Kurso pri informadiko.

1 Unuaj paŝoj.

LinuxNi devas esti dirinta al nia komputilo, ke kiam oni startu ĝin, la komputilo devas legi unue la legilon por kompaktodisko, kaj poste la aliajn legilojn. Se ne, la komputilo komencos kiel kutime. La maniero fari tion estas diversa laŭ la diversaj  komputiloj, sed ĝenerale oni povas diri, ke komencante la komputilon, oni povas premi la klavon Supr (forviŝu) tuj kiam diversaj literoj aperas kontraŭ nigra ekrano. Tuj aperos menuo, kie ni devas serĉi la vorton Boot aŭ io simila. Oni devas vidi kiel meti je la komenco de la listo prezentata al ni la vorton Cd drive (cd-diskejo) aŭ similan nomon. Poste ni devas fermi la menuon konservante la novan ordonon, kutime per premo de la klavo F10. Ni supozu, ke vi jam faris tion. Nun, se vi ankoraŭ ne tion faris, metu la diskon, kiun ni donacis al vi kune kun ĉi tiu magazino lastan fojon, aŭ kiun vi ekhavis per alia maniero de ni priskribita tie, kaj faru tiel:

Restartu la komputilon tuj kiam la disko de Ubuntu jam estas en la legilo. Post kelkaj sekundoj vi vidos ekranon kun menuo en la angla. Vi premu la klavon F2, kaj vi vidos multe da lingvoj, ĉirkaŭ 50. Premu la klavon kun sago suben, kaj kiam Esperanto estas selektita (aŭ la hispana, aŭ via naskiĝlingvo, ĉar ne ĉio estas tradukita en Esperanton, kaj la ne ankoraŭ tradukita parto estas en la angla), premu Intro, kiu estas la klavo per kiu oni jesas la ordonon jam dirita en nia komputilo, aŭ tiun kun la vorto Intro en la numera klavareto. Nun vi elektu la unuan eron en la menuo, Komenci aŭ instali Ubuntu-n, kaj denove premu Intro. La maŝino nun laboras silente, kaj post kelke da minutoj, vi vidos la bonvenigan ekranon de la operaciumo aŭ operacia sistemo. Vi jam faris la plej malfacilan taskon en Linukso!

La ekrano havas du barojn, unu en la alto kaj alia en la malalto. Sur la alta baro estas tri eroj: Programoj, Lokoj kaj Sistemo. En la malalta baro aperos la diversaj programoj aŭ fenestroj, kiuj malfermiĝos dum nia komputilado. Je la plej dekstra parto de tiu malalta baro estas du grizaj fenestretoj. Ili reprezentas la du spacojn de laboro aŭ skribejoj. Ni lokigu la muson sur unu el ili, kaj premu ĝian dekstran klavon, kaj elektu Preferoj. En la fenestreto, kiu aperas, ni elektu Spacojn de laboro (área de trabajo), kaj musklaku sur la supra sageto ĝis kiam ni vidu, ke ne plu du, sed kvar spacoj aperas tie. Dekstre de ĝi estas bildeto, kiu reprezentas tirkeston aŭ rubingon. Ĉio, kion ni forviŝos, iros al tiu loko, tiel ke ni facile povos rehavi ĝin denove.

En la supra baro, rekte kontraŭ la tirkesto, estas kelkaj aferoj. Plejdekstre estas ruĝblanka simbolo, kiu permesas al ni malŝalti la maŝinon facile, per musklako tie. Maldekstre al tiu simbolo aperas la horo kaj dato, kaj maldekstre al ili estas simbolo pri interreto, se nia komputilo estas konektita al ĝi, kaj indiko, ke ni uzas vivan version de la operaciumo.

Inter ambaŭ baroj estas granda zono. Tie aperas du bildetoj aŭ ikonoj: unu el ili nomiĝas Ekzemploj, kaj la alia Instalado. Musklakinte la unuan, aperas  diversaj dokumentoj per teksto, sono kaj video. Ili estas en la angla, kaj elstaras inter ili intervjuo al Nelson Mandela, kies dokumentotitolo estas Experience Ubuntu (spertu Ubunton).

