La 77-a Kongreso de SAT, kunveninta de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2004 en Bratislavo,
- lanĉas solenan alvokon al la registaroj de landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke ili rapide subskribu ĝin, por ke universaliĝu tiu Konvencio pri la detruo de kontraŭ personaj minoj kaj pri la malpermeso de ilia uzo, produktado kaj stokado;
- emfazas la nepran neceson de kultura kaj kleriga laboro por batali kontraŭ nescio kaj dogmemo, kiuj estas gravaj obstakloj al paca kaj senperforta forigo de la nuna fia sociordo;
- atentigas, ke vortoj kiel “klasbatalo”, “kamarado”, “socialismo”, “laboristo”, kvankam ilin misuzis diversaj reĝimoj kaj sociaj grupoj, priskribas daŭran realecon, kaj ke estas tasko de nia asocio redoni al tiuj vortoj ilian ĝustan signifon;
- alvokas ĉiujn progresemajn esperantistojn aliĝi al SAT kaj kunagadi en ĝi;
- alvokas progresemajn neesperantistojn kunhelpi per siaj propraj rimedoj por levi la nivelon de la mondskala perlingva komunikado ĉe la laboristaro, por kiu celo Esperanto prezentas la plej taŭgan solvon.
La 77-a Kongreso de SAT, kunveninta de la 14-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2004 en Bratislavo, alvokas la SAT-anaron,
- helpi per lingva kontrollegado por certigi la kvaliton de la eldonaĵoj de SAT;
- kunlabori en la nun fondita Poresperanta Fako de SAT;
- kunhelpi riĉigi la kulturpaĝojn de SAT;
- solidarece helpi al kamaradoj sen retaliro per laŭpeta disponigo de la jam pretigita materialo;
- diskonigi publike la situacion de la malliberigitaj PORTOS-anoj.
La Kongreso alvokas la membrojn de la SAT-frakcioj diskonigi SAT en siaj respektivaj politikaj medioj kaj raporti pri siaj agadoj en sia frakcia rubriko en Sennaciulo.
Ne forgesu, ke SAT estas unuavice la SAT-anoj. Pensu, diskutu kaj poste mem plenumu viajn agadproponojn!
Imperiismo —for de Irako!
- La rekta koloniismo ne taŭgas por moderna imperiisma ŝtato, kiu preferas regi nerekte, per sia ekonomia potenco, malantaŭ kiu ĉiam staras ĝia milita kapablo. Tial la registaroj de Usono kaj Britio nun serĉas strategion por eliri el Irako.
- Sed la rapidecon de tiu eliro pli kaj pli regas ne la imperiisma volo, sed la kreskanta opozicio al la okupacio, ĉu de la popoloj de Usono, Britio kaj ceteraj membroj de la “koalicio de la volantoj”, ĉu de la ribelanta popolo de Irako.
- La imperiismo ja estas la ĉefa kaj komuna malamiko de la laboristaro kaj popolo de Usono, Britio kaj Irako. Defendante la naciajn rajtojn de la Iraka popolo, la laboristaro de Usono, Britio ktp malfermos la vojon al sia propra memliberigo.
- Ni vokas al la laboristaro de Usono, Britio kaj iliaj aliancanoj malebligi per ĉiuj necesaj rimedoj la okupacion, kaj kaŭzi la retiriĝon de la imperiismaj trupoj.
- Ni vokas al la trupoj de Usono, Britio kaj iliaj aliancanoj rifuzi esti uzataj en tiu ĉi maljusta milito por imperiismaj celoj.
- Ni vokas al la laboristaro de Irako prenu en siajn proprajn manojn la lukton kontraŭ la okupacio, por la politika sendependeco de Irako. Ne lasu la gvidadon de tiu ĉi demokrata lukto al la profunde maldemokrataj fortoj de la politika islamismo — ĉu sunaisma, ĉu ŝijaisma. Tiuj fortoj, se ili atingos la regopovon, estos preta buĉi la laboristaron kaj kripligi ĝian movadon, kiel jam okazis en Irano post la revolucio de 1978.