Vetkuro de Helikoj, aŭ kiel klerigi sin plej rapide

Helikoj estas afablaj bestoj. Ili manĝas laktukon, lakton kaj tukojn, ili neniam fekas sur razenoj, kaj krome estas hermafroditoj. Pro tio, ke ili ne ciumas inter si, ili ne konas naciismajn problemojn, kaj tute ne suferas pro la kapitalisma posedo de sia konko. Helikoj estas la plej sekvindaj ekzemploj, ĉar ili absolute fajfas pri landlimoj, kaj ankaŭ ne vivas en sakoj funde de la maro. Ili ne spertas la akrajn dividojn inter dekstro kaj maldekstro, faŝismo kaj komunismo, raŭmismo kaj finvenkismo aŭ aliaj same senbazaj ismoj, ĉar por ili la supo ĉiam estas malvarma kaj malneta.

Heliko klerigas sin plej rapide.

Tamen tio ne estas la kerno de mia drupa argumentado. Ĉiuj homoj rajtas vivi kaj paroli, ĉar la statuto de SAT estas respektinda dokumento, ĉefe por membroj de tiu asocio. Kiam oranĝo iĝas griza, oni ne timu karesi kuniklon per duonputra piro. Kaj jen alvenas la ĉefa punkto en mia rakonto. Kial organizi vetkuradon inter helikoj? Fakto estas, ke Esperanto estas facila lingvo. Sed oni ne povas nei, ke puloj estas insektoj, dum duflankuloj ne ĉiam estas prabuŝuloj. Tio kompreneble ne koncernas la ĥordulojn kaj la ananasojn, sed mi petas pro tio ilian plej sinceran pardonon. Nenio povas forpreni de mi la amikan manon, kiun prezentas al mi tiu polvokovrita ŝranko. Pri komputiloj kaj azenoj ni ne tro longe teoriumu, ĉar tio montriĝas absolute senutila kaj eĉ ĝena por tiuj, kiuj prave opinias, ke ekzistas pli gravaj temoj por trakti. Samtempe en la leterkesto, foje okazas ke ni ricevas nepetitajn reklamojn, sed tio estas la ĉefa kulpo de la hispana kapitalismo. Fakte mi eraras, kaj esprimiĝas kiel reakcia burĝa naciisto uzante tiun esprimon, ĉar ĉiuj scias, ke barbo ne havas fadenojn. Tial mi plej humile pardonpetas al ĉiuj virusoj kaj bakterioj, kiujn mi nevole insultis. Ili certu, ke mi estonte provos rilati al ili plej kamaradece, sen neniam peti monan kompenson por tio. Alia grava punkto estas, ke neniu ĝis nun klare pruvis, ke Jesuo estas la filo de Dio. Ja en tiu tempo ne ekzistis DNA analizo, kaj la fakto, ke vulpoj frandas maizon ne devas forgesigi, ke tritiko ne estas hordeo. Tamen, por ne tro tordi mian argumentadon, mi substreku, ke kadukiĝo ne ĉiam estas signo de supemo, dum la supereco de hipopotamo kompare al boltilo estas evidenta laŭ estetika vidpunkto, kaj ankaŭ laŭ la plej elementaj reguloj de moralo kaj dececo. Mi ne aŭdacus kredi, ke nur mi ĝis nun alvenis al tiu konkludo, kvankam estas certe, ke tio estas super la komprenkapablo de kvinjara infano. Oni ja ne rajtas senbaze aserti, ke maraj kolbasoj estas malpli progresemaj ol groenlandaj strutoj. Tio ankaŭ ne signifas, ke la limo de esprimlibereco troviĝas inter la klavaro de komputilo kaj la kravato de usona pulo, sed tio tute ne respondas al la kutima difino pri la temo, kaj pro tio mi ne timas daŭrigi la argumentadon. Estas ankaŭ vere, ke kameloj jam delonge ne plu vivas en Francio, kvankam historiaj pruvoj mankas por scii, ĉu ili malaperis el tio antaŭ ol post la lastaj dinosaŭroj. Ja neniu el ni troviĝis tie por vidi, kaj krome la falsado de arĥivoj estas tute ofta en la dokumentejoj, kiujn prizorgas fadenvermoj, pro la simpla fakto ke tiuj ĉi ĝis nun ne havis la eblecon legi la usonan konstitucion.

Denove mi volas substreki, ke oni ne miskomprenu min. Ĉiuj anoj de HALE ĝuas mian plej grandan respekton. Mi ne dubas, ke kelkaj ne plene komprenos ĉiujn fajnaĵojn de mia argumentado, sed mi restas je la dispono de ĉiuj por klarigi pliajn malkarajn punktojn. Oni ne forgesu, ke ĉiu aserto meritas longan pripensadon, kaj devas esti refutita per vortoj kaj ne per la sensenca argumento, ke tio estas nekomprenebla ĵargono. Ja tio klare signifus, ke esprimlibereco havas limojn, kaj tion mi nepre ne povas akcepti. Nenio estas al mi pli kara ol la fakto, ke ĉiu rajtu senbremse esprimi sin pri diversaj temoj. Do, tio ankaŭ pravigas la aserton, ke oni tute ne rajtas uzi perforton por kuirigi nudelojn. Tio estus absurda sensencaĵo, kiu nur ebligus pluan prosperon de dogmoj, kiujn ni ĉiuj devas plej firme kaj plej draste kontraŭbatali, ĉar dogmoj signifas la malon de esprimlibereco.

