Serifilmo pri serimurdisto. Protektu senkulpulojn

De kelkaj jaroj oni povas vidi televidan filmoserion, Dexter, kiu ĝuas favoron de granda parto de publiko. Tio estas tre pensiga, se ni konsideras pri kio temas tiu serio: serimurdisto, kiu murdas nur geserimurdistojn.

Kiam la heroo estis kvarjaraĝa, oni murdis lian patrinon per distranĉo de ŝia tuta korpo en lia presenco. Dum li kreskis, li disvolviĝis emon mortigi bestojn, kaj ne homojn, ĉar li timis esti kaptita. Sed lia adoptanta patro, policano Harry, kreis por li kodon, kiu permesis al li vivi sen normalaj sentoj en mondo, kie sentoj estas gravaj por homoj.

La serio sekvis la rakonton de la libro Darkly Dreaming Dexter (Dekster, kiu sonĝas ombre), verkita de Jeff Lindsay je 2004, dum la unua sezono. Sed nun estas kvar sezonoj entute.

Tiu sukceso rimarkigas, ke homoj ne estas tiom multe kontraŭ mortopuno kiel oni kutime diras ĉe amikaj rendevuoj kaj eĉ enketoj oficialaj, ĉar baze, Dekster estas la mortopunisto, kiu agas nur kiam ordinara justico fiaskas. Laŭ la kodo de Dekster, oni povas "ekzekuti" murdiston nur se li aŭ ŝi vere kulpas pri murdo. Se estas dubo pri kulpeco, Dekster ne povas agi. Se tute ne estas, Dekster ja povas, eĉ devas, agi.

Fakte, tio, kion Dekster faras, estas apliki mortopunon al vera murdisto, kaj tio ĝuas favoron de publiko en lando, kie oni publike fieras, ke ne plu estas mortopuno, kaj neniu kuraĝas opinii kontraŭe publike, sen esti sociale apartigita aŭ akre kritikata pro tio. Unuvorte: ne plu ekzistas libereco pri esprimo de propraj opinioj, sed nur pri konformiĝo al la reganta opinio. Sed se tiu "personaj" opinioj estus sinceraj, homoj kritikus akre tiun serion, kaj Dekster estus la malplej vidata serio de hispana televido. Pro tio, ke oni estas kontraŭ mortopuno kaj justico per propra mano. Sed ŝajnas, ke tio ne estas tiel.< Mapo pri landoj, kiuj havas mortopunon.

La apuda mapo indikas, ke ankoraŭ estas 58 landoj, kie mortopuno estas laŭleĝa. Oni notigas, ke nur Usono, Singapuro kaj Japanio estas la solaj "civilizitaj landoj", kie mortopuno estas laŭleĝa. Tamen, ni vidu kio estas civilizita lando... Ĉu estas civiliza, ke leĝobservanta homo povas esti mortigita arbitre de murdisto, kiu jam murdis antaŭe, kiu estis en karcero pro tio, ke li murdis, kaj kiun oni elkarcerigis pro tio, ke oni deziras "reinsertigi" lin en socion? Se la krimulo denove murdas, kian respondecon oni postulos el tiuj juĝistoj, psikologiistoj, gvardistoj kaj tiel plu aliaj personoj, kiuj devis reporti kaj subskribi deklaron, ke la karcerulo ne plu estas danĝero por aliaj personoj? Ĉu vere tiuj subskribantoj pagos pro sia eraro, aŭ nur pagos senkulpulo, kiu estis je la atingo de la krimulo en malbona momento? Kiom da vivoj de senkulpuloj Haltu perforton... indas la tiel nomita "reinsertigo¨? Kiom da senkulpaj vivoj valoras la vivo de ununura murdisto? Kaj fine: kiom da murdistoj sukcesis reinsertiĝi? Mi dankus oficialajn statistikojn, bonvolu. Ankaŭ tiu statistiko pri kiom da respondeculoj pri elkarcerigo de murdontuloj pagis pro sia eraro. Kaj kiom da senkulpaj homoj mortis pro tio, ke oni neĝuste elkarceriĝis krimulon.

Ne, leganto, abolicio de mortopuno ne estas demokratia, sed kontraŭdemokratia, ĉar sekvo estas, ke pagas multaj pro la eraro de malmultaj. La bono de unu kontraŭ la bono de kelkaj. Tio ne estas demokratia. Se murdi estus bona, ĝi estus aristokratia, sed estante malbona, tio estas kakokratia. Mortigi estas evitenda. Kiam ĉio alia malsukcesas, oni forprenu murdistojn de socio.


~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~ Progresu al La Faraono