Ŝajnas, ke ĉinokte usonaj soldatoj finfine trafis Osaman Bin Laden, perforte eniris sian domon, kaj mortigis lin. Oni jam scias multe da la intimaj detaloj de tiu evento, kaj ĉiuj singratulas kaj gratulas Obaman pro tio, ke la fia respondeculo de terorisma grupo Al Qaida estis mortigita.
Sed tio ne estas aprobinda. La maniero terorisma fari aferojn estas mortigi senkulpulojn kaprice. Sed ankaŭ serĉi apartan personon kaj mortigi lin pro tio, ke li aŭ_ŝi estas grava. La terorisma maniero konsistas el mortigo de tiuj, kiuj ĝenas nian ideologion. Nia ideologio okcidenta defendas, ke ni ĉiuj rajtas esti feliĉaj kaj ĝui liberecon kondiĉe ke ni respektu leĝon. Leĝo estas tiu ilo, kiu garantias, ke ni ĉiuj havas tiun rajton dumvive. Se kelkaj inter ni perfortas la liberecon de aliaj, li aŭ ŝi nepre estu punataj, sed por eviti, ke senkulpuloj pagu pro aferoj pri kiuj ili ne respondecas, ni ĉiuj havas la rajton havi justan procezon kun laŭleĝaj garantioj. Tiel estas en plejparto de okcidentaj landoj, kaj certe estas tiel en Usono, la plej maljuna demokratio el la mondo. Ne tio okazis pri Osama Bin Laden.
Se Osama Bin Laden estus arestita (same kiel Sadam Hussein estis) de tiuj soldatoj, kiuj anstataŭ mortigis lin, se lin oni translokigintus en usonan teritorion, se oni juĝintus lin kun la garantioj ĵuraj, kiujn ĉiuj civitanoj el la mondo devus havi, certe oni povus pruvi, ke li meritas mortopunon. Certe oni ekzekutus lin, kaj finfine la okcidenta maniero fari aferojn ne estus perfortita. Kaj tiukaze oni povus diri, ke finfine Okcidento venkis AlQaida-n. Sed ŝajnas, ke ne tio okazis.
Mi vidis absurdan imagon hodiaŭ en televido: mi vidis prezidanton Obaman dirante, ke Bin Laden estis mortigata. Mi ne vidis ian ajn diferencon inter li aj Georgo Buŝ. Fakte, tiu parolo en estis obama, sed buŝa: ni iris por ili, kaj ni venkis. Ni venkis la pafokonkurson, bone. Sed ni ne venkis la militon. Usono montris revolucian vojon al la mondo je la fino de la Dua Mondomilito, kie unuafoje en la historio de la mondo, oni ne detruis la venkiton, sed oni helpis ĝin iĝi en modernan, civilizitan landon. Tio okazis pri Japanio, tio okazis pri Germanio, kiuj estas du el la ĉefaj landoj en la mondo hodiaŭ.
Sed nun ne temas pri landoj, sed pri religioj. Fanatikismojn oni ne povas batali perforte, ĉar perforto estas ilia etoso, rimedo kaj kulturo, kaj ili ĉiam venkas iel tie: ili finfine estas ĉu venkintoj, ĉu martiroj. Kaj martiroj semas ekzemplon al multe da aliaj homoj, kiuj ankaŭ deziras iri en paradizon kun sia persona dio. Pro tio la milito ne plu estas armea, sed politika kaj filozofia. Oni devas klarigi ĉie kaj vaste pri la internaj kontraŭdiroj de la fido de tiu religio, islamo, kaj oni devas malebligi la ekeston de moskeojn, ĉar estas pruvite, ke tie oni enfajrigas junulojn en fidon militaman kontraŭ "nefideluloj", per milito kiun ili nomigas "yihad", aŭ sankta milito. Kvazaŭ milito povus esti ia ajn ol fia aŭ sindefenda.
Sed, ĉiel ajn, demokratio devas respeti ĵurajn rajton al ĉiuj ajn, eĉ al Bin Laden. Ne estas demokratie sin gratuli pro tio, ke li estis murdita kiel rabia hundo. Pro tio mi povas konkludi, ke Osama venkis Obaman: terorisman procedon estis uzata kontraŭ lin, pruvante, ke tia estas la maniero prava fari aferojn. Ke la Pilgrimaj Patroj eraris. Ke ne plu temas pri "ni la popolo", sed "ili la armeo". Kies ĉefestro nuna estas Barack Ussein Obama 2-a.
Se eĉ Osama Bin Laden rajtus havi justan juĝon, tio certigus,
ke ni ĉiuj povas havi ĝin. Se oni akceptas, ke je kelkaj kazoj, tiun
rajton oni povas depreni el persono, tio ebligas, ke ni povus iam esti
malhavigita el tiu baza rajto, laŭ la konveno de la ŝtato aŭ la
registaro. Kaj neo de bazaj rajtoj estas tio, kio Osama defendis: oni
submetiĝu al deziro de Dio, kaj ĉio okazas laŭ Siaj deziroj. Ĉu estas
io pli ol hazardo, ke diferenco inter Obama kaj Osama estas ununura
litero? Ĉu Demokratio estas nova dio? Ĉu ni submetiĝu al deziroj de
Demokratio (kiuj ajn arogu al si ties esencon)? Aŭ ĉu demokratio daŭre
estu nur neperfekta ilo sinregi fare de popolo?