Dum la semajno el la 24a al la 26a de marto, okazas en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo el la pola urbo Bydgoszcz, stud- kaj ekzamensesio de la lernojaro 2006/2007.
Kiel oni scias, la
oficiala lingvo de tiu lernejo estas Esperanto. En tiu lingvo okazas
la plej granda parto de la tuta instruado. La sesion partoprenas la
gestudentoj (ĉirkaŭ cent), el multaj diversaj landoj, kiel Albanio,
Uzbekistano, Japanio, Ĉinio, Brazilo, Senegalio, Kamerunio,
Tanzanio, Mongolio, Zimbavo, Kenio, Pollando, ktp.La profesoroj kaj
prelegantoj estas ankaŭ el diversaj landoj, kiel Bojidar Leonov
(Bulgario), Mirka Korniluk (Pollando)Marcel Delforge (Belgio), Mara
Timermane (Latvio),Andrzej Korniluk (Pollando), Aŭgusto Casquero
(Hispanio), Regina Grzebowska (Litovio), Remigiusz Mielczarek
(Pollando), Xu Xiao Nan (Ĉinio), Abraham Langoume (Senegalio).Fine
de la sesio okazos la ekzameno, en kiu la gelernantoj devas prezenti
kaj defendi siajn diplomverkoj, verkitaj kaj defenditaj tute en
Esperanto. La gestudentoj de la tria jaro bakalaŭriĝas, kaj atingas
la ŝtatan polan diplomon.
Aŭgusto Casquero