Ĉapitro 25-a.
En la sama tago, en Memfiso,
la feniciano Dagon, la fama bankiero de la kronprinco, kuŝis sur kanapo
en la verendo de sia palaco. Ĉirkaŭis lin bonodoraj arbetoj pinglaj,
kulturataj en vazoj. Du nigraj sklavoj ventumis lin, kaj li ludante kun
juna simio aŭskultis la kontojn, kiujn legis al li lia skribisto.
En ĉi tiu momento
sklavo, armita per glavo, lanco kaj ŝildo (la bankiero amis la
militistajn kostumojn) anoncis Rabsunon, kiu estis fenica komercisto,
loĝanta en Memfiso.
La gasto eniris,
profunde salutante, kaj tiamaniere mallevis la palpebrojn, ke Dagon
ordonis al la skribisto kaj sklavoj foriri. Poste, kiel homo singarda,
li esploris ĉiujn angulojn kaj diris al la gasto:
—Ni povas paroli.
Rabsun komencis sen
antaŭparolo:
—Ĉu via nobleco
scias, ke venis de Tiro la princo Hiram?...
Dagon eksaltis sur la
kanapo.
—La lepro falu sur
lin kaj sur lian princlandon! —kriegis li.
—Li ĝuste diris al mi
—, daŭrigis trankvile la gasto—, ke inter vi estas malkompreno.
—Malkompreno?—,
kriis Dagon. —Ĉi tiu rabisto ŝtelis min, ruinigis, detruis... Kiam mi
sendis miajn ŝipojn, post aliaj tiraj, al la okcidento serĉi arĝenton,
la pilotoj de la fripono Hiram ĵetis sur ilin fajron kaj volis depuŝi
ilin sur malprofundegaĵon. Jes, kaj miaj ŝipoj revenis kun nenio, duone
bruligitaj kaj rompitaj... La fajro ĉiela bruligu lin!...—, finis
furioze la bankiero.
—Kaj se Hiram havas
por via nobleco bonan aferon?—, demandis flegme la gasto.
La ventego, kiu
furiozis en la brusto de Dagon, tuj kvietiĝis.
—Kian aferon li povas
havi por mi?—, diris li per tute trankvila voĉo.
—Li mem diros tion al
via nobleco, sed li ja devas antaŭe vidi vin.
—Do li venu ĉi tien.
—Li pensas, ke via
nobleco devas veni al li. Li ja estas membro de la plej alta kolegio en
Tiro.
—Mortaĉu li, antaŭ
kiam mi venos al li!—, ekkriis ree kolere la bankiero.
La gasto proksimigis
la seĝon al la kanapo kaj frapis la riĉulon je la femuro.
—Dagon—, diris li,
—ne estu malsaĝa.
—Kial mi ne estas
saĝa kaj kial vi, Rabsun, ne nomas min: "Via nobleco"?
—Dagon, ne estu
malsaĝa!—, diris la gasto per konvinka tono, —Se vi ne iros al li, kiel
vi faros aferon?
—Vi Rabsun, vi estas
malsaĝa!—, ree eksplodis la bankiero.—Ĉar se mi irus al Hiram, —sekiĝu
mia mano, se mi mensogas— mi perdus per tia ĝentilaĵo duonon da profito.
La gasto konsideris
momenton kaj respondis:
—Nun vi diris saĝan
vorton. Venu al mi, kaj Hiram ankaŭ venos kaj ĉe mi ambaŭ vi priparolos
la aferon.
Dagon klinis la kapon
al li kaj ruze fermetante la okulon demandis:
—Eh, Rabsun!... Diru
tuj: Kion li donis al vi?
—Por kio?
—Por tio, ke mi venos
al vi kaj faros aferon kun ĉi tiu favulo.
—Tio estas afero por
la tuta Fenicio, mi do ne bezonas profiton en ĝi —, respondis
indignante Rabsun.
—La ŝuldantoj tiel
pagu al vi, kiel tio estas vera!
