Jen nomo kaj homo, kiun hodiau ni omaĝas: José Mª, ĉefa motoro, fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia konstanta laboro por Esperanto, naskita en Callosa de Segura (Alakanto) la 27-an de Aŭgusto 1920, kiam Esperanto ankoraŭ komencis adoltan aĝon, kaj transformiĝis en vivantan lingvon de vivanta internacia kolektivo. Li studis en publika lernejo, kaj esperantistiĝis en la unuaj monatoj de 1936, kiam en la hispana esperanta movado, regis homoj amarkoraj pro la arbitraciaĵoj, kaj José Mª, pacema homo, kiu estis kaptita korplene de la brilanta heleco de nia “interna ideo”, devis sperti kiel baza soldato de la Hispana Respubliko en 1938, la ampleksan kaj doloran katastrofon de la unua frontvico en Teruel, kaj inter batalo kaj ripozo li propagandis nian internacian lingvon, kaj estis ofte kaj valoras trakti kiel kun iu vizaĝ-al-vizaĝe, mane la pafilon kaj esperantan gramatikon, disvastigis nian idealismon; sed laŭ propa deklaro al mi, li neniam pafis rekte kontraŭ malamiko.
Li edziniĝis al Dolores Egea Estañ kaj ambaŭ starigis sian hejmon, kie naskiĝis kvin gefiloj, inter ili José Miguel, ŝatata samideano de ĉiuj ni.
Lia edzino lerta kaj sindonema al nia afero kiel la edzo, suferis la ebriecon de la esperantismo, kaj nia Hispana Esperanto Federacio pro ŝiaj multaj meritoj, ŝin rekompencis per la jara premio Klara Silbernik, en la Kongreso de Murcio, destinata al edzino de esperantisto, kiu akiris gravajn meritojn en la laboro por Esperanto.
José Mª tuje kaj inde sekvis niajn idealojn kaj aktive partoprenis en nia Movado laú ĉiuj niveloj: Loka, nacia kaj eksterlanda. Fidele jam por ĉiam al nia afero, kaj ekprofiliĝis lia fekunda agado por disvastigo de Esperanto kaj li estis unu el la esperantistoj, kiuj post la intercivitana milito multe strebis por restarigi la Esperantan Grupon de Callosa de Segura. Peranto de SAT de 1963 ĝis 1969.
Gvidanto de kursoj, José Mª aktive partoprenis kiel instruisto de la Supera Kurso en la kampanjo de ILEI-Hispanio, por instruado de Esperanto al hispanaj docentoj. Li prezidis ĝis sia bedaurinda forpaso la Esperantistan Grupon de lia urbo. Estrarano en 1971 de la Organiza Kongresa Komitato de la 31ª Hispana Esperanto-Kongreso en Alakanto. Kunfondinto de HALE, kies unua prezidanto li estis, li organizis je 1992 la 3ªn Kongreson de la Valencia-Murcia-Federacio, okazinta en Callosa de Segura. Okaze de tiu kongreso la urbestraro de la menciita urbo eldonis libron en la hispana lingvo, “60 años de Esperanto en Callosa” (Sesdek jaroj de Esperanto en Kaljoso), verkita de nia kara samideano Antonio Marco Botella de kie mi ĉerpis la plej multon de tiuj ĉi vortoj. Iniciatinto kaj organizanto de antaŭ dudeko da jaroj, de la seninterrompaj Renkontiĝoj en la pinarbaro de la marbordo de Guardamar de l’ Segura dum la monato de Septembro. Kaj ankau li estis Kasisto de Hispana Esperanto-Federacio.
José Mª baldaŭ rimarkis ke inter la naciaj kaj la Internacia lingvoj ekzistas nur unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo. Dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio tra la tuta mondo. Kiam amase oni eklernos la Internacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas ne al lernado de kiu ajn fremda nacia lingvo, sed al lernado de la propaj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan pozitivan spiritan revolucion, kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo.
Kaj por fini nian omaĝon, kaj por sekvi la spiriton de nia José Mª, ni devas sciigi al homoj ke Esperanto proponas komunikadon sen diskriminaciado. Sen ĝia utiligo la premo de la ekonomiaj fortoj neeviteble devigas la homojn, konscie aŭ nekonscie, disvastigi la lingvon de la ekonomie fortaj kun ĉiuj malavantaĝoj por tiuj, kiuj ne denaske parolas ĝin. La esenca problemo tamen estas konsciigi, ke almenaŭ parto de la solvo ekzistas kaj funkcias: ESPERANTO.
Kaj nun permesu al mi legi poezion kiu nia Antonio Marco Botella, naskita en la sama urbo kaj amiko ekde la infaneco de José Mª, sendis al mi por ĉi tiu omaĝo:
Al vi, amikoj-esperantistoj, kaj al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni honoru la memoron de niaj multmeritaj forpasintaj samideanoj, Francisco Sánchez Antón kaj José Maria Bernabeu Franco, ambaŭ alakantanoj, per leviĝo el niaj seĝoj kaj adiaŭi lin kun la vortoj de nia plej elstara hispana esperantisto, Vicente Inglada Ors, al la memoro de eminenta esperantisto: