Karaj kamaradoj,
Mi profitas ĉirkaŭvojon por sendi al vi mesaĝon okaze de la inaŭguro de via ĉi-jara kongreso.
Mi bedaŭras ne povi esti tie kun vi hodiaŭ, sed mi ĵus revenis el Ĉinujo kaj baldaŭ devas iri al Bilbao.
Mi salutas vin kiel ano de SAT kaj ano de UEA samtempe sed ĉefe kiel esperantisto. Mi kredas ke la asociaj limoj kaj malkonsentoj inter asocioj ne devus malhelpi nin kunlabori pri komunaj temoj.
Mi konsentas, ke mi neniam vere komprenis la strukturon de SAT, sed nun mi komencas kompreni ĝin kaj pro tio mi alvokas al la simplaj SAT-anoj, ke ili bonvolu konsideri ke SAT devas fariĝi la gvidanto de ĉiuj esperantistaj maldekstremaj kaj progresemaj movadoj en la mondo. Mi ne vidas aliajn eblecojn por doni sencon al SAT.
En mondo, en kiu la ununura kapitalisma penso provas, ĝis iu grado kun sukceso, establi sian regadon de la mensoj de la publiko, ni devas evidente esti ĉe la flankoj de la rezisto-movadoj kontraŭ perforta tutmondigo.
Mi ege ŝatus se ni povus starigi kunlaboron inter SAT kaj UEA laŭ kiu SAT plenumus la rolon de gvidanto de ĉiuj kampanjoj, kiuj por UEA estas tro malneŭtralaj. Mi pensas unuavice pri agadoj ĉe Mondaj Sociaj Forumoj.
Ne estas konkurenco inter SAT kaj UEA. Mi ne laciĝos rediri tion. La plej granda bonŝanco por UEA estus tre forta SAT. Mi konas la ideon, laŭ kiu SAT estas per-esperanto organizaĵo, kiu ĉefe utiligas Esperanton por la klasbatalo. Sed la limoj inter per-esperanta organizaĵo kaj por-esperanta estas tre pli malsolidaj ol oni imagas.
Estas spaco por kunlaboro. Ni kaptu tiun ŝancon!
Permesu al mi citi kelkajn vortojn el mia parolado okaze de la malfermo de la tiel nomata Simpozio Nitobe dum la UK en Pekino. Ĉu ili ne montras ke ni batalas la saman batalon?
Esperanto estas lingvo kaj ĝi signifas malsamajn aferojn por malsamaj homoj, sed ekzistas unu kerna respondo: oni okupiĝas pri Esperanto, ĉar oni estas milda kaj paca okupiĝanto pri lingvoj kaj kulturoj sed kun tre forta, obstina, foje mania, sento pri justeco en internaciaj rilatoj.
Justeco kaj egaleco inter la homoj kaj la popoloj estas la rokoj, kiuj estas la bazo de nia tuta konstruaĵo.
Sed bedaŭrinde tiu mensostato ne ŝajnas esti ĝenerala en la mondo kaj eĉ ĝi ŝajnas iĝi pli kaj pli malmoda, en ĉi tiu periodo en kiu postmoderneco akiras pli kaj pli la konturojn de antaŭmoderneco, de la eŭropa mezepoko en kiu forto, perforto kaj fortaj regantoj havis ĉiujn rajtojn kaj la normalaj homoj rajtis nur obei. Nun, kontraste kun la Meza epoko, oni rajtas ankaŭ rigardi televidon.
Certe estas eble en la homa naturo provi regi aliajn kaj preni la maksimuman eblan profiton al si mem, sendepende de moralaj, etikaj, ideaj konsideroj. Sed mi kredas ke en la homa naturo estas ankaŭ samtempe aspiro al la belo, al la bono, al la justo.
La parolantoj de la internacia lingvo Esperanto dum la tuta pasinta jarcento agis en la mezo de militoj kaj internaciaj streĉaj rilatoj per klopodoj revenigi la homaron al sentoj de toleremo, de rekono de malsameco, de provo interkompreniĝi kaj kompreni la motivojn de la alia flanko.
Tia estas nia historio kaj pri ĝi ni fieras.
Kaj SAT kaj UEA ambaŭ estas parto de tiu historio. Ni restu indaj je ĝi!
Multajn bondezirojn por via kongreso!