Ŝajnas, ke la ne partoprenado de la Registaro de Hispanio en ia ajn milito memvole signifas, ke malamikoj de Hispanio povas agi eĉ en plej hispana urbo, Barselono, tute senpune.
Hispanio estas pacema lando, sed estas momentoj, kiam oni ne plu povas silenti pri frenezaĵoj de samlandanoj. Iom baldaŭ post la alveno de socialisma Prezidento Jozefo Ludoviko Rodriguez Zapatero, anstataŭ pakti kun la alia plej granda partio, li preferis pakti kun naciismaj partioj en naiva iluzio forbalai la duan plejvaste voĉdonatan partion, PP, kredante, ke pro tio dekstro malaperus el Hispanio. Sed tion ne sukcesinte, je la fino de sia mandato li konstatis, ke la monstron naciisman oni povas dresi nur per komuna agado de la du plej popolaj partioj el Hispanio, kiel sekve pruvigas la socialisma registaro en Vaskio, ebla nur pro apogo de PP al PSOE. Jen modelo sekvinda de venkonta registaro en venonta balotado je la 20-a de novembro.
Socialisma registaro de Hispanio, tamen, bedaŭrinde ne tiun sintenon havis je la komenco de sia regado, kiam nia Prezidento diris, ke Hispanio estas koncepto diskutebla kaj diskutata, kaj fakte eĉ lia parlamenta majoritato aprobis sensencan statŭton katalunan, kiu asertas, ke Katalunio estas nacio.
Post tio venis dialogoj kun teroristoj sen ili forlasinte armilojn, kaj eĉ alta oficisto avertis la kernon de la ekonomia grupo de ETA ĝustatempe pri tio, ke polico estis ĵus arestonte ilin ĉe trinkejo Fajsan'. Antaŭ kelkaj jaroj tio estus neimagebla, ĉar nur je 2000 ETA estis preskaŭ malaperinta danke al agado de polico kaj politikistoj.
Ne tiun situacion oni povos vidi denove, se la registaro ŝanĝas, ĉar ankoraŭ estas politikistoj en Hispanio kies ĉefa celo estas regi ĉiel ajn.
Io diras al mi, tamen, ke hispanoj ne amase komprenos ĉifoje, ke la bono de ĉiuj superas la bonon de tiuj niaj. Oni diras, ke popolo estas saĝa. Eble la afero estas, ke ne estas popolo en Hispanio, nur urbetoj, kiuj sopiras al sendependa nacieco...
Jesuo.