Hieraŭ mi vidis antaŭ granda magazeno de Mursjo nekutiman spektaklon: kelkaj junuloj kuŝas surplanke kvazaŭ ili estas mortigitaj bestoj, sed knabino vivanta estis en kaĝo. La knaboj portas nur kalsonetojn, dum la knabino portas falsan pelton, ĉar estas tre malvarme (ĉirkaŭ dek gradoj).
Tio ja certigas, ke tiuj gejunuloj estas bravaj kaj dure laboras por siaj ideoj. Demandante poste la blondulinon, kiu direktis la aktivadon, ŝi donis al mi la apudan bildon kun tiu mesaĝo (kiun mi tradukis, evidente).
Verŝajne oni mortigas bestojn por ke ni manĝu ilin poste, kaj ankaŭ por fari peltomantelojn kaj aliajn vestaĵojn. Tion oni faris ekde prahistorio, sed ŝajnas, ke hodiaŭ la teĥniko estas pli doloriga por kompatindaj bestoj. Mi sciis, ke oni mortigas ilin per batado por ne rompi ties haŭton kaj tiel fari plil bonkvalitan pelton. Sed mi devas rekoni, ke mi ne scias pri malhaŭtigado cele al la sama afero. Bedaŭrinde la aktivuloj ne donis al mi multe da informado pri tio. Ili sciu, ke la paĝoj de Kajeroj el la Sudo estas malfermaj al ili por diskonigi sian mesaĝon, eĉ se poste aliaj homoj rajtos kontraŭargumenti, se ili devos.
Dum mi spektis ilian faradon kaj aŭskultis iliajn mesaĝojn pere de laŭtparolilo, ili decidis translokigi al enirejo de Hotelo NH, kie okazas ekspozicio pri Peltomanteloj. Mi venis ankaŭ tie, kaj mi vidis, ke tio, kio okazas en la hotelo estas vendado de tiuj vestaĵoj, ne vere ekspozicio. Mendinte kaj trinkante kafon en la ejon de la hotelo, tra fenestro mi vidis ilin veni. Ili estis malpli da homoj, kaj ili aperis tute vestitaj, ĉar vere la tago estis malvarma por Murcia (ĉirkaŭ dek gradoj). Ili kantis kaj kriis siajn sloganojn.
Poste mi trovis ilian paĝon en interreto (hispane verkitan), tra kiu ili informas pri siaj vidpunktoj.
Eble oni povas pensi, ke ili troigas dirante, ke bestoj estas niaj gefratoj kaj ke vivo eblas sen mortigi ilin por provizi nin pri nutrado kaj vestaĵoj. Mi nek konsentas, nek malkonsentas pri tio, sed mi akceptas, ke tio estas grava afero pripensi. Aliaj homoj diras, ke se oni ne uzus bestojn por iaj ajn celoj, ili ekzistus nur en zoologiaj ĝardenoj kaj ĉe niaj hejmoj kiel maskotoj, ĉar vere homo estas tiom kokurema, ke ne toleras ekzisto de rivaloj sur la tersurfaco. Mi ne povis ne memori pri Prezidinto Marteno Bustín Benito, kiu ade parolis al mi iam pri tiuj aferoj.
Homo havas grandajn defiojn, kaj fakte la supervivo de homo mem ne estas garantiata sur nia planedo. Estus bone por ni pripensi tiujn aferojn, kaj eltiri siajn proprajn konkludojn.