Oni ĵus konas la malgajan novaĵon, ke la 21an de novembro forpasis nia amiko kaj samideano Rodolfo Canet Martín. Mi memoras pri liaj konversacioj viglaj pri esperantistmo kaj esperantistoj, pri la Intercivitana Milito de Hispanio, pri eraroj komunaj de esperantistoj, kaj ĉefe pri bonhumuro kaj vivĝojo.
Li estis amanto de poŝtmarkoj, kaj mi memoras, ke kiam mi vizitis UKn, mi sendis kelkajn oficialajn de la kongreso al li, ĉar li mem ne kuraĝis ĉeesti la kongresojn pro sia multaĝo, kaj devo zorgi pri edzino. Sed ni kune vizitis hispanajn renkontiĝojn, kiel tiuj de la Kataluna Kultura Semajno, organizitaj de Ludoviko Serrano, ankaŭ forpasinta.
Li ankaŭ estis tre religiema homo, tamen prudenta, kaj sciis kiam diskuti, kiam silenti. Kara amiko, kie ajn vi estas, mi salutas vin kaj deziras al vi plej bonon. Kaj ni sendas kondolencon al viaj familianoj, kiuj ĵus perdis vian kompanion kaj kuraĝigon.