La Ŝuldo

Lastan jaron aperis nur du numeroj de Kajeroj el la Sudo. Ĉi tiun jaron ni intencas pagi tiun ŝuldon, du numerojn eksterordinarajn, al vi. Por aserti nian kompromison al vi, leganto, ni jam diris en nia kovrilo, ke ĉi tiu numero estas por januaro kaj februaro. Mi esperas veni denove al vi je marto kun nova kajero, la numero 76ª, kun novaj interesaj artikoloj, kiuj eĥu la realon de Hispanio kaj de la mondo per aŭ pri Esperanto.

Lastan jaron okazis Universala Kongreso kaj ankaŭ la Konferenco de ILEI en Japanio. Mi ĉeestis ambaŭ aferojn, kaj vi legos pri ili du en la venontaj paĝoj.

Mi devas pardonpeti pro mia eraro, ĉar lastnumere mi dankis la kunlaboradon de la bulteno Boletín, de Manuel Pankorbo. Tio estis eraro, ĉar ĝin redaktas de antaŭ kelkaj numeroj Jorge Pavón.

Elkore salutas,

Jesuo


Jen la granda rado de Jokohamo,
kiun mi fotis lastan someron tra la fenestro de la kongresejo.
~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~ Regresu.