Ĉu Tabarnia? Jes, tio ja povus esti solvo por la problemo kataluna hodiaŭa, sed eble ĝi ankaŭ estos alia problemo: riĉa Katalunio forlasas la malriĉan (Ĝironon, Leridon, kaj la malriĉajn partojn de kaj Taragono kaj Barselono). Kaj jen la mispaŝo de sendependistoj: malsolidareco. Jes, mi vidas la kernon de la problemo: se oni ne plu sentas sin hispana, kial diable oni devas senti sin kataluna? Sed solidareco postulas, ke ne nur kataluna, sed oni nepre sentu sin hispana, kaj helpu aliajn homojn loĝantajn en aliaj partoj de nia lando. Sed se Tabarnia ekekzistas, eble en la ostempo ĝi sukcesos sendependiĝi kaj el Katalunio kaj el Hispanio.
Mi ne povas ne pensi pri simileco inter Kroatio kaj Katalunio, senrigardante la koncernajn historiojn, kiuj ne taŭgas pridiskuti nun ĉi tie, mi koncentriĝos pri iliaj deklaracioj pri sendependeco kaj ties konsideroj fare de aliaj landoj: kiam la unua proklamis sian sendependecon, Germanio tuj reagis akceptante tion. Kiam Katalunio proklamis sian sendependecon, Germanio reagis tuj malakceptante tion. En la unua kazo, la ceteraj landoj de Eŭropo malaprobis la rapidecon per kiu Germanio reagis, sed tamen ili akceptis same. En la dua kazo oni ne malaprobis la germanan movon, kaj simile ili sekvis ĝin. Mi ne povas maltrafi la konsideron, ke la lando, kiu malvenkis la Mondomiliton finfine venkis la regon de Eŭropo.
Sed reveninte al kataluna kazo, mi trovas, ke sendependiĝo ne eblas se oni ne havas armeon fortan kaj grandan kvanton de mono por subteni la novan respublikon. Al mi la ideo pri respubliko estas tre kara, sed oni devas kompreni kaj eĉ pristudi la kaŭzojn pro kiuj la du hispanaj respublikoj fiaskis. Mi trovas, ke neniu el ili sukcesis identigi kaj solvi la verajn problemojn, kiujn Hispanio havis tiutempe. La unua interesiĝis pri regionaj identecoj, kaj pro tio ili perdis la ŝancon okupiĝi pri tio, kio ankoraŭ restis de la Hispana Imperio: Kubo, Filipinoj, kaj Porto Riko, fortigante ilin tiel ke Usono ne sukcesus tie, kie angloj malsukcesis dum jarcentoj: tiuj landoj neniam balotis por sendependiĝo, sed estis okupataj de imperiisma Usono kiel fino de milito, kies kaŭzo baziĝis sur mensogo. Se la tiama hispana registaro klopodintus subteni necesan armeon kaj surteran kaj surmaran, Usono ne venkintus tiun maljustan militon dudek du jarojn post nia Unua Respubliko, kaj eble pro okupiĝo de hispanaj aferoj anstataŭ ideologiaj fantazioj, la respubliko daŭrigintus multe pli longe, sed la registaroj de la Unua Respubliko Hispana lasis grandajn problemojn al revenontaj reĝoj Alfonso la 12ª kaj ties vidvino, kiu regis nome de sia filo Alfonso la 13ª, kiuj ankaŭ ne sciis trakti la problemon. Se ilis agintus male, tiuj tri landoj, Filipinoj, Kubo kaj Portoriko ankoraŭ povus esti hispanaj provincoj, aŭ eble sendependaj nacioj, sed per malpli traŭmaj rimedoj.
La Dua Respubliko Hispana ne havis imperion perdi, sed ĝi perdis ĵurŝtaton nome de bastarda, alilanda revolucio, kiu perdigis nacian suverenecon favore al Sovetunio: ekzistas fotoj montrante revoluciulon forstrekante la frazon surmuran ¡Viva España! (vivu Hispanio!) kaj anstataŭante ĝin per ¡Viva Rusia! (vivu Rusio!) Ankaŭ estis tiutempe en Hispanio politikaj komisaroj el Sovetunio, kiuj viglis pri tio, ke la revoluciajn gvidliniojn (diktate de Ŝtalino, kompreneble) oni obeos. Pro tio ili malvenkis la militon, rajtigante la malamikon nomi sin naciuloj.
Respublikanoj hodiaŭ devas esti pli inteligentaj, kaj ne povas ignori nian tradicion, nian historion, aŭ nian manieron esti. Oni ne povas enporti perforte kutimojn kaj pensmanierojn el eksterlando. Hispanio ja havas valorajn alportojn al cetera mondo. Fakte ni jam alportis multe da bonaj aferoj en Mezepoko kaj komenco de Moderna Aĝo: Ameriko estas kreitaĵo hispana kaj politike kaj religie, kvankam la angloj klopodis ruinigi kaj Amerikon (atako al Kargaĥeno de Indias) kaj Eŭropon (per sia politiko pri balanco de povoj).
