Mi ĵus ricevis la lastan bultenon de la Hispana Esperanto Federacio, en kiu mi legis interesan artikolon de Miguel Gutiérrez Adúriz, akk (ankaŭ konata kiel) Liven Dek, pri la nuna situacio de nia federacio esperanta. Ankaŭ mi parolis pri tio dum la lasta kongreso universala, en Danio, kun diversaj gesamideanoj. Ankaŭ en la Semajno pri Kulturo kaj Turismo de Katalunio mi prikomentis pri tiu zorgo de multaj hispanaj geesperantistoj. Sed mi ne vidas solvon. Mi klarigas kial.
De la lasta kongreso hispana en Mursjo, en Sankta Ĥavjero, je 2001, mi ne sekvis la hazardojn de nia federacio tre atente, interalie pro la ideologia inklino de ties estraroj. Antaŭ kelkaj jaroj, dum la Universala Kongreso de Valensjo, ej 1993, mi demandis al nova estraro pri sia programo. Verŝajne ili ne havis, sed Liven Dek deklaris koncize tre belan intencdeklaracion, kiun mi vere dankis. Ne sufiĉas esti la sola kandidato por ne havi programon. Eble mia demando estis interpretita kiel atako, sed ĝi vere ne estis tia. En posta kongreso denove en Valensjo, dek jarojn poste, mi konstatis rektan malinklinon al mi kaj aliaj amikoj de Mursjo, kaj pro la malbona etoso mi decidis ne reiri al kongresoj de HEF, eĉ se mi ne malaliĝis la asocion, ĉar evidentiĝas al mi, ke devas esti ia ajn asocio de Esperanto en Hispanio, eĉ se ĝia agado ne estas ekzakte defendebla laŭ miaj honestaj konsideroj. Mi ne intencis kandidatiĝi al ia ajn posteno en tiu federacio, kaj ankaŭ mi ne intencas. Mia laboro por Esperanto estas konata de ĉiuj, kaj mi estas tre komforta kiel redaktoro de ĉi tiu bulteno de HALE de pli ol 15 jaroj, kaj mi vere ne sopiras al pli granda kompromiso kun nia ideo, krom esti la iniciatinto de la Gazetoteko Lanti.
Sed samideanoj en Kopenhago anoncis al mi, ke la du lastaj Prezidintoj de HEF devis forlasi sian postenon pro personaj kialoj, kaj la nuna prezidanto, Tonjo del Barrio, oficas nur provizore dum unu jaro, kaj sekve endas trovi novan prezidanton. Demandite ĉu mi deziras esti prezidanto, mi ekneis la eblecon, eĉ se pro tiu rifuzo mia la federacio malaperos.
Estas vere, ke la lastajn jarojn HEF ne marŝis tiel, kiel esperanta, neŭtrala asocio devus marŝi, ĉar en ĝia sino aperis ideologio neneŭtrala, aperante la nomo Esperanto kadre de maldekstraj budoj en foiro komunisma, ekzemple. Ankaŭ estas dissendolistoj en Esperanto, kie estis skandala spektaklo pro insultoj al aliaj esperantistoj, kiuj ne pensas same kiel postaj estraranoj de HEF. Eĉ mi mem estis rifuzita membrecon en dissendolistoj, kiel iberia-esperantistaro, kie mi provis eniri nur por konstati ĉu ili vere rifuzus min, ĉar vere mi havas nenion komunan kun ties anoj, krom Esperanto. Nenion pli, laŭ ili. Nenion malpli, laŭ mi. Tio estas grava leciono, kiun ĵusaj estraranoj de HEF ankoraŭ devas lerni. Ni estas malmultaj, kaj pro tio ni ne povas permesi al ni senĉesajn kaj sensencajn disputojn pri eksteraj aferoj, kiuj estas multe malpli gravaj ol Esperanto. Politiko, ekzemple.
Ĉu mi ĝojas pri tio, ke HEF havas problemojn? Kompreneble, tute ne. Nia ideo komuna estas multe pli grava ol niaj malkomunaj ideoj. Almenaŭ laŭ mi. Mi povus labori kune kun ĉia ajn homo favore al Esperanto. Sed mi ne certas pri aliaj homoj, kiujn mi konas, eĉ se supraĵe.
Sed estas multaj bonaj esperantistoj en Hispanio. Ili eble faras gravan kaj grandan laboron por subteni sin. Sed ili povas, eble, dediĉi iom da sia tempo al nia ideo kaj preni la torĉon, kiun Tonjo del Barrio deziras lasi. Mi povas pensi pri Liven Dek mem, aŭ Georgo Kamaĉo, Miguel Fernandes, Abel Montagut, kaj kelkaj aliaj. Ili bone kaj belstile verkas en Esperanto. Ili povas redoni ion al Esperanto.
Rigardante al mi mem, mi ne konsilus proponi al mi, ĉar interalie mi havas tre malnovajn ideojn pri nia afero. Mi scias, ke iam en Esperanto svarmis la nombro da preĝistoj kaj militistoj, kiuj prenis Esperanton kiel ion sian. Ne nur Mangada estis esperantisto, sed multaj aliaj armeoficiroj. Sed multaj el ili rifuzis Esperanton kiam ili vidis, kion oni faras per ĝi en Hispanio. Antaŭ ili Esperanto aperis kiel nesto da maldekstruloj, kiel revolucia lingvo en la politika senco de la vorto. Kaj ili lasis sian originalan ideon perdiĝi. Mi konas pastron, kiu ŝanĝis sian originalan intereson por Esperanto favore al daŭrigado kaj profundigado de sia kono pri la latina lingvo.
Jes, mi povus provi defendi miajn ideojn integrigi ĉiujn en niajn ideojn. Sed mi jam estas sufiĉe maljuna por ne emi sencelajn batalojn. Eble estos pli facile, ke HEF malaperos, kaj la restantaj geesperantistoj de Hispanio, konstatante, ke ni vere bezonas asocion por disvastigi kaj profundigi nian komunan ideon, kreos alian asocion, provizante regulo por senbalastigi ĝin pri diskriminaciantaj kredoj. Jen la kancero, kiu malaperigos HEF-on, se oni ne solvas la problemon. Certe mi ne solvos ĝin.
Alia solvo povas esti, ke tiuj sopirantaj eksHEFanoj rigardos HALEn kiel plej bona restanta ebleco en esperanta Hispanio, kaj amase venos kaj post ŝanĝo en nia statuto ni ĉiuj prenos la torĉon, kiu laŭŝajne neniu volas porti.
Esperante, kara leganto, ke vi havos alian alrigardon al la problemo ĉu HEF devas malaperi, ĉu ne, kaj ke vi trovos ĝin sufiĉe inda sendi al mi por publikigi ĉi tie kaj instigi novan debaton, mi elkore salutas vin,