Navigu
Redaktore:
La Muzeo de Esperanto.
Antaŭ kelkaj monatoj mi telefonis S-inon
Teresa Massana Rafols, vidvino de
samideano Ludoviko Hernández Yzal, por
viziti la Muzeon, kiun ŝia edzo fondis kaj
subtenis dum la lastaj jaroj de sia vivo. Mi
memoras, ke en kongreso hispana de
Esperanto, antaŭ kelkaj jaroj, Ludoviko
mem demandis min ekzempleron de Kajeroj
el la Sudo por konservi en sia Muzeo,
kiun li invitis min viziti iam, kiam mi volos,
en Sat Pau d’Ordall, en la provinco
Barselono. Tio estis mia ekkono pri tio, ke
tiu muzeo ekzistis. Muzeo de Esperanto!
Kion oni povus konservi tie? Nu, vere
objektoj, aferoj rilatantaj al Esperanto. Oni
povas vidi tie ĉiajn stelojn, eĉ tiujn, kiujn
kelkaj ardaj esperantistoj uzis kiel mono
iam. Ankaŭ estas ŝtampoj el multaj landoj,
kiuj rilatas al Esperanto. Kaj fotojn, multe
da fotojn, pri la fondinto de Esperanto kaj
elstaraj esperantistoj de ĉiu tempo kaj
lando.
Mi Vizitis Katalunion dum lasta Pasko,
do mi memoris pri la Muzeo, kaj petis Sinon
Teresa Massana vidi ĝin. Ŝi afable
prezentis al mi la muzeon kaj ĉiun eron,
kiun mi fotis celante prezenti ilin al vi,
leganto.
Tiu ĉi estu la delonge atendata numero
de Kajeroj el la Sudo. Ĝi estu speciala
kajero, la kajero kiu enhavas la grandan
trezoron de nia movado, la Muzeon de
Esperanto. Granda monumento honore al
sia fondinto, Ludoviko Hernández Yzal, el
Barselono. Ni sekvu Teresan, kiu malfermas
la pordon por ni.