Kiam ambaŭ ŝanĝoj estis aprobitaj, oni devis elekti la registaron. Kaj liaj amikoj volis, ke li postulus sin por la posteno. Sed li ne volis. Eĉ lia edzino volis, ke li postulus sin, sed li dirs ne. Lia loko, li diirs, estis tie, kie oni faris leĝojn por honestaj homoj. Kaj li ne volis la postenon de helpanto se li povas esti kun tiuj, kiuj decidas pri tio, kiion oni manĝos. Poste li estis dirita, ke li povus esti Prezidento d ela Respubliko, sed li diris, ke tio estus bone, kiam li estus maljunulo. Ĉar Prezidento estas por ricevi grandajn fiŝojn kaj ricevi salajregon, sed li povis decidi pri nenio. Kaj li estas kun laboristoj. En parlamento.
Kaj oni elektis iu
Jozefo Ludoviko kiel prezidenton de la Registaro. Li estis lerta
knabo, kun plenplene da iluzio kaj iomete maldekstrema, sed oni
povis pardoni lin pri tio ĉar li estis tre ĝentila kaj metis sian
koron en ĉion, kion li faris. Kiam li volis fari leĝon pri edukado,
Parlamento diris al li, ke li ne povas fari leĝojn, ĉar ili, la anoj
de Parlamento, estas tie por tiu laboro. Ili dankos al li siajn ideojn
pri tio, se li vere kredas, ke tiuj ideoj estas bonaj, kaj unu el ili,
deputitoj, prezentos al la ceteraj parlamentanoj por diskuto kaj
aprobo aŭ malaprobo laŭ ĝia ĝenerala konveno. Ili aldonis, ke
Prezidento de Registaro estas por regi, tio estas, por plenumigi la
leĝojn, kiujn Parlamento faras. Tio estas, por obei.
Sed li ne konsentis, kaj
li furiozis. Kaj kiam la fervojistoj strikis senmovigante la landon,
la Registaro diris, ke ili faros nenion. Tiam Parlamento petis de l'
Prezidento de l' Respubliko, ke li denove vokos balotadon por
Prezidento de l' Registaro, kaj ĉifoje venkis iu Alfredo, kiu estis
pli inteligenta, kvankam malpli bela kaj havis malpli da iluzio ol
Jozefo Ludoviko. Kaj Alfredo ordonis, ke oni ne pagu al fevojistoj
dum la striko daŭras, kaj ke ili pagos la perdojn, kiuj okazis al la lando. Sed la Parlamento aŭskultis sindikatojn kaj kiam ili promesis,
ke ili klarigos bone al laboristoj, ĝi pardonis la ŝuldon al ili. Tion
Parlamento povas fari, aŭ_la Prezidento de la Respubliko mem,
ankaŭ. Tiu Prezidento estis Jozefo Maria, kiuj estis petinta al kelkaj
deputitoj, ke ili proponu tion al la cetera Parlamento, ĉar la
Prezidento ankaŭ reprezentas la fervojistojn. Kaj tiel la popolo
vidis, ke Parlamento servas ĝin, la popolon; kaj ke la Prezidento
de la Respubliko deziris fari bonajn agojn, sed li ne kuraĝis.
Alfredo pruvis, ke li estas bona Prezidanto de la Registaro, ĉar li povis fari al aferojn, kiujn oni ordonis al li, kaj li faris ilin pli bone ol iu ajn alia. Li deziris iam iĝi Prezidento de la Respubliko, kaj tion malaprobis neniu deputito, kondiĉe, ke li daŭre pruvos sian fidelecon al principoj konstituciaj.
Homoj nun zorgis pri la aferoj de Respubliko. Oni ne volis, ke denove okazis tion, kio okazis sub la regado de la Reĝo, ke la lando preskaŭ detruiĝis.