Ni havas seriozajn aferojn por diskuti. Internacie, Esperantistoj diskutas pri la nuna stagnado de la Esperanto-movado. Ili parolas pri mistera kverelado en multaj landoj. Dume, la Esperanto-movado kolapsas dum la moŝtuloj lasas al ĝi kolapsi sub si.
En Britio la kverelado daŭris depost 1994, kiam Will Green eksiĝis kiel Honorofica Sekretario de Esperanto-Asocio de Britio. Nur en 2006 mi trovis leteron en kiu li klarigis la kaŭzojn de sia eksiĝo: obstaklado kaj financa kaŝado. Intertempe multaj entuziasmaj Esperantistoj provis bone kontribui al la poresperanta agado, sed unu post alia ili estis blokitaj. La Esperanta Parlamenta Grupo kolapsis pro simila kialo. Okazis misteraj kvereloj ĉe La Londona Esperanto-Klubo. Will Green eksiĝis kiel Honora Vizprezidanto, Peter Miles ĉesis veni post disputo kun John Wells. Mi mem petis ion diskuti kun John Wells fine de 2004 kaj mi ŝokiĝis pri la maniero en kiu li akre turnis sin al mi, daŭre ripetante, “Vi estas infaneca kaj kiel Lapenna”. Ĉu vere mia peto “Ĉu nun estas bona momento diskuti?” meritis tian traktadon?
En 2006 mi alprenis la redaktoradon de la kluba bulteno, kaj la reago de ordinaraj membroj estis tre pozitiva. Mi ricevis ses spontanajn aplaŭdojn dum la jaro. Tamen ne ĉio estis kia ĝi ŝajnis.
Kiam mi ricevis la kontojn en la jarkunveno mi tuj rimarkis, ke la deklaro pri ĝusteco estis subskribita ne de kontkontrolisto, sed de la kasisto mem. Mi demandis pri tio, kaj la reagoj estis nehelpemaj. Se tio estis farita intence ĝi estas serioza afero. La impreso montrita estis, ke la kontoj estis kontrolitaj, kiam la subskribo estis tiu de la kasisto mem! La vortbatalo daŭris longe. Ili klarigis, ke unu kontkontrolisto malsanas, kaj ke la alia, Harry Barron, translokiĝis al Kimrio. Ili promesis ordigi la aferon por la posta jaro. Tamen en 2007 okazis ĝuste la sama afero denove. Neniu povas dubi, ke tiu falsado estis intenca. Iom poste mi demandis al la supozata kontkontrolisto, ĉu li ankoraŭ estas konkontrolisto de La Londona Klubo. Li miris. Li neniam estis kontkontrolisto, li neniam estis petita, li scias nenion pri kontado kaj li ne estus akceptinta. La kombino de eventoj lasas nenian dubon pri manipulado de la kontoj kaj misgvidado de la membroj.
Membroj estus same ŝokitaj kiel mi se ili komprenus pri la gamo de manipuloj kiuj okazas en la klubo, inter homoj kiujn ili traktas kiel amikojn jam dum multaj jaroj. Sed por mi la reguloj estas samaj kiuj ajn okupas la postenojn, kaj kelkfoje oni devas insisti ilin sekvi. Membroj estus ankaŭ ŝokitaj se ili komprenus la manipuladon en la ĉijaraj elsendaĵoj de la klubo. En la protokolo de la pasinta kunveno oni povus supozi, ke demando mia pri Harry Barron estas iel fripona. Ĝi ne estis. Kiam oni anoncis, ke Mikaelo Drogosz estas la nova kontkontrolisto, mi demandis, kio okazis al Harry Barron. La alineo registrita tute kontraŭas tion kion ili kredigis al la membroj en 2006 kaj 2007.
Estis ankaŭ aliaj manipuloj. Mi ne proponis Eksterordinaran Ĝeneralan Kunvenon; mi diris, ke tio necesas se la komitatanoj volas reelektiĝi. Anstataŭe ili anoncis daŭrigon de la Jarkunveno, ne menciante, ke ties celo estas elekti la komitaton. La komitatanoj ne estis dece elektitaj. Eĉ pri la kvorumo estas misreprezentaĵo en la protokolo. Mi tutsimple demandis, kio estas la kvorumo, kaj sekvis longa parolado sen doni respondon. Mi devis insisti pri respondo, antaŭ ol ili anoncis, ke la komitato jam kalkulis, ke ĝi estas 7. Do kiam en la dua kunveno ili anoncis, ke ĝi estas 8, mi kompreneble demandis pri tio.
En tiu dua kunveno mi deziris scii kial John Wells prezidas anstataŭ la prezidanto, kiu sidis inter la ĉeestantaro. Ili voĉdonigis sen doni klarigon. Ili bone sciis ke estas serioza konflikto inter John Wells kaj mi, kaj do meti John Wells en tiun lokon bezonis klarigon. En mia posta prelego pri la estonteco de la klubo, mi metis la ideon, ke la klubo ne akceptos ideojn pro tio ke ili estas bonaj ideoj, sed nur se la moŝtuloj de la klubo pensos, ke estas en la propra intereso ilin akcepti. Mi detaligis kiel funkcias la memcenzurado en la brita gazetaro, inkluzive de la Esperanto-gazetoj. Priskribo kiun provizis George Orwell validas ankaŭ por la Esperanto-gazetoj en Britio, kiuj estas forte cenzuritaj. Mi detaligis unu ekzemplon de la propagando kiu okazas en Esperanto-Asocio de Britio.
Temis pri deklaro de la Prezidanto, profesoro John Wells [1], en kiu li donis du supozatajn ekzemplojn pri miaj “friponaj kaj eble misfamigaj asertoj” en iu komunikaĵo. Tiuj du ekzemploj estis absurde falsitaj. Iama jura konsilisto de EAB skribis al John Wells, ke tio estas parto de “feroca kaj misfamiga kampanjo kontraŭ Ian Fantom” [2]. La tekston de mia prelego mi poste rekonstruis sub titolo ‘Kial ni devas stagni?’, kaj tiun tekston mi provizos al legantoj laŭpete.
La misfamiga kampanjo ekis tuj post kiam mi liveris al John Wells, kiel prezidanto de EAB, financan ĉarton, kiun mi kompilis dum miaj esploroj pri la kolapso de la membraro de la asocio. Ĝi estis en malneta formo, sed mi tuj liveris ĝin al li, dirante, ke iu ajn kiu trovas tian informon havas devon raporti ĝin al la Prezidanto. Ĝi montris, ke dum la tuta tempo en kiu la kasisto diris al la membroj, ke la asocio formanĝas sian kapitalon, la kapitalo fakte spektakle kreskadis. Ĉu aŭ ne oni devis vendi la domon estas alia demando, kiel ankaŭ kiel oni uzu la kapitalon. Sed se tiu ĉarto estis proksimume ĝusta, la implico estas, ke la Estraro diris malveron al la membroj dum tiu periodo.
Tuj sekvis plua publika kverelo, kun minacoj se mi estos denove kandidato por la Estraro, aŭ se mi ne pardonpetos pro tio ke la kasisto ne ŝatis la tonon de demando farita duonjaron pli frue. La afero estis absurda. Mi mem ŝokiĝis pri la maniero en kiu John Wells kreis pluan uraganon da malamo en la asocio, ĉifoje direktita al mi. Sed mia rolo estis esplorado, kaj ĉion mi dokumentis, ĉar tio kion mi trovis estis tre grava: la enplektiĝo de John Wells almenaŭ en la maskado de tiu skandalo.
Mi travivis la Aferon Lapenna en Londono en 1973 kaj 1974, kaj tion mi iom studis tiutempe. Se John Wells kapablis fari tion al mi, li kapablis fari ankaŭ al Lapenna. Mi bezonis tridek jarojn por kompreni pli-malpli kio okazas. Se John Wells ne estas ‘pordogardisto’ [3] li certe kondutas tiel. Li laboris kun British Council kaj en sia retpaĝo klarigas ke li ne laboras por MI6.
