Eble vi, leganto, bezonas muzikon kiel agrablan etoson labori pace kaj efike. Tia estas mia kazo, kaj pro tio, mi hodiaŭ priparolos diversajn programojn, kiujn oni povas uzi aŭskulti nian preferatan muzikon dum ni laboras.
Unue, oni devas trovi la programon, kiu ludos muzikon por ni. Laŭ mia eltrovo, mi preferas la programon Totem, kiu estas en la menuo "Aplicaciones--> Sonido y video --> Reproductor de peliculas", ĉar fakte Totem estas filmo vidigilo, sed ankaŭ sonas bele. Oni povas kapti muzikan dosierejon kaj lasi ilin fali en Totem-on, kaj ĝi aŭdigos ilin unu post la alia. Se ĝi trovas dosieron, kies formaton ĝi ne komprenas, ĝi petos permeson serĉi kaj instali la koncernan informon por aŭdigi la dosieron. En la apuda bildo oni vidas la liston da muzikaĵoj tiel kreita de Totem.
Linuksanoj ne ŝatas la tiel nomumitaj "posedatajn" aŭ "privatajn" formatojn, kaj sekve Ubuntu ne havas "denaske" formatojn kiel MP3 aŭ GIF. La unua estas sona, kaj la dua, bilda. Ni revenos al la dua poste, sed pri la unua ni devas diri, ke ĝi estas la unua sonformato, kiu enhavis multe da muziko en malmulte da spaco. Pro tio, ke ties inventintoj diris, ke ili postulos monon pro ĝia uzo, oni inventis pli bonan formaton, OGG, kiu ne nur utilas por sono, sed ankaŭ por filmo..., sed intertempe oni disvastigis la formaton MP3, tiel ke hodiaŭ oni trovas multe da sonigiloj, kiuj uzas nur tiun formaton. Fakte, tiel iloj, kiujn ni konas kiel "MP3" jam anstataŭis iamajn popolajn "walkman" kaj "discman". Sed ni povas traduki el MP3 al OGG kaj inverse, pere de programo ¨Sonkonvertilo¨.
Ĉar ĝi ne troviĝas ofte en Ubuntu, ni devas instali ĝin per programo ¨Synaptic¨, kies tasko estas ekzakte tiu: instali kaj malinstali programojn en nia komputilo.
Oni povas atingi tiun programon klakante "Sistema --> Administracion--> Gestor de paquetes Synaptic". Unue la programo petos de ni la paŝvorton por fari administrajn demarŝojn. Estas la paŝvorto, kiun ni kreis, kiam ni instalis Ubuntun. Kiam aperos fenestreto kiel tiu ĉi apuda, unue premu la butonon "Recargar" (reŝarĝi), ĉar tio in-formos la kompu-tilon pri la lastaj programoj dispo-neblaj, kaj kie ili estas. Poste, iru al butono "Buscar" (serĉi), kaj en la koncerna aperanta fenestreto, klaku "Soundconverter". Kiam vi vidos tiun vorton en la fenestreto post la serĉado, vi dekstroklaku sur tiu vorto, kaj elektu la opcion "Marcar para instalar" (marki por instalado). La programo ankaŭ instalos aliajn programojn, kiuj tiu ĉi bezonas por bone funkcii, se tio estas necesa. Post kelakj minutoj, se ni elektas la menuon "Aplicaciones --> Sonido y video --> Conversor de Sonido", ni vidos la programon. Sub la opcio "Preferoj" ("Editar --> Preferencias") ni povas elekti en kiun formaton ni tradukos kian ajn ni elektos traduki. Se ni ankoraŭ ne permesis Totem-n serĉi dosieron por kompreni MP3, nova formatokonvertilo informos nin ĉi tie kiel havi ilin, ĉar ĝi ankaŭ bezonas ilin por traduki en kaj el MP3.
Multe da rubaĵo estas en amasmedioj, ĉefe el SGAE (privata kompanio kies nomo signifas Societo Ĝenerala de Aŭtoroj Hispanaj) pri "piratoj" kaj "rabo" da aŭdvidebla materialo. Sed ili ĉiam silentas pri la fakto, ke se vi aĉetas diskon, vi rajtas kopii ĝin tiom multe kiom vi deziros por ĝui ĝin vi mem. Ĉu neniam disko via rompiĝis aŭ simple rompiĝis pro la uzado? Tiam ili ne diris al vi, ke vi bezo-nas pagi nur la koston de la peco de plastiko, kiun oni redonas al vi, sed postulis tu-tan kvanton al vi, kaj sekve vi pagis rajtojn de aŭtoroj dufoje. Ĉu tio ne estas rabo?
Nu, eĉ se via moralo estas terure nefleksebla, vi sciu, ke vi povas kopii viajn favoratajn muzikpecojn en vian komputilon: vi simple metu la kom-paktodiskon de vi iam aĉetitan en la koncernan ejon kaj serĉu la simbolon de disko en via ekrano, kaj reklaku ĝin. Vi povas kapti la kantojn kaj "lasi fali" ilin sur alian parton de la ekrano. Post kiam ĝi jam estas kopiita tie, vi denove premu ilin kaj lasi ilin fali en la fenestron de "Conversor de Sonido". Post kelke da tempo vi havos ilin en ogg aŭ mp3 formatoj, kaj vi povos aŭskulti ilin rekte el via komputilo por ĉiam, ĉar, kontraŭe al plastiko, tiuj formatoj ne rompiĝas per uzo.