Folioj de Hispanio, de Mateo Bevilacqua

Mi estas ruĝulo!
(kaj kun du ovoj)

Mi estas ruĝulo. Mi estas ruĝulo, de antaŭ mi naskiĝis. Kial? Nu, estas du gravaj kialoj, kiuj ankaŭ estas objektivaj: mia sango estas tute ruĝa, kaj ankaŭ mia koro estas, kaj ĉiam estis, je mia maldekstro.

De ĉiam mi opiniis, ke ĉiu homo havas rajton al sia propra eldiro, eĉ se erara. Eĉ se manka. Eĉ se turpa. Eĉ se —mi kuraĝu diri— fia. Ĉefe pro tio, ke mi —eble arogante— ĉiam pensis, ke mi povos pensi kaj repensi pri tiuj argumentoj metitaj antaŭ min, kaj mi finfine povos trovi pli bonan argumenton, kiu pruvu, ke la mondo apartenas al ĉiu homo, ne sole al tiuj, kiuj posedas ideologion, ĉu religian, ĉu politikan, ĉu malferman, ĉu subgrundan. Kaj mi fiere povas aserti, ke ĝis la momento, mi ĉiam sukcesas. Sed se mi iam malsukcesas, mi certe trovos tiun trezoron, kiun ideologiisto diras, ke li aŭ ŝi posedas!

Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis en tiu mirinda dissendolisto, Esperanto-en-Hispanio, al kiu devus aliĝi ĉiu esperantisto kun retaliro en la mondo, ne sole hispana, ĉar ĝin plenplenas humuro kaj esperantismo. Se oni vidus ĝin el ekstere, oni eble povas obĵeti al kelkaj el la diraĵoj, sed se oni scias, ke temas nur pri eta aro da amikoj, oni povas kompreni, ke okazas nur klopodo de humuraj homoj, kiuj deziras vivigi la liston. Bedaŭrinde, kelkaj el ili listanoj ne sufiĉe bone regas nian belan kaj klaran lingvon, kaj pli ofte ol dezirinde falas en la hispanan por dubesence uzi kelkajn vortojn, en sia senĉesa serĉo da humuro kaj bontempopasigado...

Nur tiel oni povas kompreni tiun mesaĝon, de nia ekskamarado —eksa nur pro tio, ke mi ne plu sukcesis malbarigi mian eniron en SAT—, S-ro Petro Hernández, el Madrido. Ni relegu kelkajn el la perloj de li dediĉitajn al mia humila persono:

De: Pedro Hernandez
Responder a: esperanto-en-hispanio@yahoogroups.com
Para: esperanto-en-hispanio@yahoogroups.com
Asunto: Re: [esperanto-en-hispanio] CURSO DE ESPERANTO
Fecha: Wed, 12 Oct 2005 13:03:36 +0200

Jesueto, ne estas bezonate, ke vi pruvu, ke via intelekta nivelo estas ŝualta, ĉar ni ĉiuj jam scias tion. Aldone, mi ne scias, ĉu vi jam rimarkis, ke ĉi tiu listo ne plu funkcias ĉar la ceteraj partoprenantoj estas ĝis la ovoj pri viaj stultaĵoj kaj insultoj.

Evidente, la hispana esperantista movado fartus multe pli bone se vi dediĉus vin al Volapük aŭ Ido, ĉar via ĉeesto en forumo kiel ĉi tiu estas la plej bona afero por tio, ke tiu, kiu komencas studi la lingvon kaj montru sian nazon ĉi tie, decidu ne plu scii iam ajn pri lingvo parolata de elkora menshandikapulo kiel vi.

Vi dediĉu vin al viaj falangoj kaj patrigloroj kaj malaperu, la Esperanto movado dankos vin eterne. Kaj se tio, kion vi ŝatas estas fiki aliulojn, vi plej bone iru en seksovendejon kaj aĉetu tion, kion vi volos por solumi.

Ni devus repensi krei novan forumon, sed kun «aktiva» prizorganto, por eviti la ĉeesto de idiotoj kiel vi.

Putriĝu,

Petro.

