Movado

La Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo de Katalunio

Malgrat de Mar

La unuan de oktobro mi venis, post deko da jaroj, al la Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, organizita de samideano Luis Serrano. Ĉijare la semajno okazas en Malgrat de Mar (rekta traduko el la kataluna lingvo: malbonvolo de l' maro pro tio, ke la unuaj homoj, kiuj venis ĉi tien estis prizonuloj en karcero, kiun oni kreis ĉi tie), kiu nun estas plej suna kaj agrabla urbeto ĵus apud la maro. Nia hotelo kaj kongresejo estas nomita Cartago Nova, nomo kiu estas tre kara al homoj de Mursjo, pro tio, ke nia dua plej larĝa urbo havas la saman nomon, Cartaĥena, kiu devenas el latina Cartago Nova, nomo kiun romianoj donis al Qart Hadaŝt, la urbo fondita de Hanibal', kiam li trairis nian duoninsuolon vojaĝante al Italio volonte detrui Romon.

Sed nur pacon kaj ripozon venas el etoso, kiun mi trovis en tiu ĉi urbo apude de la Mediteranea Maro. Mi venis per trajno, kune kun amiko de Alikanto, S-ro Kanet', kaj kune intermiksiĝis kun samideanoj el Francio, Litovio, Belgio kaj eĉ Andaluzio. Krom aliaj partoj de Hispanio, krompreneble inkluzivante tiuj el Katalunio mem.

Min ŝokis la malbona novaĵo, ke samideano Santjago Torne' i Graŭ suferis iktuson, kaj pro serioza sekvo ne povas partopreni, eĉ viziti la kongreson, kaj eĉ ricevi viziton. Mi ege deziras, ke li baldaŭ resaniĝos kaj ni povos ĝui lian ĉeeston venontjare je la plibonigo de ĉi tiu aparta aranĝo en la nordorienta parto de Hispanio.

Mi komencas verki ĉi tiun rakonteton pri la Semajno merkredon, fakte je la mezo de la staĝo, ĵus venante de la tuttaga ekskurso al Sabadeljo, la plej esperanta urbo de Katalunio, kie ne nur estas strato dediĉita al nia majstro, D-ro Zamenhof, sed ankaŭ monumento al li ĉe tiu strato mem, kaj ankaŭ al grava gramatikisto S-ro Ludoviko Mimo'. Ni ankaŭ vizitis muzeon arban, kaj revenis kun animo plenplena da amikeco kaj karamadeco.

Hieraŭ ni ankaŭ faris ekskurson al pitoreska urbeto Hostalrich, kie ni vidis muzean vilaĝon kaj ĝuis varman etoson esperantan. Posttagmeze ni ĉeestis la kurson pri Esperanto por progresintoj instruate de Stano Marĉek', fama redaktoro de la revuo Esperanto, la organo de UEA. Nokte kelkaj el ni ĉeestis operon Turandot, de Ĝakomo Puĉini.

Laŭ la tuta semajno ni ĝuas, krom la menciitan kurson pri Esperanto, diversajn prelegojn, inter ili pri Tondado da arboj, Vojaĝado laŭ la mondo, Kiel scientistoj nomigas vivajn estaĵojnLa Esperanto-Civito, krom debatoj pri diversaj temoj, kiel Ĉu Esperanto estas artefarita lingvo, kaj eĉ Ĉu la semajno funkciis bone.

La venontan jaron ni denove povos ĝui Internacian Esperanto-Semajnon Kulturan kaj Turisman en alia urbo de Katalunio. Mi esperas revidi vin tie, kaj se vi, leganto, ne venis, mi invitas vin veni ĝui afablan etoson kaj fruktodonan paroladon per Esperanto cele al amikeco inter diverskulturanoj.

~ Numero 86ª ~ Kajeroj. ~