Masklismo kaj Universitato
de D-ro Jozefo Ludoviko López Óvilo

Inter aliaj estas du ĵokervortoj1 arde uzataj de homoj je la plej bizaraj kuntekstoj cele al justigo de siaj propraj paroloj. Unu el tiuj ĵokeraĵoj estas demokratio, kaj kiel ekzemplon mi citu tiujn vortojn de Enriko de la Puto, kiam li diras, ke sia pantalonfendo estas demokratia —por justigi sian pruvitan duseksememon— nekonante, ke la vorto demokratia oni nur povas uzi referencante al elekto de reprezentantoj, kaj, sekve, sen konstati, ke sia seksilujo, senrigarde al ties allogo, neniam estis elektata de hispanoj, eĉ en de lia najbaroj, por ia ajn celo. La Sro de la Puto rajtas prostitui sian fendon ĉiel ajn, sed ne lingvon nian.

La alia ĵokervorto estas Masklismo, uzata abunde por kvalifiki kiel kavernula, malsociemula mizogina kontraŭulon. Ekzemplo pri tio estas la surpriza aserto de S-ino Eleno Kinjones2, kandidato al Rektoreco de Mursjo, dirante, ke la mursja Universitato estas masklista. Mi diras surpriza, ĉar surprizas, ke katedrulino pri psikologio surpriziĝu pri tio, ke universitato estu masklista, se ni ĉiuj ja scias, ke ĉiujn etosojn de socio strukturiĝis de viroj, inkluzivante universitatojn, de miloj ada jaroj, kvankam la universitata etoso estas unu el la sociaj areoj, kie virino pliigis sian ĉeeston plej rimarkeble kaj grande. Aliflanke, masklismo implicas volon de diskriminacio, regemo, humiligo kaj ekspluateco de virino fare de viro, kaj sekvas, ke kiam ne estas tiu volo, oni neniel povas paroli pri masklismo. Kaj okazas, ke estas troigo kvalifiki sisteme kiel masklista ĉiun kritikon al virino, pro la nura kaŭzo, ke ĝi venas de viro.

Aliflanke, estas tute netolereble, ke S-ino Kinjones aldonu, ke ŝi nevenkis la balotadon pro ŝia kondiĉo virina, ĉar tio implicas malestimon al meritoj, konoj kaj programoj de siaj rivaloj. Kaj neniel oni povas akcepti ŝian senkulpigon baze al kliŝo pri elpreni el la kunteksto, aŭ oni interpretis min malbone, kaj aliaj surpraĵoj tiel modaj, ĉar unu el al ĉefaj devigoj de ĉiu instruisto estas sinklarigi efike tiel, ke siaj lernantoj kaptu plene la ideojn. Se S-ino Kinjones komprenis, ke je universitato de Mursjo ekzistas granda volo de masklismo, devintus estu lukto kontraŭmasklisma unu el la eroj de ŝia programo, kaj prezenti ĝin dum la balotanta kampanjo, ĉar diri tion post ŝi malvenkis utilas nur al ŝia hontigo, ĉefe se en ŝia teamo estis plejmulto da viroj.

sago maldekstra ~ Numero 71-a ~ Kajeroj ~ PDF (Paĝo 15ª) ~ sago dekstra