas?».

«Lasu al mi kelkajn tagojn por ke mi povos konvinki mian edzinon kaj parolos al mia filino. Mi respondos plej eble kiel frue».

Du tagojn poste Hakim' vizitis la vendejon de Ibrahim kaj komunikis ke, kun peno sur sia koro, li ne povas akcepti tion, kion ili demandas de li, ĉar li ne volas altiri pli grandan honton al alia familio, eĉ se temas pri tiu de la akuzinto de lia filino Rejin'.

Kiam Abdul' Saleh' eksciis pri tio, li estis tre malgaja. Li mem iris vidi Hakimon kaj post tre longa konversacio ili interkonsentis renkontiĝi kun Benazir' kaj Ajŝin', kaj poste li informos siajn gepatrojn, se li devos diri ion al ili.

«Abdul' Saleh'», komencis Ajŝin', «tio estas tre neregula. Mi estas ĉi tie nur pro tio, ke mia edzo ordonas tion al mi. Sed kial estas vi ĉi tie?»

«Ajŝin', mi volas edziĝi al via filino».

«Mia filino estas ankoraŭ dekkvarjaraĝa. Ŝi estas infanino. Vi povintus edziĝi al mia alia filino, Rejin', sed vi elektis akuzi ŝin kaj murdigi ŝin. Vi eĉ partoprenis ŝian ŝtonumon, kaj hundoj manĝis ŝin. Kial mi donus al vi mian alian filinon?»

«Mi scias, ho Ajŝin'!, ke vi funebras, doloras, kaj havas kialon malami min. Sed vi ne povas malami min pli ol mi vere malamas min mem», li diris inter siaj larmoj. Mi venigis ruinon al via familio. Permesu al mi, ke mi estu unu el viaj familianoj, kiuj kunhavos vian malfeliĉon, se mi ne povis kunhavi vian feliĉon. Mi scias, ke Rejin' estis bona, ĝentila kaj tre korinklina. Mi scias, ke plaĉis al ŝi grapfrukto kaj ĉio dolĉa, kaj mi scias, ke ŝi kantis tre bele. Ŝi povintus plezuri la plej postuleman edzon...»

«Kiel..., kiel vi scias tion ĉi?»

«De kiam ŝi forlasis nin mi sonĝas pri ŝi ĉiun nokton. Ŝi parolas al mi. Sed hundoj ne manĝis ŝin. La nokton post la tago, kiam ŝi estis murdata, mi venis en la lokon, kaj mi mortigis la ses hundojn, kiujn mi trovis tie kaj enfosigis ilin kune kun la restaĵoj de ŝia korpo. Ŝi kaŝas sub tero, sed ŝi estas tie kompleta».

«Ĉu mia filino parolas al vi en viaj sonĝoj?»

«Tiel okazas, Ajŝin'. Se mi konintus ŝin pli frue, mi sendintus miajn gepatrojn peti de vi ŝian manon».

«Do, kial vi volas edzinigi Benaziron?»

«Benazir' estas juna kaj inteligenta. Ni ne necesas geedziĝi nun, mi povas atendi. Sed tio helpos vin. Via familio estos rehonorigita. Mi provos konvinki ĉiujn pro tio, ke mi eraris. Tiuj fiaj viroj perfortis ŝin, kaj poste akuzis ŝin kiam la juĝisto demandis ilin. Jes, mi scias, li vokis ilin pro tio, ke mi akuzis ŝin. Mi venigis malbonan fortunon sur vian familion, kaj forprenis vian filinon de vi pro tio, ke mi ne efike legis La Libron. Sed mi relegis ĝin pli bone, kaj mi scias nun, ke Dio estas kompatema kaj pioplena, kaj li ne volas, ke ni murdados inter ni. Sed eĉ se mi forprenis vian filinon, mi povas doni al vi multajn genepojn».

«Kion vi diras?», demandis tiam Hakim' al sia filino.

Ŝi rigardis al li, levigante siajn okulojn de la planko, kaj per tre dolĉa voĉo, ŝi diris: «Mi diras kiel vi diros, patro. Mi komprenas nenion».

«Abdul' Saleh', diru al viaj gepatroj, ke ni daŭrigos nian konversacion post tri tagoj, je ĉi tiu horo».

La gastiganto ekstaris, kaj la vizito finiĝis. Abdul' Saleh' staris, ankaŭ, kaj post reverenco al ĉiu el ili tri, li forlasis la domon.


maldekstrilo Kajeroj ~ Kajero 105ª ~ En PDF (paĝo 3ª) dekstrilo