Tiun ĉarton mi montris al multaj membroj kaj nemembroj de EAB dum la pasintaj jaroj. Neesperantistoj komprenis facile, sed preskaŭ neniu membro povis enkapigi ĝin, farante stultajn pretekstojn. La implicoj estas nepenseblaj. Tamen mi ĵus travivis kvin nekredeble malfacilajn jarojn en kiuj la vero estis daŭre subpremita per falsaj akuzoj, misfamigoj kaj mensogoj.
Fine mi sukcesis persvadi la redaktoron de EAB Update publikigi tiun financan ĉarton [4]. Ankoraŭ la membroj estos en stato de percepta malakordo [5] dum la faktoj ne kongruas kun iliaj multjaraj perceptoj. Tamen iuj komprenos. Jam unu membro demandis: “Do kial ni vendis la domon?”
En unu jarkunveno la kasisto de EAB rekte akuzis min pri kalumnio, sen diri specife kio estas tiu kalumnio, eĉ kiam mi sukcesis demandi al ĉiuj en la ĉambro. Ne estis kalumnio miaflanke, sed rilatis al incidento en kiu mi montris al membroj de La Londona Esperanto-Klubo tiun financan ĉarton. La kasisto de EAB mem ĉeestis la kunvenon kaj tute silentis. Sed la vere ŝoka afero estis, ke la Prezidanto de EAB, John Wells, rifuzis al mi la rajton respondi al tiu akuzo, sed mem ripetis ĝin. Mi ne kredas, ke John Wells laboras por lingvaj rajtoj aŭ ajnaj rajtoj, se li eĉ ne respektas la bazan homan rajton ke membro respondu al akuzo farita en la jarkunveno.
La Esperanto-movado en Britio estis transprenita de kliko gvidata de klasafektuloj el privataj loĝlernejoj [6] kiuj gvidas la movadon en sakstraton. Membrara demandilo elsendita al membroj de la Londona Klubo ĉijare estis nur blufo por ŝajnigi, ke ili aŭskultas al membroj, kiam la malo estas la realo.
Dum 40 jaroj mi supozis John Wells pozitive motivigita amiko. Ankaŭ Ivo Lapenna supozis lin amiko kaj pozitiva subtenanto. En 1995 John Wells anoncis, en sia lasta alparolo kiel Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, ke jes estis mensogoj en la Afero Lapenna. Li anoncis, ke li parolas en la nomo de UEA. Dek du jarojn pli poste mi eltrovis, ke la Estraro de UEA nenion sciis pri tio ĝis mi kaj dumil aliaj aŭdis liajn vortojn en tiu salonego. Ŝajnas, ke en tiu deklaro kuŝis la kulmina mensogo en la Afero Lapenna.
Ni ne solvos tiun ĉi problemon per unu frapo. La manipulado en la komunikiloj de Esperanto-Asocio de Britio kaj La Londona Esperanto-Klubo, kaj la manipulo de la demokratiaj procedoj estas troaj por ke ni povu fari per la normalaj manieroj. La unua paŝo estas certigi, ke homoj komprenas tiun eksterordinaran situacion, kaj ke ili estu en rekta kontaktado unu kun alia. Jam estis diskutoj en Britio pri ‘io alia ol EAB’, kaj internacie pri ‘nova UEA’. Mi deziras diskuti kun Esperantistoj el ĉiuj landoj pri ĉiuj eblecoj.
Estas tre verŝajne, ke la reago al tiu ĉi artikolo estos plua flustrokampanjo por sugesti al homoj ‘O, li estas malfacila persono’, aŭ ‘Ne aŭskultu al li’, aŭ eĉ pli malbone, ekzemple, ke mi estas paranoja, kiel asertis John Wells kiam li unue vidis la ĉarton en decembro 2005. Sed daŭre dum mia esplorado mi trovis ke kiam ili akuzas aliajn pri misfaroj, ili ĝenerale akuzas pri aferoj pri kiuj ili mem kulpas. Homoj pensu por si mem.
Legantoj kiuj deziras esti en kontakto por priesplori la eblecojn savi la Esperanto-movadon bonvolu kontakti min rekte. Ni ne lasu al Esperanto morti. Ian Fantom, 92 Enborne Road, Newbury, Britio, RG14 6AN, ian@fantom.org.uk
NOTOJ.-