Mi ĉiam vidis Ĉinion kiel ion foran kaj fantazian, ne atingeblan de mi, krom sonĝoj aŭ revoj miaj intimaj. Tamen, lastan someron mi povis viziti tiun mirindan landon kadre de la 89-a Kongreso de Esperanto. Multajn aferojn mi povus diri pri tiu evento, sed mi ne povus apartigi la homajn vivspertojn, per kiu mi enriĉiĝis tie el la esperanta evento ĉijara.
Kie komencas la persona, subjektiva travivaĵo, kie finas la objektiva raporto pri tiu evento? Mi konscias, ke eble la posteco prenos ĉi tiun eseraporteton kiel sola atestilon restantan (—certe pli bizaraj aferoj jam okazis!)—, sed eĉ starante sur la piedoj de posteuloj, mi certe preferus ankaŭ koni iomete pri la apartaj korbatoj, kiujn averaĝa esperantisto sentis tiam, kiam li unuafoje rendevuis kun milijara lando, mirlando de Marko Polo, prisopireska Ĉinio.
Do, ne ĝenas min veni antaŭ vi, samideanoj, kaj esti ĉifoje subjektiva, partia kaj korinklina al tiu lando, kie mi estis feliĉa dum kelkaj horoj, kiuj ŝajnis minutoj, eĉ se vere ili entutis semajno.
La unua afero, kiu impresis min pri la lando de la sunleviĝo estas la granda toleremo, kiun mi observis surterene, kiu anticipis al mi tuj de kiam nia aŭtobuso venis de la flughaveno al urbego Pekino: ŝoforoj ne akre kriis unu la alian, kiam oni rapidis subite antaŭ la propra veturilo, sed discipline oni malrapidiĝis iomete, tiel ke la alvenanto ne koliziu.
La alia sento, kiun oni havas en Ĉinio, estas amaseco: ĉie estas multe da homoj en tiu lando. Eĉ en la murego, eĉ esperantistoj, ni estis multaj. Tiom multis ni esperantistoj tie, ke oni ade laŭparoligis La Esperon dum horoj, je nia vizito al la fama Murego de Ĉinio, proksime de Pekino.
La kongresa temo estis Lingva egaleco en internaciaj rilatoj, kaj estis gvidata, kiel kutime, de Humphrey Tonkin, kaj ni prilaboris ĝin dimanĉon, mardon kaj ĵaŭdon. Finfine, ni venis en interkonsenton, kiu produktis la tiel nomitan Pekina Deklaro:
Traktinte la temon «Lingva egaleco en internaciaj rilatoj»,
Notante, ke la jaro 2004 markas 50 jarojn da oficialaj rilatoj inter UEA kaj Unesko,
Memorante, ke rezolucioj de Unesko notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo kaj rekonis, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko,
Notante la «Raporton pri Homa Evoluigo 2004» de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu asertas, ke la libereco de esprimado kaj la uzado de lingvo estas nedisigeblaj,
Alte taksante la agadon de la ĉina registaro, kiu, cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto, konforme al la spirito de la rezolucio de Unesko,
DEKLARAS
Ke demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj,
Ke estas bezonata nova internacia lingva ordo, kiu garantiu egalecon, diversecon kaj demokration en lingvaj aferoj kaj efikan komunikadon inter nacioj kaj aliaj homgrupoj lingve malsamaj, ĉar en la nuna monda lingva situacio, kun kreskanta superrego de iuj lingvoj super aliaj, ne eblas realigi tiujn principojn,
Ke neŭtrala komuna lingvo estu kerna elemento en tiu ordo, por atingi unuecon en diverseco inter la diversaj lingvoj kaj kulturoj je internacia nivelo,
Ke sekve la internacia lingvo Esperanto, pruvinte dum pli ol cent jaroj siajn utilecon kaj praktikecon, meritas seriozan konsideron fare de internaciaj organizoj, ties membro-ŝtatoj kaj ĉiuj personoj kaj organizaĵoj de bona volo, kiuj respektas kaj deziras pacon kaj pacan kompreniĝon en egaleca etoso en nia hodiaua mondo,
Ke por krei novan internacian lingvan ordon, kiu kontribuos al internacia kompreno kaj mondpaco, necesas forte subteni la enkondukadon de Esperanto en lernejojn, konforme al la spirito de la Unesko-rezolucioj, ĉar tio faciligas lingvolernadon ĝenerale kaj antauenigas internaciecan aliron al la mondo.
Pri la ceteraj eroj de la Kongreso de Ĉinio, ni lernos la venontan Kajeron.