—Ili tute ne pagu al
mi, se mi ion profitos en ĉi tiu afero! Ne perdu nur Fenicio!—, ekkriis
kolere Rabsun.
Ili disiĝis.
Vespere la nobla
Dagon eniris en sessklavan portilon. Antaŭiris du kuristoj kun bastonoj
kaj du kun torĉoj; post la portilo iris kvar servistoj, armitaj de la
kapo ĝis la piedoj, ne por sendanĝereco, sed ĉar Dagon de iom da tempo
sin ĉirkaŭadis per homoj armitaj, kiel kavaliro.
Li majeste eliris el
la portilo kaj subtenata de du homoj (tria portis post li ombrelon)
eniris en la domon de Rabsun.
—Kie estas ĉi tiu...,
Hiram? —demandis li fiere la mastron.
—Li ne estas ĉi tie.
—Kiel?... mi do
atendos lin?
—Li ne estas en ĉi
tiu ĉambro, sed en la tria, ĉe mia edzino—, respondis la mastro. —Li
nun faras viziton al mia edzino.
—Mi ne iros tien!—,
diris la bankiero, sidiĝante sur la kanapo:
—Vi iros en la duan
ĉambron kaj en la sama momento li eniros tien. Post mallonga
kontraŭstaro, Dagon cedis kaj post momento, laŭ signo de la mastro, li
eniris en la duan ĉambron. Samtempe, el la internaj ĉambroj eliris
homo, nealta, kun griza barbo, vestita per ore brodita togo kaj kun ora
ringo sur la kapo.
—Jen estas—, diris la
mastro, starante en la mezo, —lia alteco la princo Hiram, membro de la
plej alta tira kolegio... Jen estas la nobla Dagon, la bankiero de l'
kronprinco, vicreĝo de Malsupra Egipto.
La du altranguloj
salutis unu la alian kun brakoj, krucitaj sur la brusto, kaj sidiĝis ĉe
apartaj tabloj en la mezo de la salono. Hiram forpuŝis la tunikon por
montri grandan oran medalon sur la kolo; responde, Dagon komencis ludi
kun granda ora ĉeno, kiun li ricevis de la princo Ramzes.
La maljunulo diris:
—Mi, Hiram, salutas
vin, sinjoro Dagon, deziras al vi grandan riĉaĵon kaj sukceson en la
aferoj.
—Mi, Dagon, salutas
vin, sinjoro Hiram, kaj deziras al vi la samon, kion vi deziras al mi.
—Vi jam komencas
malpaci?—interrompis kolere Hiram.
—En kio mi
malpacas?... Rabsun, diru vi, ĉu mi malpacas?
—Prefere viaj
noblecoj parolu pri la aferoj —, respondis la mastro.
Post momenta
konsidero Hiram komencis:
—Viaj amikoj de Tiro
sendas al vi per mi salutojn.
—Nur tion ili sendas
al mi—, demandis Dagon per moka tono.
—Kion vi deziras, ke
oni sendu al vi?—, respondis Hiram, plilaŭtigante la voĉon.
—Silenton!
Pacon!—, interrompis la mastro.
Hiram kelke da fojoj
spiris profunde kaj diris:
—Tio estas vera, ke
ni bezonas pacon... Malfacilaj tempoj venas por Fenicio.
—Ĉu la maro
subakvigis Tiron aŭ Sidonon?—, demandis Dagon kun rideto.
Hiram kraĉis kaj
demandis:
—Kial vi estas tiel
kolera hodiaŭ?
—Mi ĉiam estas
kolera, kiam oni ne nomas min via nobleco.
—Kaj kial vi ne nomas
min via alteco? Mi ja estas princo!
—Eble en Fenicio —,
espondis Dagon. —Sed jam en Asirio, ĉe iu ajn satrapo tri tagojn vi
atendas aŭdiencon en la vestiblo, kaj kiam oni akceptas vin, vi kuŝas
sur la ventro, kiel ĉiu fenicia komercisto.
