Subite mi vidis ĉion nigra, kaj multaj steletoj turnis antaŭ mi. Mi aŭdis pulsantan, akutan bruon, kaj la steletoj malproksimiĝis el mi, lasante nigran bordon, kiu dikiĝis pli kaj pli. Mi ŝajnis esti sur la planko de puto kies buŝo malproksimiĝis for kaj for. Tial mi premis la butonon kelkajn fojojn. Ĝis stevardino venis.
–Oksigeno, bonvolu–, jen mia peto.
–Kio?–, diris ŝi, nekredante.
–Mi mortas, donu al mi oksigenon, bonvolu...
Ekkuris la kompatinda stevardino laŭ la tuta kuridoro, kaj venis kun sia estrino, egipta diino, kiu ŝajnis eskapita el piramido.
–Kio okazas, sinjoro?–, demandis ŝi per perfekta angla.
–I cannot
breath, (mi ne povas respiri)–, mi diris, –mi bezonas
oksigenon.
—Ni ne havas,
sed mi povas helpi vin, sinjoro.
Kaj ŝi forpuŝis la ceterajn pasaĝerojn
el nia sidvico kaj kuŝigis min tie de kapo al
piedoj sur la malplenaj lokoj, kaj petis alian
pasaĝerinon, belulinon de la Centra Tabulo, teni miajn
piedojn per siaj ŝultroj.
—Venu
Patricia!—, mi petis.
Kaj mi kredis,
ke mi falis en la puton, ĉar mi fermis miajn okulojn dum
la zumado kreskis en miaj oreloj, tiel, ke mi ne plu aŭdis la bruon de
la aviadilo.
—Kio okazas al
vi?—, diris post mallonga tempo Patricia.
—Mi ne povas
respiri, mankas al mi aero.
—Ne zorgu,
trankviliĝu kaj prenu aeron. Kion pli okazas al vi?
Mi notis freŝaeron: Patricia energie
manipulaciis ventumilon sur miaj vangoj.
—Okazas, ke mi
havas la Faktoron 5an de Lejden, kaj mi ne povas stari
tiom longe.
—Ne zorgu,
trankviliĝu.
Mi fermis miajn okulojn, kaj
duonmalfermigis ilin kiam Patricia, kiu estas doktorino, diris ion:
—Ĉu oni
malpermesis al vi Aspirinon absolute?
—Ne.
—Bone. Rigardu:
mi donas al vi aspirinon. Englutu ĝin.
Baldaŭ post kiam mi englutis la pilolon, la steletoj komencis malkreskiĝi, kaj la zumado ĉesis pulsi, restante sinsekva zumado. Mi jam povis respiri pli bone.
Mi malfermis miajn okulojn kaj mi vidis
ilin du: blondan anĝelon ventumante min, kaj brunan anĝelon tenante
miajn piedojn.
—Donu manon kaj
premu forte—, ŝi diris. Mi tiel faris.
—Nun la alian—.
Mi denove obeis. Kaj aldonis:
—Buff!, mi
kredis, ke mi foriris.
—Ĉu vi foriris?
Kien?
—Al "la alia
kvartalo"—, mi diris kun ankoraŭ fermitaj okuloj.
Mi aŭdis ŝian ridadon.
—Ha! Sed ne, vi
ne plu foriras: via flugo estas ĵus nuligita.
Kaj tie mi vidis min preskaŭ irinta al la alia mondo, en flugo interuptita je dek mil metroj da alteco de du anĝeloj, unu blonda, kaj la alia bruna, tenante min unu per miaj manoj, la alia per miaj piedoj; konvinkante min pri tio, ke mi ne plu iras. Ankoraŭ ne.
Kelkajn minutojn poste mi povis reiri en mian sidlokon kaj miaj kunsidlokanoj povis rehavi siajn.
Ni atingis senevente Kairon, landon da Faraonoj, kiun mi preskaŭ ne vidontis. Sed tiu estu alia rakonto.