Jam pagis...

...kelkaj samideanoj sian jarkotizon.

Ĉiun jaron pagas ĉirkaŭ trideko da esperantistoj sian kotizon al HALE, kaj alia neregula deko, kiu ne renoviĝas. Oni kutime faras tion laŭ la jaro, eĉ en decembro. Ni petis en la lasta numero de Kajeroj el la Sudo, ke oni pagu de januaro, se tio ne ĝenas niajn anojn, ĉar tio vere helpas la farantojn de la magazino, ĉar tiukaze ni mem ne devas antaŭpagi por la farado kaj sendado de la magazino al diversaj partoj de la mondo, kaj ankaŭ por la loĝado de la paĝo en nia interreta sidejo. Ankaŭ estas kamaradoj, kiuj pagas la kotizon de aliaj esperantistoj, kiuj ne povas pagi eĉ 6 eŭrojn, pro tio, ke ili vivas en tre deprimitaj landoj de Afriko aŭ Azio.

Sekve, kelkaj HALEanoj jam pagis laŭ la monato de januaro. Ni memoru iliajn nomojn:

Interese estas, ke kelkaj samideanoj ne uzis bankon tiucele, sed normalan koverton kun letero, ene de kiu venis bileto de 10 eŭroj. Ankaŭ, estas kelkaj samideanoj, kiuj pagis por kvin jaroj. Tio estas konvene al ni, kaj ankaŭ al li, ĉar se la prezo de la kotizo plialtiĝos, ni respektos la pagon, tio estas, ni ne petos pli da mono. Ni diru, ke limo al tiu antaŭpago, estu kvin jaroj. Se samideano deziras pagi pli, ekzemple, 150 eŭrojn, ni komprenos, ke li antaŭpagas kvin jarojn, kaj la cetera sumo estas donaco por apogo al nia ideo, se li mem ne avertas nin pri tio, ke la tuto estas donaco.

Sed tio punas sendantojn, ĉar ne eblas pagi ĝuste ses eŭrojn per tiu malnova, plej malmultekosta maniero. Mi proponis en la lasta kunveno de la Estraro de HALE, ke oni plialtigu la kotizon al 10 eŭroj jare, por tio, ke ĉiuj kamaradoj pagu same. Sed mia ideo ne estis plenplene akceptata, male, ĝi estis diskutata kaj malaprobata pro tio, ke plialtigo de kotizo je 40 procento ŝajnas troa. Anstataŭe, oni aprobis alian ideon, malplialtigi la kotizon al 5 eŭroj! Nova kotizo: kvin euxroj!Dekomence mi kontraŭis, sed finfine konvinkis min la klareco de la argumento: ankaŭ estas monbileto de 5 eŭroj, kaj sekve tiuj, kiuj sendas la kotizon per simpla koverto ne plu estas diskriminaciataj, unu eŭro ne estas diferenco, kaj HALEano daŭre povos sendi donacojn al la asocio, same kiel ili faris de ĝia fondiĝo. Fakte, ĉiujare kelkaj el niaj kamaradoj sendas 30 aŭ 36 eŭrojn donace al la asocio. Tio ebligas, ke ni povas pagi la kostojn de la eldono kaj sendado de la magazino, kaj ankaŭ la pagon de la sidloko en Interreto.

Aliflanke, ankaŭ kelkaj kamaradoj pagis por venontaj jaroj. HALE ne havas sufiĉe da mono por krei kategorion de Dumvivaj Membroj, sed eblas pagi kelkajn jarojn samtempe. Ni diru, ke limo de kvin jaroj estas interesa mezpunkto, ĉu ne? Do, se kamarado volas pagi kelkajn jarojn antaŭe, li aŭ ŝi povas pagi du (10 eŭrojn), tri (15 eŭrojn), kvar (20 eŭrojn) aŭ kvin (25 eŭrojn) jarojn samtempe. Se ni ricevas monkvanton pli grandan ol 25 eŭrojn, ni komprenos, ke la cetera monsumo estas donaco al HALE. Ĉio plialtiĝas mone hodiaŭ, sed ni fidas je solidareco kaj ni, male, malplialtiĝas kotizon. Ni ne deziras distingi pagipovajn kaj nepagipovajn landojn, same kiel UEA kaj aliaj burĝaj asocioj faras. Ni kredas je solidareco, kaj per diskreta kotizo ni klopodos daŭrigi nian servon al nia eta komunumo laborista loĝante en Hispanio kaj eksterlande. Se anoj kaj simpatiantoj deziras kontribui per pli alta sumo, tio estu ilia privata iniciato. Ni diros ĉi tie pri ili, aŭ silentos la aferon, laŭ ilia bonvolo. Kaj se per la mono, kiun ni ricevos, ni ne plu povos pagi niajn kvitancojn, ni devos bedaŭrinde renonci havi senreklaman sidejon en Interreto unue, kaj poste ni malplimultigos la nombron de niaj paĝoj..., kaj se necese ni ĉesos aperi surpapere. Sed ni ne malaperos.

La sola maniero kontribui al cxi tiu magazino La skipo, kiu pretigas la Kajerojn —ne sole mi faras tion, ankaŭ Jozefo Pina helpas, kaj ankaŭ estas multe da aliaj esperantistoj, kiuj sendas artikolojn por publikigo..., ni pensu pri John Hammer, Giordano Moya, Adolf Vezely, Marco Botella, Olga López, Aŭgusto Casquero, Isabel Acevedo, Mari-France Conde Rey, François Hounsounou, Pedro Garrote, Darío Rodríguez, Anĝelo Lamanna, Dubo, Julinka Litvinova, José María Galofré Domingo, Johano Antono, Jakvo Ŝram, Vladimir Kilda Borhoves, Toloyen, Annice Szrajbman, Joao Manoel Aguilera Junior, Matías, Marteno Bustin..., por citi nur tiujn, kiuj sendis artikolojn por publikigo en la lastaj du jaroj!—; nu, tiu aro da homoj, kiuj kunlaboras en nia magazino ne estos silentataj nur pro mona kaŭzo. Ni ĉiam havos nian esprimilon, nian magazinon Kajeroj el la Sudo, dum ke ni havos legantojn, eĉ se ni ne havas monon. La kontribuaĵoj de niaj amikoj estas tre altkvalitaj, eĉ se ne kongruaj inter si kaj ne malofte estas polemikoj kaj malinterkonsentoj. Tia estu vivo! Eble estu notinde, ke nia magazino premiis aŭtoron, kiu tre akre kontraŭis la politikon de la magazino! Sed Pri tio vi jam legis en paĝo 7-a. Mono estas nur materio, sed ideoj estas la vivo de magazino, kaj pri tio, mi vidas, ni ne havas mankon. Almenaŭ en la antaŭvidebla ostempo. Ni tostu je la longa vivo de Kajeroj el la Sudo!


Muziko: Banjoboy (knabo de banjo), verkita de Sonny Osborne, interpretita de Bill Keith pere de TablEdit.

Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 1-an de decembro de 2002.


El La Faraono 8-a Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Protokolo de la kunveno de Januaro