Se oni uzas la diversajn erojn de tiu ĉi menuo, Programoj (Aplicaciones, en la hispana), oni konstatos, ke estas multaj la aferoj, kiujn oni jam povas fari per la kd-romo, kiun oni ekhavis per nia antaŭa numero de ĉi tiu magazino. Inter ili, laŭ mia opinio, estas produkti tekstojn. Ni havas tutan oficejopakedon, OpenOffice, tio estas, malferma oficejo. Ni koncentriĝu pri tio nun.

Ni musklaku Programoj-->Oficejo-->OpenOffice Procesador de teksto (tekstprilaborilo). Post kelkaj sekundoj, ni vidos ŝildon, kiu informas nin pri la versio (2.3) de la programo, kaj finfine ni vidos novan fenestron, kiu ŝajnigas blankan paperon. Alte al ĝi estas la vortoj Untitled - OpenOffice.org writer. Tio signifas, ke ni ankoraŭ ne konservis la dokumenton, kaj sekve ni ne nomigis ĝin.  Sed unue ni tajpu kelkajn vortojn. Ni produktu, ekzemple, tiun ĉi tekston:

Ĉio en Esperanto ŝajnas pli bele.

He, haltu! Kie diable estas la supersignoj? Ĉevalbatalo de esperantistoj ekde kiam komputiloj aperis, ĉu ne? Nu, mi diros al vi sekreton: musklaku la eron Sistemo en la supra baro, kaj elektu Preferojn, kaj poste, el aperanta menuo, elektu la trian lastan eron, Klavaro (teclado). En la aperanta fenestro, elektu Distribuadon (distribuciones) kaj en la nova fenestro oni vidos nur la vorton España, kaj dekstre al ĝi simbolo sub la vorto Predeterminado (antaŭdifinita). Ni premu la virtualan klavon Añadir (aldoni), kaj novan klavon virtualan Capas (tavoloj). El longa listo ni serĉu ne landon, sed la vorton Esperanto, kiu troviĝas inter España kaj Estonia. Maldekstrmusklaku sur ĝi, kaj poste klavojn virtualajn Añadir kaj Cerrar. De nun, ĉiam, kiam ni premu la klavon x, aperos ĉ, kaj simile la klavoj q, w, y, produktas ŝ, ĵ kaj ĝ, kaj ñ produktas ŭ, kaj ´ produktas ĥ. La koncernaj majuskloj ankaŭ aperas. Nun ni jam povas verki niajn grandajn legindaĵojn en Esperanto! Sed notu, ke se oni deziras uzi nomojn en la hispana, kiu havas akcentitajn vokalojn aŭ ñ, oni devas reveni en la hispanan distribuadon. Ĉar tiu procedo estas tediga por fari eble nur unu literon, kaj poste reveni en la esperantan distribuadan, oni povas fari ion aldonan: sur la plej alta baro, ni dekstromusklaku kaj elektu la unuan eron, Aldonu al baro (añadir al panel), kaj poste serĉu kaj elektu Indicador de teclado (indikilo pri klavaro), kaj ni vidos la vorton Esp (hispana) aŭ Epo (Esperanto). Reklakante tie, oni povas ŝanĝi la klavaron. Atentu, ke dum ni uzas la esperantan klavaron, la aliaj signoj sur nia klavaro ne nepre validos. Ekzemple, por tajpi ? ni devas vere premi _ (plej dekstromalaltan pozicion en la hispana klavaro, apud la majuskla ŝanĝilklavo). Oni memoru ne uzi supersignojn por la nomo de la dosiero, per kiu oni konservos sian laboron.

La venontan fojon ni parolos pri kion fari kun teksto per programoj en tiu ĉi mirinda pakaĵo.
 

Mortis Giordano Moya Kajeroj 77ª ~ Aliaj Kajeroj Chiquilicuatra Hispanio