Nu, al tiuj, kiuj ne konas Petron, ne estos evidenta la humuraĵon, ĉar li vere estas bonkora homo, kiu neniam eĉ revus insulti homojn, multe malpli esperantiston. Sed oni devas vivigi la liston, kaj li vere perfortis sian naturan ĉarman emon, kaj li produktis tiun majstroverkon da cinikeco kaj humuro.

Certe, estas alia mesaĝo de iu Davido, el Malago, kiu kaŝiĝis sin sub la nomo Jesuo me la Pelas, kaj diris tion:

De: Jesuo Me la Pelas
Responder a: esperanto-en-hispanio@yahoogroups.com
Para: esperanto-en-hispanio@yahoogroups.com
Asunto: Re: [esperanto-en-hispanio] CURSO DE ESPERANTO
Fecha: Wed, 12 Oct 2005 11:28:19 +0200

Okazas, ke vi estas ovtuŝulo perfekta, kaj fojfoje vi ŝajnas pli stulta ol Ĥesulín de Ubrike [fama taŭristo]. Ĉu vi ne povus, same kiel ĉiuj faŝistoj, resti spektante la armeoparadon levante vian brakon, kvazaŭ vi haltigu taksion? Pri kio temas via agado, krom fikigi ĉiujn kaj ĉien?

Vi povus instrui kurson por marsanoj kiel vi, anstataŭ insulti ĉiujn aliajn.

Saluton neniel elkoraj,

David el Malago

Oni rimarku la vortoludon inter «marsano» kaj «mursjano», kiu estas pli proksima en la hispana (marciano kaj murciano). Mi ege ridis pri tio.  Mi ne komprenas, tamen, la rilato inter faŝistoj kaj mi, kiun ekskamarado Davido volas starigi. Tio paligas, certe, sian humuraĵon. Sed espereble li klarigos tion iam en la dissendolisto.

Mi ne povas diri, ke mi ne kontribuis al tiu blagado, ĉar certe mi respondis al serioza mesaĝo de S-ro Petro Hernández, per kiu li sciigis al ni pri tiu kurso de li instruata nun en Madrido, kaj pri kiu mi sincere esperas sukceson, per iomete ŝercema paragrafo:

Responder a: esperanto-en-hispanio@yahoogroups.com
Para: esperanto-en-hispanio@yahoogroups.com
Asunto: [esperanto-en-hispanio] CURSO DE ESPERANTO
Fecha: Wed, 12 Oct 2005 11:13:38 +0200
Merkrede, je la 2/10/2005 09:46, Petro Hernández diris:
>La kurso, kiun mi estas instruonta,
>komencas ĉi tiun sabaton je la 11:00 horo, kaj
> daŭrigos ĉi tiun sabaton ĝis Kristnasko, laŭ tio,
>kion ni decidis... Klasoj okazos en
>Librovendejo Muga, c/Pablo Neruda, 89
>(Vallecas)....

Vi ne diris ĉu ĝi estas nur por ruĝuloj, aŭ se aliaj ankaŭ povas iri. Ĉar povas okazi, ke vi eksigu ilin aŭ peti, ke oni forprenu ilin laŭ dekreto, same kiel vi (kaj amikoj) faris en SAT pri tiuj, kiuj ne konsentas pri viaj dubesencaj ideoj.


Elkorajn salutojn,
Jesuo de las Heras.

Jes, mi povas kompreni, ke ne ĉiuj homoj sindetenis tiom dure, je la momento esprimi humuron, same kiel mi, ĉar mi uzis nek falsan nomon, nek insultojn. Sed certe ni hispanoj scias, ke tio estas humuraĵo hispana, kiu multe ridigas nin je niaj hejmoj, eĉ se ni devas klarigi pri tio publike, honore al eksterlandanoj, kiuj komprenas ne tre bone nian apartan humursenton.


Muziko: Folioj de Hispanio, temo variita de italo Mateo Bevilacqua (1772/1849) por du gitaroj, kaj midigita de mi.

Regreso lega ~ Numero 68-a ~KajerojProgreso lega
Vilno, la litova perlo.

Venontfoje ni parolos pri la Litova Kongreso.