Ĉiun numeron, nian kovrilo havas bildon kaj kelkajn vortojn indikante la ĉefajn artikolojn de la numero. Sed ĉifoje, pro la graveco de la mondaj aferoj, ni preferis meti rezonitan averton al registaro de Hispanio. Ĝi certe ne efikis pri la aferoj, kiuj okazis kaj ankoraŭ okazas en Irako. Tamen, ĝi klarigis nian pozicion.

Jen la artikolo:

Averto al registaro

Atoma bombo pardonas neniun Ĉar ciu milito estas fia, ĉar ĉi tiu milito estas politike nekorekta, ĉar mi jam havis tro da mensogoj, ĉar ni estas je la limo de barbareco danke al kaprico de tiuj, kiuj vivas danke al la malsato de la Tria Mondo, ĉar mi jam naŭzigas pri tio, ke oni primokas min, ĉar mi sentegas doloron najbaran, ĉar mi ne toleras, ke oni manipalaciu min, ĉar neniu politikisto reprezentas min kiam temas pri murdi je mia nomo, ĉar mi ne volas, ke miaj impoŝtoj makuliĝu per sango, ĉar pli bonan mondon oni ne povas konstrui per bomboj, sed per helpo neredonebla, per edukado kaj manĝaĵoj, ĉar mi jam naŭzis pri nekomprenemo, netoleremo kaj necivilizemo de tiuj memdiritaj civilizitoj kaj kies malsato pri povo ne havas limon, kaj ili havas povon, kiu amas nur sin mem, kaj viktimigas eĉ tiuj, kiuj havas ĝin, ĉar ili malaltiĝis tiom multe je sia malhomeco, ĉar Irakon armiligegis Okcidento, kaj nun ĝi volas likvidi ĝin kvazaŭ ĝi estu naztukon paperan uzatan, ĉar homa esto rajtas dignecon kaj respekton, esti aŭskultata kaj sentiĝi kunmastro de ĉi tiu mondo, ĉar mi volas, ke la heredaĵo, kiun ni lasu al niaj gefiloj, estu vivebla loko, ĉar demokratio de tiuj malbone diritaj demokrataj landoj devas havi opcion iam, ĉar niaj gvidantoj estas nenio sen ni, ĉar ĉio tio, kaj aliaj kaŭzoj, kiujn mi nun ne kuraĝas diri,
Sekvoj de milito Mi malaprobas ĉiun ajn militan agon de la Registaro de Hispanio, kaj mi deklaras min mala al ĉiu perforta ago kontraŭ la popolo de Irako, kaj rekta kaj ŝajnigita de "kunflankaj efektoj", kiu estas la plej hipokrita esprimo per kiu oni kaŝas murdon de senkulpaj civiluloj.

Muziko: Maltrankvila zorgo, verkita de Ferdinando Karuli la 18-an jarcenton.
Kreita de Jesuo de las Heras la ĵaŭdon 27-an de februaro de 2003.


Al indekso Kajero 58 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Mancheto: kiu faras kion