La krizo estas krizo por malriĉuloj sed la profito de la tutmondiĝo estas por la riĉuloj.
Antaŭe, tiuj kreduloj de maldekstro diris «mi ne volas tutmondiĝon, ni volas alian politikon, alian socion».
Kiel kredantoj ili kredas siajn patronojn, la partion de la maldekstro, sed vera homo de maldekstro, vera homo progresema devus diri “mi ne volas tutmondiĝon, per tio ĉi mi havas tiun ĉi solvon.
Mi ne vidas maldekstran solvon, mi nur vidas dekstran solvon: «rabati salajron, malpli da laboro, pli da malsekureco».
Kaj mi mindemandas «Kie estas la maldelstraj homoj?»
Se vi vidas la televidon vi povas vidi, ke la maldekstra estraro de Hispanio donas monon al bankoj kaj al entreprenoj sed ne ŝanĝas la kontrolon pri tiuj entrepeno, al kiuj ili donis monon.
La politiko de tiu maldekstro estas tro simpla: «mi donas monon, nian monon, al bankoj kiuj ne scias labori kiel bankoj».
Kaj mi admiras usonan popolon, kiam ili per manifestacio diras «nia mono ne estas por bankoj!», eĉ se ili devas malaperi.
Sed la bankoj ne malaperis, kaj la stabanoj de la bankoj disdonas inter ili la monon de la popolo. Tio havas nomon : fraŭdo.