De kelkaj monatoj okazas pluaj skandaloj politikaj en Hispanio. Unue temis pri Kaso Gürtel', kies procedo daŭras jam dek jarojn, kaj poste S-oj Granados kaj González, du el la plej gravaj politikistoj en la Madrida Komunumo, jam estis enkarcerigitaj pro kontraŭleĝa financado de sia partio, PP, kaj ankaŭ pro preno da mono okaze de la Kanalo Isabel' 2ª, kiu provizas Madridon per akvo trinkebla.
Ĉu aliaj partioj faras malsame? Vere mi ne scias... Mi iam, kiel ĉiu hispano soifanta pri demokratio kaj libereco, sentis profundan respekton al politikistoj, tiuj homoj, kiuj deziris la bonon komunan kaj al tiu celo ili oferis siajn personajn komforton kaj laboron. Sed de kelkaj jaroj mi vidas, ke tiuj, kiuj devis esti ekzemplodonaj homoj estas avidaj pri mono kaj kondutas kvazaŭ friponaj rabistoj. Ne ĉiuj, kompreneble, sed sufiĉe multaj, por ke mi, kiel komuna civitano, dubu pri la honesteco denaska de politikistoj hispanaj.
Ne, mi ne supozas, ke ili estas krimuloj, ne ĉiuj, sed mi ne estas devigita kredi, ke ili estas honestaj. Ĉar mi ne vidas, ke ili faru provizojn politikajn aŭ leĝajn eviti tion. Ĉi tiu estas la lando, kie politikistoj ne demisias, krom Esperanza Aguirre, kiu demisias je la momento, kiam mi verkas ĉi tiun artikolon, pro tio, ke ŝi estis trompita pro troa kredemo al siaj helpantoj, kiuj nun estas en karcero.
Aliflanke, estas aliaj procedoj, kiel tiu de la ERE en Andaluzio: tio temas pri mono, kiun socialismaj politikistoj ne uzis por la intencitaj celoj, helpi la sendungitojn kaj organizi kursojn por rekapabligi laboristojn, sed ili enpoŝigis ĝin, kaj financis aliajn aferojn. Mi ne komprenas, ke estas tiom da bruo amaskomunika pri la unuaj politikistoj, sed tiom malmulte pri tiuj duaj. Ĉu eble pro tio, ke dekstro ĉiam estas suspektinda, kaj maldekstro tute ne eĉ se juĝisto diras aliel?