Movado:

Heroldo havas novan posedanton.

Heroldo aĉetita

Szilvasi Laszlo informas, ke la fama magzino esperanta renas­kiĝos la venontan jaron 2017. Per sia Lingvo Studio, li raportas  ke: Heroldo de Espe­ranto estas unu el la plej malnovaj Esperanto-gazetoj. Dum la lastaj jaroj ĉe la nuna eldonanto ĝi ofte malfruis, havis multajn problemojn – sed nun aperis espero pri ĝia revigliĝo.

Fabricio Valle (la antaŭa re­dak­toro de la revuo Esperanto) kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno "Sociala Grupo Lexus" en Brazilio, aĉetis la gazeton Heroldo de Espe­ranto kaj eldonos ĝin ekde la jarkolekto 2017.

La ĝisnuna eldonanto Koo­pe­rativo de Literatura Foiro (mem­bro de la pakto de G. Silfer) respondecas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016. La ven­do ne koncernas la rajtojn pri la libroj: la rajtoj restas ĉe LF-koop kaj IIC.

Informoj pri la planoj de Lexus rilate la gazeton, fonditan de Teo Jung, aperos regule ĉe la Facebook-paĝo de la nova eldononto.

.








Bildo Heroldo, la plej prestiĝa magazino en la Esperanto Movado.
 
Iru malantaŭen ~ Kajeroj. ~ GazetotekoPDF (paĝo lasta) Iru antaŭen