—Kaj vi, sinjoro,
kion vi farus en ĉeesto de sovaĝa homo, kiu povas vin palisumi?—,
ekkriis Hiram.
—Kion mi farus, mi ne
scias—, diris Dagon. —Sed en Egipto mi sidas sur la sama kanapo kun la
kronprinco, kiu nun estas vicreĝo.
—Pacon, via nobleco!
Pacon, via alteco!—, penis trankviligi ilin la mastro.
—Ĉi tiu sinjoro estas
ordinara fenicia komercisto, kiu ne volas respekte agi kun mi.—ekkriis
Dagon.
—Mi havas cent
ŝipojn!—, kriegis Hiram.
—Kaj lia sankteco, la
faraono, havas dudek mil urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn.
—Viaj noblecoj
dronigos ĉi tiun aferon kaj la tutan Fenicion!—, interrompis
Rabsun per jam pli laŭta voĉo.
Hiram kunpremis la
pugnojn, sed eksilentis kaj momenton ripozis.
—Vi devas tamen
konfesi, via nobleco—, diris li al Dagon post momento, —ke el ĉi tiuj
dudek mil urboj lia sankteco reale posedas ne multe.
—Ĉu vi volas diri,
via alteco—, respondis Dagon—, ke sep mil urboj apartenas al la temploj
kaj sep mil al la grandaj sinjoroj? Tamen restas ankoraŭ nete por lia
sankteco ses mil.
—Ne tute! Ĉar se de
tio via nobleco deprenos ĉirkaŭ tri mil, kiuj apartenas kiel garantiaĵo
al la pastroj, kaj du mil luataj de niaj Fenicianoj.
—Via alteco diras la
veron —respondis Dagon. —Tamen restas al lia sankteco ĉirkaŭ mil urboj
tre riĉaj.
—Ĉu fripono vin
kaptis?—, kriis nun Rabsun. —Vi nun kalkulos la urbojn de l' faraono,
la pesto ĝin.
—Pst!...—murmuretis
Dagon, salte leviĝante de la seĝo.
—Kiam malfeliĉo
pendas super Fenicio!—finis Rabsun.
—Fine mi eksciu, kia
malfeliĉo—, interrompis Dagon.
—Permesu do paroli al
Hiram, kaj vi ekscios —, respondis la mastro.
—Li parolu...
—Ĉu via nobleco
scias, kio okazis en la gastejo "Sub Ŝipo", ĉe nia frato Asarhadon?—.
komencis Hiram.
—Mi ne havas fratojn
inter rinkejistoj!—, respondis moke Dagon.
—Silentu!—, kriegis
furioze Rabsun kaj kaptis sian ponardon je la tenilo. —Vi estas
malsaĝa, kiel hundo, kiu bojas dormante.
—Kial li koleras,
tiu..., tiu komercisto de ostoj?—, respondis Dagon kaj li
ankaŭ prenis sian tranĉilon.
—Silenton! Pacon!—,
trankviligis ilin la maljuna princo, sed ankaŭ li mallevis sian sekan
manon al la zono.
Unu momenton tremis
iliaj lipoj kaj brilis la okuloj. Fine Hiram, kiu trankviliĝis unua,
rekomencis, kvazaŭ nenio estus okazinta.
—Antaŭ kelke da
monatoj ekloĝis en la gastejo de Asarhadon iu Phut, de la urbo Harran.
—Li venis por repreni
dek talentojn de iu pastro—, interrompis Dagon.
—Kaj poste? —demandis
Hiram.
—Li trovis favoron ĉe
pastrino kaj laŭ ŝia konsilo forveturis serĉi ŝuldanton en Teboj.
—Vi havas saĝon de
infano kaj langon de virino—, diris Hiram.—Ĉi tiu harranano ne estas
harranano, sed ĥaldeano, lia nomo ne estas Phut, sed Beroes.
—Beroes?
Beroes?—, ripetis Dagon, penante rememori.—Mi ie aŭdis ĉi tiun nomon.
