Okaze de balotado

Post kelkaj tagoj, la 9-an de marto, oni petos al komuna civitano hispana, ke li aŭ ŝi honeste balotu por la plej konvena, laŭ sia eltrovo, partio, kiu regos Hispanion dum la venontaj kvar jaroj.

Tio estas kutimo ekde 1978, kie oni voĉdonis kaj akceptis la regantan Konstitucion, kiu finis kvardek jaroj da diktatoreco kaj nelibereco. Mi memoras, ke tiu balotado estis emocia kaj esperiga, ĉar plej multe da hispanoj voĉdonis unuafoje en niaj vivoj. Ni kredis, ke temis pri demokratio.

Bedaŭrinde, ne pri tio temas. Demokratio estas regado de la popolo. Sed en Hispanio, same kiel en aliaj landoj, ne la popolo, sed politikaj partioj regas. Oni povas trovi mian aserton troiga, sed ne ŝajnas, ke nomumante la kandidatojn, kiuj estos en sia listo, politikaj partioj konsultis la popolon. Nur siajn anojn, kaj ofte ne ĉiujn. Veras, ke socialisma partio PSOE alvokas anojn en kongreson, kaj tiel oni diskutas kaj voĉdonas, sed..., kio okazis pri S-ro Borrell, kaj kial li estis devigita demisii? En dekstra partio PP aferoj estas eĉ pli maldemokrataj: mi neniam forgesos, ke oni ne sciis kiun elektos Prezidento Jozefo María Aznar kiel sian heredonton. Aliflanke, el la listo prezentata de la diversaj politikaj partioj, oni ne rajtas elekti libere tiun kandidaton, kiun oni prifidas: oni voĉdonas la tuton, kaj estas la koncerna partio tiu, kiu decidas en kiu ordo la diversaj kandidatoj aperas, tiel, ke por ke la lasta kandidato estu elektita, ĉiuj antaŭuloj en la listo estas unue elektitaj. Do, ne demokratio, sed partikratio ekzistas en Hispanio.Francicso Franco, caudillo.

Sed aferoj povas esti pli malbonaj, kaj ili ja estas tiel: rekomendis Montesquieu, franca pensisto, ke en demokratio estu tri sendependaj povoj: leĝfaristoj, ekzekutivistoj, kaj juĝistoj. Oni povas argumenti, ke en Hispanio demokratio ankaŭ ne ekzistas, ĉar la diversaj registaroj demokrataj sukcesis kontroli juĝantaron per elektado de la plej altaj postenoj por juĝistoj, el kie ili kontrolas ĉiujn aliajn juĝistojn en Hispanio: Konsilantaro de la Povo Juĝa. Nu, ne mi insistos pri tio; sed eĉ mi asertas, ke tio ne estas tiom grava, kiom la pli nuda fakto, ke pro la Konstitucio de 1978 mem estas la leĝofaristoj (Congreso de los Diputados) tiu, kiuj elektas la ekzekutivistojn, nome la registaron. Surpapere, almenaŭ, la registaro ŝuldas sian postenon al Parlamento, kaj pro tio ĝi ne estas sendependa el ĝi. Ververe, okazas inverse: la Prezidento estas ĉiam la plej influa homo en la partio, kaj sekve situigas homojn lojalajn al si en la partilisto, kaj kiam ili estas deputitoj, ili elektas lin kiel prezidenton. Do, leĝofaristoj kaj registaro estas tuto nesendependa inter ili, kaj sekve demokratio neniam ekzistis en Hispanio de kiam la Konstitucio de 1978 aperis; kio estas same kiel diri, ke demokratio neniam ekzistis en Hispanio, bedaŭrinde. Partioj politikaj forrabis ĝin dum ni, stulta popolo, aplaŭdis pro tio, ke ni ne plu suferis diktatoron. Ni suferas diktatorecon de partioj laŭleĝe, sed male al tio, kion ni faris dum la Diktatoreco, ni estas feliĉaj pri tio, kaj nek kritikas ĝin, nek ni primokas ĝin, kiel ni faris pri la Diktatoro Fransisko Franko.

