De kelkaj monatoj mi legas, ke la situacio en nia frata lando malpliboniĝas pli kaj pli. Mi ne povas ne pensi pri niaj gesamideanoj loĝantaj tie, kaj mi deziras ĉion bonan al ili, ĉar verŝajne ili bezonas helpon kaj bondezirojn de ni ĉiuj.
Kiam Hugo Ĉaves sukcesis preni povon en Venesuelo, oni kredis, ke ĉio iros pli bone, pro tio, ke li kaj lia partio persekutos kaj nuligos la koruptecon de antaŭaj politikistoj, sed li ne sukcesis fari tion, sed li kreis armeon de ĝisostaj sampartianoj liaj, kiujn li premiis diverse. Li ankaŭ generaligis militistojn, tiel ke por armeo de 306 577 (laŭ mia kono) da soldatoj Hugo Chávez havis 100 generalojn en sia armeo, sed Nikolao Maduro havas 1000, kaj tio signifas, ke estas 1 generalo po 306 soldatoj. Sed se oni atentas al tio, ke la regula armeo havas nur 156 000 soldatojn, la afero estas eĉ pli korpeza, ĉar tiu armeo tute ne efikas defendi landlimojn, sed ja estas kapabla ilo por subpremi la popolon, kio estas la bildo, kiun oni vidas en televido nune.
Laŭ personaj rakontoj, en Venezuelo, unu el la plej riĉaj landoj el la Tero pro sia petrolo, estas longaj vicoj aĉeti nutraĵojn bazajn por vivo. Sed kelkaj gebravulaĉoj venas tridekope kaj eniras antaŭ vicantoj de horoj, kaj se oniu protestas, oni estas batita de ili, sen polica reakcio, ĉar bravulaĉoj pagas al ili. Se normala familio bezonas $500 monate por vivi, oni ne ricevas salajron pli altan ol dekono el tio, kaj se oni bezonas monprunton, la intereso normale estas 20% monate.
Kaj la registaro solvas nenion, ĉar ĝi estas tro okupata pri sia revolucio bolivara. Subpremi kontrarevoluciajn manifestaciojn necesigas tian armeon...