—Vi aŭdis!—, diris
malestime Hiram. —Beroes estas la plej saĝa pastro en Babilono,
konsilanto de la asiriaj princoj kaj de la reĝo mem.
—Li estu konsilanto,
se nur ne de la faraono, tio estas indiferenta por mi —, diris la
bankiero.
Rabsun leviĝis de la
seĝo kaj minacante al Dagon per la pugnoj antaŭ la okuloj, ekkriis:
—Vi porko, grasigita
per la faraonaj lavakvoj. Vin Fenicio interesas tiom, kiom min Egipto.
Se vi povus, vi por draĥmo vendus la patrujon, hundo, leprulo!
Dagon paliĝis kaj
respondis per trankvila tono:
—Kion babilas ĉi tiu
butikisto? En Tiro estas miaj filoj kaj lernas la marveturadon; en
Sidono loĝas mia filino kun la edzo. Duonon de mia havo mi pruntis al
la plej alta kolegio, kvankam mi ne havas por tio eĉ dek procentojn.
Kaj ĉi tiu butikisto diras, ke Fenicio estas indiferenta por mi!
Rabsun, aŭskultu min
—, aldonis li post momento. —Mi deziras al via edzino kaj infanoj kaj
al la ombroj de viaj patroj, ke vi tiel zorgu pri ili, kiel min
interesas ĉiu fenicia ŝipo, ĉiu ŝtono de Tiro kaj Sidono, eĉ de Zarpat
aŭ Aĥsib.
—Dagon diras la
veron—, intermetis Hiram.
—Por mi Fenicio estas
indiferenta!—, daŭrigis la bankiero. —Kaj kiom da Fenicianoj mi venigis
ĉi tien, por ke ili riĉiĝu, kaj kiom mi havas de tio? Por mi Fenicio
estas indiferenta! Hiram ruinigis du miajn ŝipojn kaj senigis min je
grandaj profitoj, tamen pro la aferoj de Fenicio mi sidiĝis kun li en
la sama ĉambro.
—Ĉar vi pensis, ke vi
priparolos, kiel trompi iun —diris Rabsun.
—Pensu vi tiel pri la
morto, malsaĝulo!—, respondis Dagon., —Ĉu mi estas infano kaj ne
komprenas, ke kiam Hiram venas Memfison, li ne faras tion por negoco.
Oh vi Rabsun! Vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon.
—Sufiĉe!—, kriis
Hiram, batante la tablon per la pugno.
—Neniam ni finos kun
tiu ĥaldea pastro—, murmuretis Rabsun kun tia trankvilo, kvazaŭ ne lin
oni insultis antaŭ momento.
Hiram ektusis kaj
komencis:
—Ĉi tiu homo vere
havas domon kaj teron en Harran kaj tie oni nomas lin Phut. Li ricevis
leterojn de la ĥetaj komercistoj al la komercistoj sidonaj, kaj tial
nia karavano akceptis lin. Li bone parolas fenicie, pagas honeste,
postulas nenion eksterordinaran, tial niaj homoj eĉ tre amis lin.
Sed —daŭrigis Hiram,
gratante sian barbon—. kiam leono sin kovras per bova haŭto, ĉiam oni
povas vidi almenaŭ pecon de lia vosto. Tiu Phut estis terure saĝa kaj
memfida: la estro de la karavano sekrete faris revizion en liaj
pakaĵoj. Li trovis nenion, nur medalon de la diino Astarte. La medalo
pikis la koron de la estro de l' karavano. De kie Ĥeto havas fenician
medalon?
Kiam ili venis
Sidonon, tuj li komunikis tion al la feniciaj estroj kaj de tiu tempo
nia sekreta polico havis okulon sur Phut.
Sed li estas tiel
saĝulo, ke post kelke da tagoj ĉiuj ekamis lin en Sidono. Li preĝis kaj
faris aferojn nur kun Fenicianoj, kaj li tiel trompis ĉiujn, ke la
observado de la polico ĉesis kaj li trankvile atingis Memfison.
