Laŭdo al blanka papero

Kiom kostas papero blanka? Malmulte, praktike nenion. Neniu homa esto iam ekhaltis pensi pri simpla papero, miri ĝin, senti, ke ĝi mankas al li aŭ ŝi, kiam ne plu estas. Inter papero kun subskribo de la plej bonaj pilkoludistoj de la lastaj cent jaroj kaj blanka papero, kiun oni preferu? Nu, mi preferas la duan.

Blanka papero

Nek la Esti aŭ ne esti, de Ŝekspir, nek la En loko de Manĉo..., de Servanteso, povas kompariĝi al blanka papero. Ĉar perfekta verko tute ne ekzistas, kaj teksto perfekta ne ekzistas aŭ estos iam elpensita; sed la fakto elepensija estas perfekta. Sur papero blanka oni povas esprimi tion, kion oni sentas, tion, kion oni vidas aŭ oni dezirus vidi... Verki estas revi, flugi.

Iam oni elpensis maloportunan ŝercon: "Kio estas blanka papero? Ĉu rajtoj de virino?" Nu, estu tiel, ke ĉiu homo rajtu blankan paperon je la sama grando. Pro tio, kaj pro ĉio, kion mi nun forgesas, pro tio, ke mia estas neperfekta teksto: blanka papero estas libereco mem.

Toloyen
18 9 2002

Muziko: Studo 5-a, de Antonjo Kano, verkita antaŭ du jarcentoj.

Kreita de Jesuo de las Heras la lundon 28-an de januaro de 2003.


El Statuto de HALE Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Remember the Maine!