Antaŭ kelkaj monatoj mortis Salvador Gumá, centtrijaraĝa. Li estis la plej aĝa esperantisto, kiu vivis en Hispanio, kaj li konis Esperanton de junaĝo. Li verkis multe da rakontetoj en Esperanto, kiel tiu, kiun ni publikigas je la dorso de ĉi tiu paĝo, kie li ridindigas la muzikan konon de vilaĝaj dancantoj.
Sed ni ĉiuj ŝuldas al li la multjaran korektadon de magazinoj, kiel Kajeroj el la Sudo kaj Boletin.
Li estis progresemulo kaj estis persekutata pro liaj ideoj dum la Diktaturo de Generalo Franko.
Kajeroj | ~ | Kajero 59 | ~ | PDF (7ª paĝo) |