Redaktore: La prokrasto. Hispanaj flagoj senhonte portataj-

La jaro 2007 ne estis tre bonŝanca por nia asocio. Pro diversaj kialoj ni ne ricevis la koncernajn numerojn de ĉi tiu magazino, kvankam trifoje ĉi tiu numero estis preskaŭ finita. Sano kaj aliaj problemoj malhelpis ĝian pretigadon, sed mi esperas, ke post kelkaj tagoj vi ricevos ĝin finfine. Mi intencis, eĉ se prokraste, sendi la tri ŝuldatajn numerojn, sed ŝajnas, ke ĉi tiu numero estos triobla, eĉ se la nombro da paĝoj estas la kutima.

La komencon de ĉi tiu lernojaro ni estis instruontaj kurso de Esperanto en Jeklo, la nordorienta parto de Mursjo, sed finfine la afero ne progresis, ĉar estis balotado kaj la koncerna loka konsilanto pri kulturo ŝanĝis, kaj tiu nova ne estas tiom favora al nia lignvo.

Dum tiuj monatoj estis diversaj politikaj aferoj en Hispanio, kiuj atentigis nian intereson. Viktimoj pri terorismo manifestaciis kelkajn fojojn, teroristojn oni ne intencis persekuti, sed finfine oni arestis ilin kaj nun persekutas, la partio de la dekstro estis kalumniita kiel kutime, sed finfine oni petas ĝian helpon pro la unuiĝo de demokratuloj.

Kelkaj samideanoj kritikas, ke iel Kajeroj el la Sudo iĝas politika magazino, kaj eĉ malbona politiko. Tio ne estas vere. Sed ni ne vivas en utopilando, sed en koncerna lando, kie estas socialaj kaj politikaj ŝanĝoj. Ni ne povas diri, ke ni ne estas homoj de nia tempo. Mi opinias, ke nia magazino devas iel respeguli la etoson de la lando, kie ĝi estas farita. Eĉ pli, se oni konsideras, ke plejmulto da legantoj niaj loĝas en Hispanio.

Eble tio ne kongruas multe kun tiu koncepto, sennaciismo. Nu, ni ne defendas karan patrion, sed fakte primokas ilin ĉiujn, aŭ notigas ĝian mizeron. Pro tio ni ankaŭ primokas kaj notigas la mizeron de tiuj patrietoj, kiuj nun svarmas en Hispanio.

Mi denove pardonpetas pro la prokrasto, kaj klopodos ne ripeti tion.

Elkore salutas,

Jesuo


Regresu ~ Kajero 74ª ~ Hejmo ~ Progresu