Verda Valo
Verda
Valo, vere dirite Hasegawa Teru, naskiĝis je 1912 kaj mortis je
1947. Ŝi estis poetino, kiu edziniĝis al ĉino kaj migris en Ĉinion
ĉar gepatroj ne aprobis ŝian fianĉon, ĉar li estis ĉino. Kiam
Japanio invadis Ĉinion pro la Dua Mondmilito, ŝi aktive kontraŭis
tion, per elsendoj aparte dediĉitaj al soldatoj japanaj, dirante
kiom malbone ili agis kontraŭ popolo pacema, ĉina. Pro tio ŝi
estis deklarita perfidulinon kontraŭ naciaj interesoj, kaj ŝia
familio ricevis malagrablajn leterojn, kiuj eĉ postulis, ke ili
memmortigu pro tio, ke ili havis tian filinon.
Ŝia poezio estis politika, klare, kaj elstaras libro Flustro el uragano (1945) kaj En Ĉinio batalanta (sama jaro). Ŝian tutan verkon oni povas mendi ĉe UEA libroservo.
~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~