Lastan someron mi finfine venis en vikinga lando Danio. La plej multekosta lando, kiun mi jam vizitis. Ankaŭ mi trovis kelkajn kulturajn apartaĵojn, kiujn mi ne komprenis. Estas Danio lando da vicanoj. Oni vicas por ĉio, eĉ por demandi, ĉu oni povas manĝi krom drinki en ejo. Tion mi ne ŝatis.
Antaŭ la komenco de la kongreso mi atingis la ĉefurbon unu tagon, kaj post diskuti kun la hotelakceptistino, ĉar oni donis al mi saman nokton en hotelo dufoje pro eraro, mi finfine solvis tiun absurdan problemon revendante ĉambron al muzikisto, por kiu oni ne mendis ĉambron. Kaj veninttage mi iris el hotelo mia al tiu amuzaspekta, kongresa hotelo, Bella Center Hotelo, kies presencon anon- cas ventumilo giganta. Ĝi konsistas el du konstruaĵoj konektitaj de du tuneloj: unu granda je la unua etaĝo, kaj alia en la antaŭlasta, kiu irigas onin en drinkejon, el kie oni povas ĝui panoraman elrigardo pri la ĉefurbo de Danlando.
Unu grava ero de la Kongreso estis sendube la diskutoj pri ties temo: Dialogo inter generacioj. Mi povus pensi pri kelkaj aliaj pli taŭgaj temoj diskuti en la ĉefurbo de Danio, kiel ekzemple, Kiel vi iras, Eŭropo?, aŭ La vero pri Vikingoj. Iam ajn mi komprenos kiu kaj kiel, ne diri kial, oni elektas la temojn de kongresoj de UEA. Tamen, eĉ tiun temon oni povas konsideri interesa, se oni zorgas, ke la diskutoj estos sufiĉe vivaj kaj sufiĉe bone organizitaj. Mi devas konfesi, ke mi estis nur en unu diskutejo inter kelkaj geesperantistoj diversaĝaj, kaj junaj kaj maljunaj, kiuj dekomence prezentis plendojn pri la aĝo unu la aliajn. Ĉe la apuda foto oni povas vidi la kunvenon el mia vidpunkto. La zorgantino de la diskutejo, dekstre, baris kelkajn temojn, kiel ekzemple tiun pri la eŭropeco aŭ neeŭropeco de Esperanto, flankotemo sufiĉe enriĉiga pri la diskuto, tamen se klarigo pri tio postulus multe pli da tempo ol ni havis por diskuti la temon mem. Ne estis sufiĉe klara konkludo, sed venis en nian argumentaron tio, kio okazos pri kluboj de Esperanto, kiam gejunuloj ne prenos la torĉon kaj subtenos ilin per zorgado pri la libroj kaj aliaj havaĵoj, kiujn oni tiom pene sukcesis kolekti en tiuj lokoj laŭ la jaroj. Junaj homoj opinias, ke ĉio estas pli bone en la reto, eĉ kongreso mem! Tamen, en kongresa balo mi ŝercdemandis belulinon kiel ŝi povus danci tie tra la reto, trovante koleran eksplikon, ke mi ne bone komprenis ŝin!, kvamkam ŝi ne klarigis al mi pri tio, kion ŝi celis diri. Pli malmultekoste estas kongresumi per la reto, kompreneble, eĉ se nur virtuale, sed tio estas, same kiel, laŭ mia eltrovo, defendi pertelefonan konversacion kontraŭ kap-al-kapan, sub la preteksto, ke la konversaciantoj sidas pli komforte hejme. Ambaŭokaze estas vere, ke jes, ĝi estas pli komforte, sed ankaŭ pli malvarme kaj erarige. Je la fino de la diskutado mi konkludis, ke la genujuloj de hodiaŭ estos la gemaljunuloj de morgaŭ, se ili estas sufiĉe bonŝancaj, ĉar la gejunuloj de morgaŭ malfeliĉe jam estos mortintaj, kaj sekve, tiu debato estas denaske falsa, ne diri absurda. Kaj tragike estas, ke tiam, kiam la nunaj gejunuloj ne plu emos aŭ povos vojaĝi, ili denove devos krei klubojn el nenio..., aŭ forgesi pri Esperanto, kio estos multe plu malgaja sorto ol tia de nunaj maljunuloj, ne por Esperanto, sed por ili mem. Bedaŭrinde, ne tielprofunde ni diskutis, kaj sekve niaj konkludoj ne tuŝis tiujn flankojn de la temo.
Kio okazis en kunvenoj de ATEO estas io, pri kio mi ne certas, ĉar mi ne ĉeestis ĝiajn kunvenojn. Mi iris nek al budo en la Movada Foiro nek partoprenis la diskutojn en la kunveno de ATEO, kiel lastan jaron mi faris, pro malinterkonsentoj kun la prezidanto de la asocio pri la koverto de la lasta bulteno, Ateismo. Mi estis invitita eksprese iri kaj klarigi pri miaj kaŭzojn rezigni pri la redaktado de la bulteno, sed mi preferis ne tion fari, kaj ne iris, ĉar mi emas nek diskuti nek bremsi la agadon de tiu asocio, kiun mi helpis rekrei dum kelkaj jaroj.
Sed mi devas protesti pro tio, ke la Movada Foiro anstataŭas la pli valoran, laŭ mi, Interkonan Vesperon, kiu ĉiam okazis unuatage dum la kongresoj ĉu internaciaj, ĉu universalaj, ĉu naciaj, eĉ regionaj, pri kiu mi konas. Eble oni povas fari ambaŭ aferojn, sed se oni devas elekti, mi voĉdonas por Internacia Vespero, ĉar tiumaniere oni povas interkonatiĝi kun la aliaj geesperantistoj la unuan tagon de la kongreso.
Dekstre oni vidas fieran flagon nian flirtantan laŭ la vento, apud vagono, kie okazis muzikan recitalon de diversaj gekantistoj esperantaj apud la marbordo, proksime de la urbocentro. Ni devis iri per metroo, kaj poste preni aŭtobuson kaj finfine marŝi al Cabinn Metro hotelo, kiu kuŝas je dek minutan promenadon de Bella Center Hotelo, kie ĉio okazis.
La moŝta sinjoro Prezidanto de UEA diris interesan prelegon je la malfermo de la UK, per kiu li diris, ke tradukanto aldonas ĉiam valorojn al teksto, kaj sekve same kiel la francoj diras, ke Se io ne estas klara, ne estas franca, ni povas diri, ke Se tio ne estas gastama, ĝi ne estas esperanta. Aldone li prezentis vortoludon inter gastamo kaj gastronomio: simfonio de gastamo venas per du movoj: tiu de kuirarta gastiganto regalema kaj tiu ĉi de ĝissate manĝanta gasto.
Ankaŭ mi ĝuis la citaĵon de George Steiner: Arboj havas radikojn, sed homoj havas krurojn per kiuj foriri post konscienca decido diri ne!