Ĝusep Ĵuis

Naciisto.Pardonpetas mi al katalunoj, kiuj legas tion ĉi, ĉar mi konas nenion pri la kataluna lingvo aŭ ties prononcmaniero. Mi havas nenian kialon lerni ĝin, kaj ankaŭ neniun bezonon fari tion. Se mi estus tiom malbonŝanca devi vivi en Katalunio, mi havus la bezonon, kaj se estus io alloga en tiu kulturo por mi, certe mi lernintus ĝin nun, same kiel mi iam lernis Esperanton, ĉar la penso sub ĝi multe allogis min. Sed mi ne povas ne pensi, ke la suba penso al kataluneco estas sendependiĝo el Hispanio, la lando kiu nutris Katalunion dum mil jaroj aŭ pli. Aldone al la perforto, kaj malestimeco, kiujn mi vidis en miaj debatoj kun katalunoj: aŭ vi apogas ilin, aŭ vi estas malamiko de katalunoj.

Sed evitu mi hodiaŭ konfronton al naciistoj, se okazas, ke li aŭ ŝi legas min nun. La afero, kiu instigis tiun ĉi pripenson estas incidento, kiu okazis antaŭ kelkaj tagoj, dum televida programo Mi havas demandon por vi. La demandato estis Jozefo Ludoviko Karod’ Rovira, sendependentista deputito en hispana institucio, eĉ se ĝi nomiĝas Kataluna Parlamento. Demandonto komencis la demandon per Sinjoro Jozefo Ludoviko (José Luis, en la hispana), kaj li interrompis vive, dirante, Pardonu, sinjoro, sed mi nomiĝas Ĝuzep’ Ĵŭis’ (supozas mi, ke mi transkribis bone tion, kion mi aŭdis), kaj vi havas neniun rajton ŝanĝi mian nomon! Li eĉ ne akceptis, ke la demandonto ne regis la katalunan.

Mi ne povis ne rememori tiun okazon, dum la berlina kongreso, kie madagaskara esperantistino koleris pro tio, ke ni ne bone prononcis ŝian nomon, eĉ se ni intencis diri ĝin ŝiaetnolingve..., tamen, neniel sukcese. Ŝi nomiĝis Hmlce, aŭ io simile.

Homoj forgesas ofte, aŭ agas kvazaŭ ili ne scias, ke nomoj estas vortoj por voki homojn, aŭ priskribi bestoj kaj aliaj estaĵoj. Pretendi igi ilin standardon pri sia persona nekontenteco estas, se oni devas paroli ĝentile, stulte. Neniu homo estas sia nomo, kaj nomo ne povas enhavi tutan homon. Sed konfliktigaj homoj ĉiam sukcesas en mondo, kie ŝafoj superabundas. Jose Luis Pérez Rovira ja scias tion, sed li senhonte postulas stultaĵon, ĉar sukcese postuli sensencaĵon estas pruvo de povo.

Rezoneblaj homoj devas eviti konflikton, certe, sed ne je ĉiu kosto. Hispanio povas vivi sen Katalunio, kaj ambaŭ povas vivi sen homoj kiel tiu politikisto, kies salajron pagas, ŝajne, Hispanio.




 ~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~ Regresu.