Tie oni ree komencis
observi lin, sed trovis nenion; oni nur konjektis, ke li devas esti
granda sinjoro, ne simpla harrana burĝo. Unue Asarhadon malkovris okaze
(eĉ ne malkovris; sed nur trovis postsignojn); ke la nomanta sin Phut
pasigis unu tutan nokton en la malnova templo de Set, kies graveco
estas tre granda ĉi tie.
—Tien eniras nur la
ĉefepiskopoj por plej gravaj aferoj —intermetis Dagon.
—Eĉ tio signifus
nenion—, daŭrigis Hiram. —Sed unu el niaj komercistoj revenis antaŭ unu
monato de Babilono, kun strangaj novaĵoj. Por granda donaco iu
kortegano de la babilona satrapo diris al li, ke malfeliĉo pendas super
Fenicio!
—Vin prenos Asirianoj
—parolis la kortegano al nia komercisto —kaj Izraelidojn prenos
egiptanoj. Por tiu ĉi afero eĉ forveturis al la tebaj pastroj la granda
ĥaldea pastro Beroes kaj faros kun ili traktaton.
—Vi devas scii
—daŭrigis Hiram —ke la ĥaldeaj kaj egiptaj pastroj estas kvazaŭ fratoj.
Beroes estas grava persono en la kortego de la reĝo Assar, do la novaĵo
pri tiu traktato povas esti tre vera.
—Por kio Asirianoj
bezonas Fenicion?—, demandis Dagon, mordante la ungojn.
—Kaj por kio la
ŝtelisto bezonas fremdan grenejon?—, respondis Hiram.
—Kion povas signifi
la traktato de Beroes kun la egiptaj pastroj?
—demandis medite
Rabsun.
—Vi malsaĝa!—,
respondis Dagon.—La faraono faras nur tion, kion decidas la pastroj.
—Estos ankaŭ traktato
kun la faraono, mi certigas vin! —interrompis Hiram. —En Tiro ni scias
certe, ke veturas Egipton kun granda sekvantaro kaj donacoj asiria
ambasadoro Sargon Li volas, kiel li diras, vidi Egipton kaj
interkonsenti kun la ministroj, ke en la egiptaj aktoj oni ne skribu,
ke Asirio pagas tributon al la faraono. Sed en la realeco li veturas
fari traktaton pri la divido de la landoj, kiuj kuŝas inter nia maro
kaj la rivero Eŭfrato.
—La tero englutu
ilin! —, ekkriis Rabsun.
—Kion vi pensas pri
tio, Dagon?...—demandis Hiram.
—Kion vi farus, se
efektive vin atakus Assar?
Hiram ektremis de
kolero.
—Kion?...—ni suriros
niajn ŝipojn kun niaj familioj kaj trezoroj, kaj al ĉi tiuj hundoj ni
lasos la ruinojn de l' urboj kaj putrantajn kadavrojn de l' sklavoj...
Ĉu ni ne konas landojn, pli grandajn kaj pli belajn ol Fenicio; kie oni
povas fondi novan patrujon, pli riĉan, ol ĉi tiu?
—La dioj gardu nin de
tia ekstremo!—, diris Dagon.
—Jes, ni devas savi
la nunan Fenicion de neniigo—, diris Hiram. —Kaj vi, Dagon, povas
multon fari en ĉi tiu afero.
—Kion mi povas?
—Vi povas ekscii de
la pastroj: ĉu estis ĉe ili Beroes kaj ĉu ili faris la interkonsenton.
—Terure malfacila
afero!—, murmuretis Dagon. —Sed eble mi trovos pastron, kiu diros al mi.
—Vi povas en la
kortego de la faraono malhelpi la traktaton kun Sargon.
—Tre
malfacile... Mi sola ne sukcesos tion fari.
—Mi estos kun vi, kaj
oron liveros Fenicio. Jam hodiaŭ oni kolektas imposton.
—Mi mem donos du
talentojn—, murmuretis Rabsun.
—Mi donos dek—,diris
Dagon. —Sed kion mi ricevos por mia laboro?
