Tiu, kiu atente sekvis nian magazinon, konstatis, ke lastatempe mi ne tre akurate aperigis ĝin. La numeron de januaron mi aperigis en majo 2012, kaj tiun ĉi aperas decembron de 2013, preskaŭ du jarojn poste. Mi devus ion klarigi pri tio. Vere mi estas multe pli okupata ol mi esperis, kaj eĉ provis transdoni mian taskon al respondeca homo, sed malsukcesante pri tio, mi daŭrigas la agadon, ĝis kiam pli juna kaj entuziasma persono prenos la taskon sur siaj ŝultroj.
Mi antaŭ nelonge lernis, ke Prezidinto Marteno Bustín Benito, kiu prezidis HALEn kiam mi ekvenis kaj ekredaktis ĉi tiun bultenon, mortis marton 2012. Plia kialo bedaŭri tion, ke ni ne venis pli frue antaŭ vi. Ni memoru lin pro liaj bonfaroj kaj misfaroj, kiuj pruvis, ke li estis homa kaj humana. Mi memoras,ke li multe apogis min kiam, novfreŝa pri la arto kaj metio redakti bultenon, konsilis kaj proponis manierojn pli bone fari ĝin. Mi memoras pri lia surprizo, kiam mi diris al li, ke bulteno de asocio bezonas vortojn de Prezidanto en ĉiu numero. Verŝajne la antaŭaj redaktoroj tion ne permesis, pro tio, ke liaj ideoj ne kongruis kun tiuj iliaj. Ankaŭ ili ne kongruis kun tiuj miaj, kaj tio kondukis al disputoj publikaj inter ni du kaj aliaj anoj de la asocio. Sed mi opinias, ke diverseco pri opinioj estas kerno de demokratio kaj respekto, kaj sekve mi postulis tutan liberecon en la paĝoj de Kajeroj el la Sudo por ke mi daŭrigu mian redaktoradon. Mi metis mian postenon je la dispono de ĉiu prezidanto de la asocio, kiu oficis dum mi redaktoris, kaj eĉ de tiu, kiu prezidos la asocion. Dum la misfaroj de prezidanto de SAT kaj ties Plenumkomi-tato, Marteno flankigis kun ili pro personaj kialoj, kiujn mi ne taksos nun, sed ne pro tio mi emis malbone al li. La kerno de la problemo estis, mi opinias, tiu pri libereco en la paĝo de nia bulteno, kiun ne ĝuas alia magazino, kiun mi konas. Pro tio mi kaj la bulteno estis fifamigita kaj primokita, sed neniu diris, ke libereco estas senpaga, ĉu?
Aprilo estas alrigardata da
hispanaj maldekstruloj kiel tiu respublika, ĉar tiun monaton oni
proklamis la Duan Respublikon je la jaro 1936.
Oni ne
povas diri, ke respubliko estas fremda temo por mi. Tre zorge pensante
pri la situacio pri nuna Hispanio, mi konkludis, ke la sola solvo por
niaj problemoj estas, ke oni ekestu respublikon. Nia sistemo estas
delonge korupta, kaj eĉ la bofilon de la Reĝo Johano Karlo Ian oni
prienketas ĵure, multajn politikistojn ankaŭ oni prosekutas pro misuzo
da povo, kaj nun hispanoj konsideras, ke inter siaj ĉefaj problemoj
estas politikistoj. Sed ne homoj, sed sistemo koruptiĝas ekde sia
kerno. Sekve, oni bezonas novan politik-sistemon, novan
konstitucion, kaj novan manieron regi. Lastan jaron mi jam pensis pri
la problemo, kaj mi eĉ verkis libreton pri tio. Mian libron mi
titoliĝas Vivu la Respublikon!, aŭ Je la tria ĝi estas la venkanta (celante diri, tiu definitiva), pro tio, ke jam estis du respublikoj en Hispanio. La lastajn du numerojn de Kajeroj el la Sudo
mi prezentis la du unuajn ĉapitrojn de mia verko, kaj ĉi tiun ni
prezentas la trian, en esperanta traduko. Mi esperas, ke la leganto
ĝuos la prezentadon de miaj ideoj pri la afero, ĉifoje pri tio, kion
fari kun reĝo en respubliko.
Pro tio, ke ni ne aperis la lastajn trifojojn, ni inkluzivas ĉinumere kvar ĉapitrojn de La Faraono, de Boleslaŭ Prus. Mi esperas, ke vi ĝuas la legadon.