En Hispanio diversaj kulturoj kombiniĝis en unikan rezulton. Oni multe parolis pri la islama heredaĵo, neforgesante la romianan popolbazon, sed tute neglektante la vizigotan kontribuon: sendependiĝo el imperio, tiel kreante novan. Ĉar en Leovigildo kaj ne en Abderramano, estas la origino de Hispanio. La unua estis unuiginto de sendependa Hispanio, kaj la dua estis rifuĝinto, kiu kreis nenion krom neadon pri tio, kio li vere estis: islamano obeanta la deziron de l' profeto, kiu postulis unuiĝon kaj religian kaj politikan.
Sed visigotoj ne multe da tempo regis Hispanion, de 410 ĝis 711, sed tiuj jarcentoj estis gravaj por nia historio. Ili venigis al ni la ideon nacian sendependiĝon por la unua fojo en nia historio. Antaŭ ili kaj la romianoj en nia lando vivis multaj triboj diversaj, kiuj neniam pensis pri si kiel unuiĝinta popolo. Eĉ romianoj ne unuigis Hispanion, sed ili dividis ĝin en du partojn: Hispania Ulterior (tio estis malproksima Hispanio), kaj Hispania Citerior (Hispanio de ĉi tie). Sed Visigotoj konkeris la tuton, kaj similigis diversajn tribojn kaj popolojn en unu solan, tiel ke kiam venis muslimoj, ili devis batali kontraŭ nur unu popolo, kaj se ne estus perfidon de Grafo Don Ĥuljan' la militon venkintus visigotoj, kaj nia historio estintus tre diversa.
Tuj post sia invado, visigotoj komprenis, ke unuiĝo fortigas la nacion, kaj ili uzis religion por sukcesi fari tion. Pere de la Koncilioj de Toledo, visigotaj reĝoj unuigis la landon, kvankam la povoj kaj civila kaj religia ofte konfliktis, ĝis kiam Filipo la 2ª decidis preni la ĉefurbon al preskaŭ najbara vilaĝo Madrido je 1561.
Dum la islama okupado evidentiĝis, ke Hispanio Islama estis grava en la mondo dum ĝi estis unuiĝinta, Kiam la unua Emiro de politike sendependa islama Hispanio mortis, Abdelrahmano Iª, je 788, li lasis gravan kaj fortan nacion. Tia ĝi restis ĝis la morto de Almansuro, je 1002, kiam la forta islama nacio, kiu dum jarcentoj okupis la landon, komencis dividiĝi po tajfoj, kies nombro kreskis ĝis 26. Tial la kristanaj reĝoj povis rekonkeri la landon, ĝis kiam je 1492 la famaj Gereĝoj Katolikaj forpuŝis la lastan islaman reĝo, Boabdil, el nia loko.
Sed en nuna Hispanio ŝajnas, ke oni ne lernis la lecionon ankoraŭ, kaj dum oni konsideras bone esti avangarda per uzo de malplenaj vortoj, oni konsideras eksmodaj niajn tradicion kaj religion, respekton al pliaĝuloj, kaj similajn valorojn kaj principojn. Eble pro ignoranteco, eble pro fieco, ili ne konsideras, ke nuligi tradicion havas grandan koszon. Tio okazis al ambaŭ niaj du respublikoj, kaj tiu paspago ankaŭ minacas enkaŝiĝi denove al nuna Hispanio. Ne, Katalunio ne iĝos sendependa ĉar tradicio postulas grandan paspagon, kaj ni ne pretas pagi tion, kaj malpli eble katalunoj, kiel pruvas la koncepto mem pri Tabarnio, kiuj la civitanoj de Barselono kaj kelkaj aliaj gravaj urboj de Katalunio ekstarigis laste. Nune pli ol tri mil entreprenoj lasis Katalunion, kaj eble aliaj foriros ankaŭ, se Tabarnio ne allogas ilin sufiĉe frue, ĉar tiuj, kiuj jam foriris ne emas reveni... Nun la du perdintaj partioj en la lasta baloto penas formi registaron por persekuti siajn eksmodajn ideojn, forgesante, ke sendependiĝo okazas kiam oni havas fortan armeon kaj multe da mono pagi ĝin, sed sendependistoj havas nek unun nek la alian.
Sed ni ne estu senesperaj: ni ja bezonas respublikon. Ni lernu respekti alilpensulojn kaj tradicion, kaj ni konstruu tion, kion ni bezonas, kaj la respublika afero progresos dece kaj satige por ĉiuj. Pacon ni konstruu ne perforte, sed kompreneme kaj integrigeme. Pro tio ni ĉiuj laboru por ke ni ĉiuj donos nian Trian Respublikon longa vivo. Vivu Respubliko! For tiuj politikistoj kaj partioj, kiuj forprenas la suverenecon el popolo! Vivu la afero de ni ĉiuj, respublikoj!