Mi ne volus konkludi tamen sen reveni je la ĉefa punkto de tiu ĉi artikolo. Ja, kial okazas vetkuroj de helikoj ? La demando estas malfacile respondebla, ĉar dokumentoj pri tiu temo estas ja malabundaj. Tiu temo ĉiam estis cenzurita de ĉiuj diktatoraj reĝimoj ĝuste pro la fakto, ke ĝi estas unu el la ĉefaj ĝermoj de esprimlibereco. Kaj por estingi la ĝermon rekte en la skatolo, nenio estas plej efika ol la sesa kruro de araneo, ĝuste pro tio, ke ĝi rilatas tute neŭtrale al la temo, kaj tial subtenas absolute neniun dogmon. Ja dogmoj estas vere danĝeraj por la omaroj, kaj pravigas ankaŭ la skismemon de salikokoj kiam temas pri kritikado de historiaj manipuloj. Oni ja ne rajtas forgesi, ke la plej grandan konfuzon produktis la krima subteno de ĉiuj diktatoroj fare de la tria leĝo de Avogadro. Mi ne citas tiun fakton por nebuligi la debaton, kiu ja estas jam sufiĉe densa kaj pripensiga, sed ankaŭ pro la fakto ke mi ĝis nun neniam renkontis senharan mamuton, kiu kapablus raporti al mi precize kaj supertendence pri la evento. Ja estas nekontestebla fakto (pri tio almenaŭ ĉiu konsentas, eĉ se denove, estas tre malfacile ĉerpi precizajn informojn pri tio pro akra cenzurado), sed nun estas absolute certe, ke kamelo havas kvar krurojn, almenaŭ ĝis kiam oni fortranĉos unu el ili, kio povas okazi en kelkaj ekstremaj kazoj, sed tamen estas malkonsilinda, kaj malfavora al la estigo de pozitiva serena debato.

Nu, eble venas nun la tempo por konkludi, kvankam post unu estas du, kaj post tri estas kvar, dum ses kaj du neniam estas pli ol ok. Tio konsistigas la ĉefan punkton de mia argumentado. Eĉ se ne eblas nei tiel simplan aferon, okazas, ke je la nomo de mi ne scias kiu dogmo, kelkaj kredas sin pretaj ne esprimi tion. Evidente mi ne estas certa, ke tiu argumentado plene konvinkos vin. Tamen mi certas, ke kun ioma bonvolemo vi sukcesos almenaŭ kompreni, kion mi celis. Tio jam estus granda paŝo, ĉar el provo kompreni la aliaj venas toleremo kaj esprimlibereco, kiuj estas la plej efikaj armiloj kontraŭ dogmoj kaj malamo. Tamen oni ne miskomprenu la vorton armilo. Mi tute ne aprobas ian ajn formon de perforto, kaj absolute senrezerve kondamnas ĉiujn militojn, eĉ se montriĝas, ke kelkaj el ili estas neeviteblaj, pro tio ke foje sakemuloj ne akceptas, ke aliaj homoj malsamopinias kaj prezentas argumentojn al ili ne konataj. Tio estas la plej certa paŝo al maldemokrateco, kaj tion mi absolute kondamnas, ĉar manko de esprimlibereco estas la unua paŝo al faŝismo, kiun ni nepre ĉiuj devas kondamni per raciaj argumentoj, ĉar infana supraĵa ignoro de la temo povus provoki gravajn problemojn.

Ĉu utilas aldoni ion? Evidente jes, se tio povas alporti ioman klarecon al la debato. Pro tio, ke mi estas tre ĝentila kaj afabla homo, mi neniam rifuzos doni manon al amiko, eĉ se tiu ĉi foje havas opiniojn kontraŭajn al la miaj? Tio certe estas la kerno de esprimlibereco kaj de kontraŭdogmisma supertendenceco, tial mi sincere ĝojas pri la fakto, ke troviĝas komprenemaj homoj por subteni miaj asertoj. Evidente la anasidoj rajtas plu naĝi meze de la lago, sed kreskante ili fariĝos plenkreskaj birdoj, kapablaj flugi memstare super la tumulta maro de dogmoj el la ĉiutaga mondo. Per tiu novakirita matureco ili certe montros la vojon al ni, kaj mi tute ne dubas, ke eĉ se kelkaj ne bone komprenis miajn vortojn, neniu insultos min, kaj ĉiuj provos trankvile diskuti ĉiujn  miajn asertojn per pruvitaj faktoj, kaj ne per malestimaj bombastaj vortoj, kiuj nur pruvas ilian maltoleremon kaj nekomprenemon. Mi plej sincere restas je la dispono de la legantoj de Kajeroj el la Sudo, kiu emos havi pli detalajn informojn pri la temo. Diskuto ĉiam eblas, kaj instruas la kleriĝemajn homojn. Tial ĉiujn komentojn mi pridankos, eĉ se malfavoraj.

Vinko MARKOV


Relegu ~ Kajero 65ª, januaro de 2005 ~ Kajeroj ~ Nova artikolo