Arto

La arto, kiu neniam ekzistis

Irita kun la vento

    Kina muziko, oni diras, estas malfacile verki, ĉar ĝi devas provizi la markon por la sentoj de la roluloj kaj sekve de la spektantaro, ankaŭ, laŭ la progreso de la rakonto.

    Kompreneble, estas multe da rubo en sonbendoj de filmoj, sed estas ankaŭ multe da fajna muziko. Ni pensu pri 2001, odiseo en spaco, ekzemple. Ne estas originala muziko tie, sed per tiu filmo oni povas aŭdi Beetovenon, ambaŭ Straŭsojn (Johanon kaj Rikardon), Kaĉa­turjanon kaj eĉ Georgon Ligeti, kiel parton de bonkvalita muziko mirinda. Sed se oni konsideras filmojn kiel La violonisto sur la tegmento, tiu ĉefverko muzika kun imagoj kaj rakonto aldonaj, kiu Jeri Bock regalis nin je 1964, aŭ A. L. Veber je 1973 pere de sia Jesuo Kristo Superstelula, oni trovas, ke muziko estas tiel grava kiel la rakionto mem, almenaŭ.

    Tamen, estas multaj aliaj filmoj kies muziko ne ĉefrolas ekzakte, kiel La sono de muziko, muzikita de Rikardo Rodgers kaj Oskar' Hammerstein kaj kantita de Julie Andrews kaj Kristoforo Plummer, inter aliaj, sed eĉ tiel tiujn filmojn oni ne komprenas se muziko estus forprenita de ili.

    Vere, tamen, muziko ne estas la unika kontribuanto al bona filmoj. Oni diras vaste, ke kino estas la sepa arto, kaj mi trovas tiun diraĵon absurda kaj troiga, ĉar je mia kono, filmoj estas nur negoco kaj montro, alidirite, maŝino fari monon per allogi la intereson de publiko. Male, estas nur ses artoj, aŭ, se oni deziras esti strikta, nur du: arĥitekturo kaj poezio. Veras, ke el ĉiuj du elfontas aliaj du artoj: skulptarto kaj pen­trar­to, kiuj plibeligas nian rifuĝejon el patrinnaturo, kiam ni jam fartas sekure en ĝi, kaj komencas diri rakontojn, kiuj komenciĝis versaj, rimaj kaj ritmaj, sed kiuj post nelonge perdis tiajn trajtojn (tial, ke ne ĉiuj kapablas krei ilin) kaj tial la normala literatura arto venis el ĝi. Sed ritmo kaj sono mem permesis al artistoj krei aliajn du artojn, kiuj venas el poezio: muziko kaj danco. Pro tio, ke la unua parolas pere de melodio, kaj la dua pere de la korpo de la artistoj.

    Ĉe ĉia ajn filmo oni trovas spu­rojn de la ses artoj, kvan­kam la bazo es­tas, kom­pre­­ne­ble, pa­ro­lo (po­e­zio) kaj la ra­konto okazas ie (ar­ĥi­tek­tu­ro); kaj la ali­aj ar­toj venas kun la tu­to, evidente. Sed ki­on aldonis kino al arto, vere? Laŭ mi, nenion pli ol kunigi la aliajn ses en unu solan ar­ta­ĵon. Pro tio kina arto es­tas miksrasa, bas­tarda arto multekolora, nenio pli.

    Kaj jen la beleco de kino, laŭ mi. Se oni vidas filmojn kiel La kvina elemento aŭ La seriojn Star Wars (Stelaj militoj) aŭ Indiana Jones, kune kun mirindajn imagojn (pentro­ar­ton) oni tro­vas ankaŭ diversajn lo­­kojn (arĥitekturon) kun homojn mo­vi­ĝan­tajn tie kaj reen (dancado) kun certa ritmo kiuj parolas kun diversaj tonoj kaj ritmoj (muziko) pere de formalaj aŭ implicitaj dialogoj kaj priskriboj (poezio), kaj ni venas en la konkludon, ke filmoj ne estas arto per ili mem, sed ili ĉiuj inkluzivas (aŭ almenaŭ provas tion fari ili) la ses artojn kune. Pro tio, eĉ se ne estas sepa arto, estas vera atingo kunligi ilin ses en ununuran pecon da arto.

    Kaj aldone al la sensencaĵo, en la hispana lingvo la vorto prenas malĝustan ĝenron: "El séptimo arte” devas esti “La séptima arte”, ĉar tiun kakofonion en La arte evitas la virĝenra artikolo "el" en "El arte", sed la ordinala nombro inter artikolo solvos tiun neagrablan sonon pere de la korekta artikolo, "la".

Kajero 98ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 24ª) ~