—Kion? ... Dek ŝipojn
—, respondis Hiram.
—Kaj kiom vi gajnos?
—demandis Dagon.
—Ĉu ne sufiĉas al vi?
Vi do ricevos dekkvin.
—Mi demandas: Kion vi
gajnos—, insistis Dagon.
—Mi donos al vi
dudek. Sufiĉe?
—Bone. Sed vi montros
al mi la vojon al la lando de l' arĝento?
—Ni montros.
—Ankaŭ la landon, kie
vi prenas la stanon?
—Bone.
—Ankaŭ tiun, kie
naskiĝas la sukceno?—, fine diris Dagon.
—Mortaĉu vi fine!—,
respondis la nobla princo Hiram, etendante al li la manon. —Sed vi ne
havos plu malbonan koron por mi pro tiuj du barkoj?
Dagon eksopiris.
—Mi penos forgesi.
Sed..., kian riĉaĵon mi havus, se vi tiam ne estus
forpelintaj min!
—Sufiĉe!—intermetis
Rabsun. —Parolu pri Fenicio.
—Per kiu vi ekscios
pri Beroes kaj pri la traktato?—, demandis Hiram.
—Ne demandu, danĝere
estas paroli, ĉar en tio partoprenos pastroj.
—Kaj per kiu vi povus
neniigi la traktaton?
—Mi
pensas..., mi pensas, ke eble nur per la kronprinco. Mi havas
multe da liaj kvitancoj.
Hiram levis la manon
supren kaj respondis:
—La kronprinco, tre
bone, ĉar li estos faraono, eble eĉ baldaŭ.
—Pst!...—interrompis
Dagon, batante la tablon per la pugno. —Perdu vi la langon pro tia
babilado!
—Jen
porko!...—ekkriis Rabsun, minacante per la pugno antaŭ la okuloj de la
bankiero.
—Jen malsaĝa
butikisto!—, respondis Dagon kun moka rideto.—Vi, Rabsun, devus vendi
sekigitajn fiŝojn kaj akvon en la stratoj, sed ne miksi vin en la
interŝtatajn aferojn. Bova hufo, ŝmirita de egipta koto, havas multe
pli da saĝo, ol vi, kiu loĝas kvin jarojn en la egipta ĉefurbo! Manĝu
vin la porkoj!
—Silenton!
Silenton!—, intermetis Hiram. —Vi ne permesas al mi fini.
—Parolu, ĉar vi estas
saĝa kaj vin komprenas mia koro—, diris Rabsun.
—Se vi, Dagon, havas
influon sur la kronprincon, tio estas tre bona—, daŭrigis Hiram. —Ĉar
se la kronprinco volos havi traktaton kun Asirio, estos traktato...,
traktato skribita per nia sango, sur niaj haŭtoj. Sed se la kronprinco
deziros militon kontraŭ Asirio, li faros militon, eĉ se la pastroj
alvokos kontraŭ li la helpon de ĉiuj dioj.—
—Pst! —intermetis
Dagon—, se la pastroj volos, la traktato estos, sed eble ili ne volos.
—Kaj tial, Dagon,
—diris Hiram, —ni devas havi sur nia flanko ĉiujn
militestrojn.
—Tio estas ebla.
—Kaj la nomarĥojn.
—Ankaŭ ebla.
—Kaj la kronprincon—,
daŭrigis. Hiram.—Se vi sola puŝos lin al la milito kontraŭ Asirio,
vanaj restos viaj penoj. La homo, kiel harpo, havas multe da kordoj,
kaj oni devas ludi ilin per dek fingroj: vi, Dagon, estas nur unu
fingro.
—Mi ja ne povas min
disŝiri en dek partojn.
—Sed vi povas esti
kiel unu mano, kiu havas kvin fingrojn. Vi devas agi tiel, ke neniu
sciu, ke vi deziras la militon, sed ke ĉiu kuiristo de la kronprinco
deziru la militon, ke ĉiuj banistoj, portistoj, skribistoj, oficiroj,
veturigistoj, ke ili ĉiuj deziru la militon kontraŭ Asirio, kaj ke la
kronprinco aŭdu pri tio de la mateno ĝis la nokto, kaj eĉ kiam li
dormas.
