Estimataj samideanoj.
Somero alproksimiĝas, kaj la esperantistaro havas la eblecon renkontiĝi en multaj kongresoj, kaj alitipaj renkontiĝoj! SAT kongresumos en Beogrado, kun malmultekostaj duontagaj ekskursoj, ekzemple la vizitado al ĉokolado-fabriko kostas nur 2 eŭrojn, aŭ la vojaĝo al urbo Smederevo kostas nur 7 eŭrojn (kun vespermanĝo), aŭ la vizitado de ĉina bazaro unu eŭron, aŭ la vizitado al Monto Avala nur du eŭrojn.
Se vi ne havas sufiĉe da mono kaj ne konas Beogradon, SAT kongresumos en tiu bela ĉefurbo.
UEA kongresumos en Florenco, kaj preskaŭ ĉiu numero de Esperanto parolas pri la kulturo de Italio aŭ la kongreso.
Kajeroj el la Sudo parolas pri Don Kiĥoto danke al samideano Rodolfo Kanet’. Kajeroj el la Sudo publikigas la sekretajn paperojn de Don Quijote, la malgrandan historion pri la publikigado de Don Quijote en la esperanta lingvo.
La legantoj povas koni tion, kiu estis Manteka, aŭ kiu estis De Diego, aŭ kiom da mono kostis la tradukado en la esperantan lingvon. La estroj de la Esperanta movado en Hispanio kiam ili devis fari donacon, tion ili faris, ĉar estos la granda sukceso de la lite-raturo de la esperanta movado en Hispanio.
La Esperanto-Movado povas paroli pri la Universala Kongreso kiel la kongreso de Barselono aŭ la Universala kongreso en Madrido, sub la diktaturo, aŭ la Universala , aŭ la kongreso en Valencia, sed la granda sukceso ja estis Don Quijote.
En la venontaj numeroj Kajeroj el la Sudo publikigos artikolojn pri la infaneco en Thailandio aŭ la instruado en Hispanio.
Johano Antono,
Prezidanto de HALE