Informas la Prezidanto

Prezidanto de HALE

Kara legantoj! Kvankam aperas en tiu ĉi numero de Kajeroj el la Sudo artikoloj pri la Papo, pro manko da spaco ne aperas kritikaj artikoloj pri li kaj lia regado: en la venonta numero aperos tiaj artikoloj.

Ni volas malfermi la revuo al sociaj temoj kaj en tiu ĉi momento ni laboras en artikoloj pri la infana prostituado, kiu okazas en Tailando kaj aliaj aziaj landoj.

La Gazetoteko Lanti pliboniĝas, ĉar nekonata samideano lasis nin ekzemplerojn de Popola Fronto, kiuj SATanoj, HALEanoj kaj ĉiuj ajn aliaj povas legi..., senpage! Vere tio kostas mono, sed HALE pagas dume kiam ni povos.

Plaĉus al ni, ke en interreto vi povas legi artikolojn kiu estis skribita dum la Hispana intercivitana milito, tiujn, kiujn oni trovas je Popola Fronto, kaj ke vi povas senti la aeron de la malvenko kaj la aero de la iluzio por la estonteco.

En la Landoj de la ideoj ni trovas la verkon de Kaplan, usona ĵurnalisto, kiu verkis Vojaĝo a la estonteco de la Imperio.

Ekde nia liberpenso, HALE zorgigas nin pri la estonteco de Usono kaj la kapitalismo: la demando estas Ĉu en la estonteco ni loĝos en getoj? La libro diras nin ke en Usono la usonanoj loĝas en apartaj kvartaloj.

En tiu ĉi momento mi ricevas Sennaciulon. Mi legas kaj aperas artikolo de SATeH, kiu havas multajn malprecizigojn, kiuj igos min unue verki artikolon pri tiuj eraroj, kaj poste mi sendos ĝin al la redaktoro de Sennaciulo por ke li publikigu ĝin kiel rajto de repliko; kaj se Sennaciulo ne aperigos mian laŭleĝan replikon, ĝi estos publikigata en Kajeroj el la Sudo.


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan