Universalaj Kongresoj
Nun vi havas la sanon kaj la monon. Kiam vi jam jariĝis multe, vi ankoraŭ havos la monon, sed ne plu la sanon partopreni kongresojn de Esperanto, sekve mi konsilas al vi, ke eĉ se vi nun ne havas monon, vi prunteprenu ĝin kaj kongresumu, kaj pagu eĉ tiam, kiam vi ne plu havos sanon.

Jen unu el la plej mirindaj konsiloj, kiujn oni iam diris al mi. Tiu konversacio temis pri la Kongreso de Montpellier je 1998, kaj de tiam mi senĉese vojaĝis al UK-oj, escepte de tiu de Svedio, pro familiaj kialoj.

Pro tio mi havas mirindajn memoraĵojn pri Francio, Germanio, Israelo, Kroatio, Brazilo, Ĉinio, Litovio, Italio, Japanio, kaj esperas havi novajn el aliaj landoj, kiujn mi vizitos en la estonto, dum mi havas sanon.

Enirejo de nia Kongreso, la Monda Komercocentro de Roterdamo.

Kelkaj samideanoj, kiujn mi konis en tiuj kongresoj, jam forpasis. Mi povas diri, ke mi havis la bonŝancon koni ilin. Elstare inter ili rangas Dimitar Terzjev, Gilberto Ledon, Claude Piron kaj Giordano Moya. La unua estis muzikisto, kies muzikon oni ankoraŭ kantas en la Universalaj Kongresoj, ĉefe sia infano, la Internacian Koruson; la dua estis kara samideano de mia restado en SAT, grava esperantisto, kiu multe agis por nia afero, eldonante kelkajn librojn kaj magazinojn, inter ili Liberecana Ligilo, ĝis maldeca kaj maljusta klaĉado devigis lin forlasi tiun entreprenon; la tria estis elstara esperantisto, kies verkoj abundas kaj en Esperanto kaj pri Esperanto..., se menciendas du inter ili, ni relegu Gerda Malaperis kaj Le defi des langues (La defio de lingvoj1). Kaj la kvara, lasta sed ne malpli grava, bonkora esperantisto kaj verkisto, kiun mi trovis sufiĉe ofte en hispanaj renkontiĝoj esperantaj, kune kun lia edzino, kiu ankaŭ forpasis kelkajn monatojn antaŭ li. La lastan fojon, kiam mi trovis lin, li loĝis en oldulejo proksime de Barselono. Li ne rekonis min, ĉar li suferis malsanon, kiu forgesigas lin pri homoj kaj aferoj. Sed lia uzo de nia lingvo Esperanto estis perfekta. Mi miris pri tiu afero. Ĝiordano Moya estis tre amika al Kajeroj el la Sudo, kaj sekve multas la artikoloj, kiujn li publikigis ĉi tie.

Je numero 75ª ni parolis pri la Kongreso de Japanio. Preskaŭ jaro pasis de la Kongreso de Rotterdamo, kaj mi ankoraŭ ne rakontis al vi, ĉefe pro tio, ke nia magazino ne aperis sufiĉe akurate. La memoro pri ĝi jam velkas, sed mi ankoraŭ memoras la kuneston kun esperantistoj de la unua tago, kiam mi venis en tiu grava urbo de Nederlando. Mi loĝis sufiĉe proksime de la Kongresejo, proksimume 200 metroj, kaj surprizis min, ke ĝia ĉiutaga nomo estas World Trade Center, Monda Komerca Centro, same kiel la faligitaj Ĝemelaj Turoj de Novjorko. Tamen ni havis neniun problemon pro tio.

Problemo havis tiujn, kiuj alvenis ne sufiĉe frue al kongresejo, ĉar pro devigo de fajristoj (laŭ la oficiala informo, publikigita tra laŭtparoliloj, kaj duonprimokita de Jomo) en la halo ne estis loko por ĉiuj gekongresanoj,Unu el niaj plej gravaj kantistoj. fakte nur por kelkaj centoj. Tiuj, kiuj malfruiĝis —kiel mi, hontas diri mi— devis sekvi la paroladojn en tre longa kaj granda halo pere de televidoj. Tio kaŭzis ĝeno kaj kolero al multaj, ĉefe ĉar kelkaj profitis la okazon por paroli inter si, sciante, ke ili ne ĝenas la parolanton. Sed ja ĝenis la aŭskultantojn.