Sed kion faris Fransisko Franko por Hispanio? Kion faris demokratio por Hispanio? Kio diable estas Hispanio? 

Dum mia kara infaneco mi aŭdis, ke Hispanio estis la Diktatoro, nia tradicio, nia kulturo, nia lingvo, nia lando, kaj tiel plu. Sed ni konsentu, se ni povas, ke Hispanio hodiaŭa estas la loko, kie ni vivas, kaj ni mem, la hispanoj. Jes, mi scias, ke multe da hispanoj neas, ke ili estas hispanoj, sed tio estu alia diskuto. 

José Luis Rodríguez Zapatero, presidente de España.Se Hispanio estas la loko, kiun oni vidas en mapoj sub la nomo «Hispanio», kaj la homoj, kiuj loĝas tie, ni povas interkonsenti, ke promocii plibonfarton al homoj, kiuj vivas ĉi tie, estas progreso. Do, se oni faras aferojn, kiuj pligrandigas tiun progreson en la vivokondiĉoj de hispanoj, oni faras ion por Hispanio. 

Fransisko Franko organizis kaj farigis multe da rezervujajn lagojn por konservi akvon en seka lando kiel Hispanio, kie ne tiom multe pluvas. Ankaŭ li ordonis ekzekuti laborojn por transverŝigi akvo el riverbaseno al riverbaseno de Hispanio. La plano venis el registaro de la Dua Respubliko, sed li ne pro tio malestimis ĝin. Pro tio kaŭzas surprizon malagrablan, ke registaroj de demokratio —ĉiuj ĝis nun— neglektis tiun interesan politikon konstrui rezervujojn kaj migrigi akvon de parto de Hispanio kie ekzistas pli ol siufiĉe al parto de Hispanio kie akvo mankas.

Nun, kiam mi verkas ĉi tiun artikolon, ĉiu politikisto en Hispanio petas voĉdonon por sia partio. Ni ne devas fari tion. Ni donu nian voĉon al Hispanio. Al tiu homo, kiu faros ion utilan por Hispanio. Ne por tiuj, kiuj faros ion utilan nur por partio sia. Ĉar Hispanio ne estas partio, sed tuto. Ni ĉiuj hispanoj havas la samajn rajtojn kia ajn nia politika emo estu. La nova prezidento ne estos prezidento por partio sia, sed por la tuta hispanaro.

José María Aznar, presidente de España. Dum la lasta jarokvaro Hispanio malriĉiĝis. La nuna registaro eĉ ne agnoskas, ke kiam ili venis en povon, la trezoro de la nacio estis plenplena. Sed ili mensogas. Ili nun diras, ke la ekonomio hispana bonfartas. Sed ni vidas, ke la kosto de la vivo estas multe pli alta ol antaŭe. La nuna registaro diras, ke ili plenumis ĉion, kion ili promesis. Sed mi ne vidas, ke maldungo malkreskis. Mi ne vidas, ke ĉiu hispano havas dignan hejmon. Mi ne vidas, ke niaj rilatoj kun aliaj civilizaj landoj estas pli bonaj. Kiam ĉi tiu registaro komencis labori, ni estis alianculoj de la plej povaj landoj en la mondo. Nun, kiam ili finas sian periodon, ni estas amikoj de ne tiom povaj landoj, Venezuelo, Maroko kaj Kubo, anstataŭ Usono, Britio kaj Germanio. La plej pova prezidento el la mondo vespermanĝis kun la antaŭa prezidento de Hispanio, sed ĉi tiun li ne ricevas. Sed ni havas Aliancon da Civilizacioj, samseksan edziĝon kaj preskaŭ liberan aborton. Kaj pli malplenajn poŝojn. Do, ĉifoje mi ne plu voĉdonos per mia koro. Mi voĉdonos per mia poŝo. Se multaj kuncivitanoj miaj faras same, eble ni ne malsatos morgaŭ.

Regresu ~ Kajero 76ª ~ Hejmo ~ Progresu