Ĉi tiu rakonto okazis ĉie ajn, ĉiam ajn, ciun ajn.
Iam sinjoro enŝaltis sian televidilon. Per ĝi li vidis absurdajn aferojn: sinjorinoj, kiuj malvestiĝas, sinjoroj, kiuj mensogas, agresas unu la aliajn, mortigas unu la aliajn. Kaj li venis al la konkludo, ke ĉio tia estis falsa, ĉar al li neniu senvestiĝis, neniu agresis, neniu mortigis lin, sed el tio li ne eltiris, ke neniu mensogis al li...
Poste li ankaŭ venis en la konkludon, ke se li ne pagis impoŝtojn, li povus esti agresata, insultata, forrabata, suferigata. Virinoj ankoraŭ ne senvestiĝis por li, sed li konstatis, ke multaj homoj trairis sian vivon tute senvestigitaj. Ili kredis ĉion, kion oni diris al ili. Ĉion, kion oni diras per televido.
Tial nia homo emeritiĝis, adiaŭis siajn amikojn, kaj iĝis vagabondo. Oni neniam plu vidis lin. Sed oni ne plu agresis lin, oni ne plu senvestigis lin, oni ne plu mensogis al li. Oni ne mortigis lin. Li malaperis en spacojn. Mi iam vidis lin poste. Li estas kontenta kaj feliĉa. «Finfine», li diras, «mi faras tion, kion mi volas; kaj tio gravas al neniu, kaj neniu gravas al mi».
—Sed—, respondis mi, —neniu homo estas insulo!
—Tio povas esti—, diris li—, sed mi vivis en ŝtonaĉaro da amasuloj, kaj mi nun loĝas sola en larĝa maro. Socio ne estas io malbona fronte al individuo bona: socio estas la aldonaĵo de ĉiuj fiaĵoj de senkvalitaj individuoj, kiuj ne pardonas tiujn, kiuj estas kvalitaj. Oni devas forlasi la dorson de socio plej eble kiel frue.
—Kio pri socioj de individuoj kvalitaj?
—Ne estas. Se vi ne estas senkvalita, vi ne serĉas helpon de aliaj, sed vi helpas vin mem, vi progresas per vi mem.
—Kaj pri kio temas tiu senkvaliteco de vi aludita?
—Senkvalitas tiu, kiu neniam staras inter siaj kuncivitanoj. Sed oni ne nepre devas esti pli bona literaturisto, aŭ muzikisto, aŭ inĝeniero, aŭ elstari malferme pri iu ajn temo por ne esti senkvalita. Oni ne estas senkvalita kiam oni ĉesas kredi la mensogojn per kiuj oni bombadas nin ĉiutage, kiam oni ĉesas voli kredi ilin. Ĉar nenio estas tiom vundiga al homo inteligenta kiel ĉesi pensi, kiel voli, ke aliaj homoj pensu anstataŭ li aŭ ŝi, kaj ili sekve diros al li aŭ ŝi poste pri tio, kion ili devas fari. Personoj, kiuj bezonas gvidanton estas personoj malmulte homaj, malmulte raciaj, malmulte pensantaj. Gvidanteco estas malbona kaj erariga, ĉar ne estas gvidantoj inteligentaj, sed profitemaj, je la plej bona kazo. En aliaj kazoj ili estas tiom stultaj kiel la aro de lemmingoj, kiujn ili gvidas en katastrofon.
Tiuj estis duraj vortoj, vortoj en kiuj mi trovis min difinita, kaj kiuj ne igis min estimi pli bone mian amikon, sed tute male, igis min aĉalrigardi, se ne malami rekte, kaj tamen, sekrete, envii lin.
Mi neniam vidis lin denove. Hodiaŭ mi memoris pri li, kaj mi emis babili kun li. Sed mia maljusteco al li trovas punon per la neebleco vidi lin denove.
Ĵakvo Krano