Sed tiu salono ankaŭ estis uzata por aliaj aferoj, kiel koncertumi salone anstataŭ koridore, kiel kuba Ĥuljan montras en la apuda foto. Verŝajne li estos grava homo en la loka komitato en la UK de la venonta jaro, 2010.

La cetera parto de la kongreso ne estas facile resumi per malmultaj vortoj. Estis granda halo, kie nederlandaninoj disvendis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj fronte al ilia budo estis aliaj budoj, kie oni avertis pri siaj diversaj interesoj pere de Esperanto. Meze de tiu centra halego mi vivis diversajn rendevuojn kun amikaj kaj malpli amikaj geesperantistoj. Elirante al la pordo el tiu loko estis fontano, kie estis agrable apudsidiĝi kaj ripozi, aŭ paroli kun amikoj. Fronte al la fontano estis elirejo de la granda koncerthalo, aŭ konferenciejo, kie ne estis loko por ni ĉiuj. Kompreneble, la ceterajn tagojn mi sufiĉe frue estis tie por kapti lokon. Escepte de unu tagon, okaze de la plej brila kongresero, kvankam laŭ kelkaj esperantistoj, ne tiom grava: La Internacia Vespero. Antaŭ kelkaj kongresoj, dum tiu de Ĉinio, knabino de Usono diris al mi, ke tio estis ne profesie, malriĉe farita. Eble tio povas esti vera pri kelkaj eroj, sed tiel estas ni, esperantistoj, kiuj festumas la kontribuojn de ni, komuna popolo, kaj ne necese de Yehudi Menuhin aŭ Alfredo Nobel’. Ĉar Esperanto ne estis desegnita por tiuj geniuloj, sed por komuna homo, kiel ni ĉiuj estas, po unu. Sed pri aliaj eroj tiu kritiko estas tute nejusta kaj maldeca. Venas al mia penso Desperado kaj Nataŝa kaj Ĵomart’, kiuj estas tute ne amatoraj, kaj ankaŭ multaj aliaj.

Je la fino de tiu Internacia Vespero, kie gravis —kiel kutime— multe pli la kunesto ol la eroj, mi memoras kortuŝan momenton tie, sur la fontano, apud la elirejo, de Desperado kaj Nataŝa kaj Ĵomart’, kaj ni ĉiuj, kantante esperante Esperanton, kriante, ke vivu la verda stel’, ĉar ni estu la verda stel’.

La sideo de UEA.La Kongresa temo estis Lingvoj, trezoro de l’ homaro, kaj dum la diskutoj pri la kongresa temo mi aŭdis kelkajn kutimajn barbaraĵojn inter esperantistoj, kiel tiun, ke oni devas paroli multe da lingvoj, kaj ke la angla estas la natura malamiko de Esperanto. Pli amatoraj kiel konkludantoj ol kiel muzikistoj aŭ artistoj estas esperantistoj, se inter ni estas komuna monero tiaj sentaŭgaĵoj...

Sed mi menciu, ke dum la kongreso de Rotterdamo, mi havis la eblecon viziti la sidejon de la Universala Esperanto Asocio. Mi vidis la lokon, kie niaj oficistoj laboras, kie la plej granda biblioteko de Esperanto en la mondo kuŝas, per tre inĝena sistemo, kiu ebligas ke ne ekzakte la libroj, sed la koridoro inter la libraroj moviĝas de flanko al flanko, tiel, ke oni povas konservi multe pli granda nombro da libroj en tre malgranda loko, fakte nur unu ĉambro. Fakte, nur virtuala biblioteko estus pli malgranda... Mi vizitis ĝin tagmeze, antaŭ iri manĝi, kaj mi vidis, ke estis kelkaj esperantistoj tie. Mi havis malagrablan sperton tie, ĉar ĉiuj volis fotiĝo apud tiuj magiaj, kvazaŭ abrakadabraj vortoj, kiujn oni povas legi en la apuda foto, Universala Esperanto Asocio. Sed mi venis frapi la pordon, vidi, ĉu eblas viziti..., kaj subite estis puŝita de esperantisto de foraj landoj, kiuj per manoj esprimis sin pli facile kaj rapide ol per Esperanto...

Rapide mi forgesis tion, sub la ĉiĉeronado de Fransisko, kiu klarigis nin pri la labormaniero en nia sidejo.

Venintfoje ni kongresumis en la lando, kiu vidis lumon iniciatinto de Esperanto unuafoje, Bjalistoko, Pollando.Sed lasu min ripozi, kaj rakonti tion al vi en la venonta numero...

Jesuo


ReleguHejmo ~ Numero 78ª ~ Progresu