De kiam komencis mi aperigi nian magazinon kiel bultenon de HALE, estas ĝenerala sopiro al libereco en ties paĝoj.
Tio ja ne estis senkoste. Aŭdi kaj eĉ aŭskulti ĉiujn vekas malamon de ĝisostaj, netoleremaj partianoj. Niaj paĝoj eĉ subtenis ideojn de diversaj tendencoj, ĉar ni kredas, ke plej bone estas koni tion, kion malamikoj pensas. Sed, tamen, preferinde estas ne havi malamikojn, ĉar ni vere havas neniun veron absolutan oferti al la mondo, male al partianoj de politikaj kaj religiaj dogmoj.
HALE naskiĝis kiel LEA-o de SAT, kaj pro tio antaŭ kelkaj jaroj mi volontulis kiel reprezentanton de nia asocio en la Plenum-Komitato de SAT. Oni povas pensi, ke tiu estas organizo, kiu efektigas tion, kion la Ĝenerala Asembleo de la Sennacieca Asocio Tutmonda decidu, sed la eventoj, kiuj okazis tiam pruvas, ke tio povas esti male. Unue oni plendis, ke mi ne estas ano de SAT, kaj pro tio mi ne povas esti delegito de LEA-o en oficiala organo de la asocio. Rigardante la tiaman Statuton, konstatiĝas, ke oni ne bezonas nepre esti ano de SAT por reprezenti LEAon en Plenumkomitato, kvankam veras, ke la kazo neniam okazis antaŭe.
Poste la Plenum-Komitato akceptis la proponon de Prezidanto Jakvo Ŝram' pri tio, ke la delegitoj de LEA-oj nepre estu anoj de SAT. Tio estis maljuste, kompreneble, kaj ankaŭ malĵure rilate al mia aneco al la PK, ĉar mia propono estis antaŭa al tiu decido. Sed ne estis katastrofo por mi tiam konstati denove, ke leĝo tordiĝas verŝajne laŭ kaprico de homo en povo. Neigante mian antaŭan decidon ne reveni en SAT-n post mia volonta eksiĝo en Nagikanŝa pri malkonsento kun la Prezidanto de la Plenumkomitato..., tiel, kiel mi jam rakontis en numero 63ª (La problemo pri SAT). Mi kredis, ke post mia reveno, la afero jam estis finita. Sed malamo estas leĝotordanta, kaj finfine la tiama Prezidanto eksiĝis SAT-n li mem, postulante, ke li revenos nur se oni forpuŝas min el la asocio. Verŝajne tiamaj plenumkomitatanoj konsideris, ke la Moŝta Prezidanto Ŝram estas pli valora al la asocio ol simpla delegito de LEA-o, kiun ĝis tiam SAT ne multe atento donacis, kaj sekve mi ricevis leteron informante, ke la Plenumkomitato decidis eksigi min de la asocio, kaj neniam prenos min denove en sia sino. Ne malbone, ĉu?, por asocio tutmonda, kiu estas kontraŭ perforto kaj maljusteco... Eble oni plendas mondskale kontraŭ Donald' Trump' pro tio, ke li misuzas sian povon..., sed mi suferis misuzon de povo kaj fobion de prezidanto supozebla defendanto de paco kaj libereco en sino de Plenumkomitato de asocio supozeble defendanta pri samaj aferoj. Mi kredas ke tiun tagon, la tagon, kiam sia PK perfortis sian propran statuton, SAT ĉesis signifi ion. Kaj mi domaĝas pri tio. Mi ne domaĝas pro tio, ke mi ne estas tie, kie oni ne volas min, sed mi domaĝas pro tio, ke bonkoraj samideanoj, kiuj deziras ŝanĝi la mondon permesis, ke la mondo ŝanĝas ilin, tiel ke ili perdis siajn esencon kaj tiun de la asocio, kiun ili diris, ke ili defendas. Tiu aventuro ne temis pri mi kaj Ŝram', sed pri Ŝram' kaj SAT, kaj ĵuro.
Multaj jaroj jam venis kaj pasis, kaj mia sinteno al SAT daŭre estas sama: ili havas nur bonajn sopirojn por ke la mondo estu pli bona kaj justa, sed ili ne komprenis, ke tio komencas iĝante pli bonaj kaj justaj ili mem. Kaj komenco povas esti plenumkomitata letero invitante min aliĝi la asocion. Mi dubas, ke mi revenos, sed tio estus kuracilo por SAT mem. Mi nek scias nek malprifajfas, ke la anoj de la Plenumkomitato de SAT estas aliaj (fakte kelkaj jam mortis, kaj Ŝram' mem ne plu estas prezidanto, laŭ mia informo), sed SAT devas malstagni kaj lerni respekti sian propran statuton, kaj fidi sin mem. Leganto povas kontroli la tiaman Statuton de SAT sur niaj paĝoj de la numero 50ª ĝis 58ª. Jen elegio mia pri spirito de Lanti kaj kunantoj, kiuj fondis la Sennacian Asocion Tutmondan!