Multaj hispanoj zorgas kun timo pri tio, kio okazas en Katalunio pro tio, ke nun estas sendependisma homo kiel Prezidanto de ties hispana aŭtonomio.
Mi kredas, ke ne estas
kaŭzo por timo, ĉar mi dubas, ke katalunoj vere celos sendependismon.
Se ili tion decidas, laŭ mi, oni devus lasi ilin foriri, kaj poste peze
kondiĉigi sian revenon, ĉar laŭ_mia eltrovo, Katalunio estas nenio sen
Hispanio.
Katalunistoj (oni devas
diferencigi inter ili kaj katalunoj) ripozigas sian argumentaron sur
mensogoj kaj ignoranteco pri historio. Tion kaŭzis la senzorgemo de
hispanaj registaroj de ĉiu koloro lasinte edukadon en manoj de
åutonomaj registaroj. Ili uzis edukadon ideologiigi gelernantojn,
kaj ili ja kredas, ke iam armeo hispana invadis la sanktan patrion,
Katalunion, kiu ĝis tiam estis sendependa, same kiel baltaj
respublikoj estis invaditaj de rusa armeo. Sed la solaj armeoj, kiu
iam invadis Katalunion estis tiu de araboj, en la oka jarcento, kaj
tiu franca, en la deknaŭa, sed ne tiu hispana, ĉar Katalunio estis unue
aragona (ĉar ĝi apartenis al la Krono de Aragono) kaj poste hispana,
kiam imperiestro Karlo Iª heredis kaj Kastilion kaj Aragonon el siaj
geavoj Fernando kaj Isabel'. Evidente, dum la Rekonkero de la lando al
araboj, estis kelkaj sendependaj kristanaj regnolandoj, sed ili
neniam estis tiuj, kiuj sinnomigas hodiaŭ kiel historiajn
aŭtonomiojn, Katalunion, Vaskion kaj Galegion. Oni povas pensi
pri Kastilio mem, kiu fakte estis kelkaj regnolandoj (Leon', Asturio,
Kastilio), Valensjo, Nafaro, kaj eĉ Mursjo, kvankam ĝi estis
sendependa regnolando araba, kaj tuj kiam kristanoj konkeris ĝin,
araboj estis forpuŝitaj de la lando, kiun repopoligis aragonanoj, kaj
estis aldonita al regolando de Kastilio, same kiel Vaskio,
Andaluzio kaj Kanariaj Insuloj.
Aliflanke, tio, ke peco
da lando regis homoj sendependaj al aliaj homoj ne signifas, ke tiuj
landoj estis sendependaj, kaj certe ne la homoj, kiuj vivis tie. Ĝis
1978 ne estis demokratio en Hispanio (tiel diri), kaj sekve ne ekzistis
civitanoj liberaj, sed nur subuloj. La monarĥio je lastaj jarcentoj ja
povis esti pli-malpli rajtodonaj al subuloj, sed ili ja ne havis la
eblecon elekti la reĝon, kaj sekve li reprezentis Dion, sed ne la
popolon. Popolo ne estis libera en iu ajn parto de Hispanio, krom tiuj
vivanta en Cádiz (pron. kadiz) dum la franca invado je la 19ª jarcento,
kiam ili verkis la faman Konstitucion de 1912, kiu estis nuligita du
jarojn kaj du monatojn poste. De tiam formale civitanoj aperis denove
en Hispanio dum la respublikoj de 1876 kaj 1931, dum unu kaj ses jaroj
respektive. Poste denove estis subuloj sub la reĝimo de Generalo
Franko, ĝis kiam la Konstitucio de 1978 denove difinis hispanojn kiel
civitanojn. Sekve, homoj neniam estis sendependaj en Hispanio, ĉu en
Katalunio, ĉu alikloke. Oni povas diskuti, certe, ĉu parto de Hispanio
povas sendependiĝi el la cetera lando, ĉu ne.
Oni ne devas, tamen fari
tion supraĵe, ĉar gravaj sekvoj venos por Katalunio kaj ankaŭ_por la
cetera parto de Hispanio. Dekomence, la merkato por katalunaj varoj
estas ĉefe la cetera parto de Hispanio. Nun oni povas libere aĉeti
varojn produktitajn en Katalunio, sed se ĝi sendependiĝus, oni devus
pagi enlandigan impoŝton, kaj tio plialtigus ilin, favore al samaj
varoj de la ceteraj partoj de Eŭropo, kiuj ne pagus tiun impoŝton. La
cetera parto de Hispanio perdus valuton, certe, ĉar Katalunio estas
granda parto de lando, kaj ankaŭ ĝi havas riĉecon kaj turismon. Sed
estas fakto, ke ĝi prenas pli da mono de Hispanio ol ĝi redonas, male
al tio, kion politikistoj sendependismaj, kiel Puĉdemont kaj Mas,
kiujn vi povas vidi en la foto de paĝo 7ª, asertas. Estas slogano de
jaroj ripetita, Hispanio rabas al ni!, kiu estas falsa. Oni rabas en
Katalunio, certe, sed tion ne faras Hispanio, sed kelkaj katalunaj
politikistoj, kiuj nun respondecas antaŭ juĝistoj, eĉ se ili cinike
diras, ke persekuti ilin estas persekuti Katalunion.
Mi estis ŝokita pri la
senhonesteco de Arturo Mas, kiam li diris, ke ili korektis la
rezulton de la voĉoj per interpartiaj paktoj. Oni devas korekti nenion,
sed solvi la problemojn de civitanoj. Sed tiuj politikistoj soifas tiom
multe pri povo, kiun ili poste misuzas, ke ili ne konscias pri la
stulteco de multaj el siaj diraĵoj.
Mi memoras, ke la lastan
fojon, kiam mi vizitis Barselonon, mi vidis, ke ĉiuj avertoj estis
skribitaj en la kataluna lingvo, sed tamen neniu parolis ĝin surstrate:
mi nur aŭdis la hispanan. Mi eltiris el tio, ke la katalunismecon
kulturas nur politikistoj kaj ne la popolo. Kiel ie ajn en Hispanio, la
popolo estas ideologiita de politikistoj pere de la edukado, uzata kiel
armilo. Tamen, la civitanoj estas pli lertaj, kaj ili preferas uzi
lingvon, kiun komprenas multe pli da homoj en la mondo. Hodiaŭ_endas
unuiĝi, ne apartiĝi, ĉar komunajn problemojn oni devas solvi pli bone
se oni estas multaj homoj, ol se oni estas nur malmultaj apartigitaj
de rivero aŭ monto. Sendependismo estas malsolidareco, kaj revo de
istempoj, kiun politikistoj deziras revivigi ĉar ili preferas esti
kapo de muso anstataŭ vosto de leono.