—Tio estos farita.
—Kaj ĉu vi konas
liajn amatinojn?—, demandis, Hiram.
Dagon eksvingis la
manon.
—Malsaĝaj knabinoj,
—respondis li. —Ili nur zorgas pri kostumoj, kolorigiloj kaj parfumoj.
Sed de kie venas la parfumoj kaj kiu alportas ilin Egipton, pri tio ili
scias nenion.
—Oni devas doni al
li amatinon, kiu scias pri tio —diris Hiram.
—Sed kie trovi ŝin?—,
demandis Dagon: —Ah, mi havas!—, ekkriis li, frapante sian frunton. —Ĉu
vi konas Kaman, la pastrinon de Astarte?
—Kio?—interrompis
Rabsun. —Pastrino de la sankta diino Astarte estos amatino de Egiptano?
—Vi preferus, ke ŝi
estu via?—mokis Dagon. —Ŝi eĉ estos nomita ĉefpastrino, se estos necese
proksimigi ŝin al la kortego.
—Vi diras la veron—,
jesis Hiram.
—Sed tio estas
sakrilego!—, indignis Rabsun.
—Kaj tial la
pastrino, kiu ĝin faros, povos morti—, intermetis la respektinda Hiram.
—Nur ne malhelpu nin
ĉi tiu Hebreino, Sara—, diris Dagon post momenta silento. —Ŝi atendas
infanon, kiun la princo amas jam hodiaŭ. Kaj se naskiĝus filo, ĉiuj
virinoj estus forpuŝitaj flanken.
—Ni havos monon ankaŭ
por Sara —diris Hiram.
—Ŝi prenos nenion—,
eksplodis Dagon. —Ŝi, mizera, forpuŝis multekostan oran pokalon, kiun
mi mem alportis al ŝi.
Hiram balancis la
kapon.
—Ne indas zorgi pri
tio—, diris li. —Kien ne trafos la oro, tien trafos patro, patrino aŭ
amatino. Kaj kien ne trafos amatino, tien atingos.
—Tranĉilo.—, siblis
Rabsun.
—Veneno.—, murmuretis
Dagon.
—Tranĉilo estas tre
maldelikata ilo.—, konkludis Hiram.
Li karesis la barbon,
ekmeditis, fine leviĝis kaj eltiris el sub la ĉemizo purpuran rubandon,
al kiu estis ligitaj tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte.
Li prenis tranĉilon el sub la zono, distranĉis la rubandon en tri
partojn kaj du pecojn kun la amuletoj donis al Dagon kaj Rabsun.
Poste ili ĉiuj de la
mezo de l' ĉambro iris en la angulon, kie staris flugila statuo de la
diino; ili krucis la manojn sur la brustoj, kaj Hiram komencis paroli
per mallaŭta, sed klara voĉo:
—Al vi, patrino de la
vivo, ni ĵuras fidele plenumi nian interkonsenton kaj ne ekripozi pli
frue, ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj, kiujn
ekstermu la malsato, pesto kaj fajro!
Se iu el ni ne
respektus la promeson, aŭ perfidus la sekreton, falu sur lin malfeliĉoj
kaj malhonoroj. Tordu la malsato liajn internaĵojn kaj la dormo flugu
de liaj sangaj okuloj. Sekiĝu la mano de tiu, kiu kuus helpi lin,
ekkompatinte lian mizeron. Sur lia tablo, la pano fariĝu putraĵo, kaj
la vino —infektita sango. Pereu liaj infanoj kaj plenigu lian domon
bastardoj, kiuj kraĉos sur lin kaj lin elpelos... Li agoniu longajn
tagojn, sola, kaj lian abomenan kadavron akceptu nek tero, nek akvo, ĝi
ne estu bruligita de la fajro, nek manĝita de la sovaĝaj bestoj!
—Tiel estu!