Proksime estos la 14ª de aprilo, kiun maldekstruloj festumas en Hispanio sub la titolo ne oficiala de Tago de l' Respubliko, laŭ mi senjuste kaj nerespondece.
Senjuste, ĉar la 14an de aprilo de 1931ª oni vere puĉis surstrate demandante respublikon ĉar popolo elektis respublikajn urbestrojn en la ĉefaj urboj de Hispanio, sed ne en la tutaj urboj de la lando. Ankaŭ pro tio, ke la balotado ne temis pri ĉu la popolo volas Respublikon, ĉu Monarĥion. La tiama reganta reĝo, Alfonso 13ª, vere, senkuraĝe forlasis la landon, kaj oni starigis respublikon el nenio, sen tio, ke estu konstitucia mandato de la popolo, ĉar ne estis ĵura transiro de monarĥia aŭtoritato al tiu respublika. Pro tio oni troigis povon kaj nesufiĉe garantiis la rajtojn de la aliaj homoj, kiuj ne pensis same. Kaj tio povus konduti nur al milito. Ĉar eĉ se popolo volus respublikon, ĝi certe ne volis revolucion.
Pro tio la 14an de aprilo oni nepre devas funebri pri la respubliko, kiun memnomumitaj respublikanoj entombigis denaske. Sed vi demandos vin, certe, kial mi titolis mian redaktoran artikolon Vivu la Respubliko!, se mi ne akceptas la duan... Nu, certe vi legis sur la lastaj dek numeroj de Kajeroj el la Sudo (inkluzivante ĉi tiun, kompreneble) la (man)libro pri respubliko kun tiu titolo, Vivu la Respubliko!, kie mi notigas la kondiĉojn, por ke respubliko meritu tiun nomon. Ĉar esti respublika necesas multe pli ol diri, ke ĝi estas tia. Mi jam finis traduki en Esperanton kaj prezenti al vi tiun verkon, kaj mi esperas, ke ĝi iomete pensigos vin pri la afero.
La venontan numeron mi prezentos al vi novan verkon mian en Esperanto, kaj mi esperas, ke ĝi plaĉos al vi. Ne temas pri politika afero tiufoje, sed pri vivo mem, ĉar mi elektis la verkon Avo kaj nepo , kiun mi ankaŭ verkis en la hispanan je 2012 kaj esperantigis je 2016. Ĝuu la legadon!